Ramón J. Sender

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ramón J. SENDER (naskiĝis la 3-an de februaro, 1901, mortis la 16-an de januaro, 1982) estis fama verkisto kaj en Hispanio antaŭ ties intercivitana milito kaj en Usono (ekzilita hispana komunumo).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en kamparana aragona regiono kaj eĉ kiam junulo jam laboris kiel apotekisto. Tamen li klopodis malfermi sian vojon al la literatura medio per ĵurnalismo en ĉefurbo Madrido, sed lia patro reportis lin al loĝurbo Huesca [ueska], kie li redaktoris lokan bultenon. Poste li militservis en la tiama hispana kolonio de Norda Maroko unu jaron post teruraj bataloj kaj amasmortigoj. Je sia reveno al Madrido li laboris jam kiel ĵurnalisto en burĝa fama ĵurnalo "El Sol" (La Suno), kie li recenzis librojn kaj traktis regionajn aragonajn temojn dum la dudekaj jaroj.

La sekvonta jardeko estis la respublika epoko. Sender laboris jam por ĵurnaloj "La libertad" (Libereco), pli maldekstra, kaj en anarkiisma medio, poste komunisma. Dum la civila milito li estis oficiro en la respublika armeo, dum la frankistoj ekzekutis lian edzinon.

Post la milito li elmigris en Amerikon (1939), unue al Meksikio kaj poste al Usono, kie li profesoris en universitatoj ĉefe sudokcidentaj, kie la hispana kulturo sufiĉe viglas. Oni petis la Nobelpremion por li, sed li neniam atingis tion.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Krom la ĵurnalisma tasko, la plej grava parto de la verkaro (pli ol 100 libroj kaj miloj da artikoloj) estas kelkaj romanoj rilataj ĉefe al la hispana realo aŭ al la hispana historio.

La maroka milito aperas en "Imán" (1930) (Magneto), la anarkiisma revolucia epoko en "Siete domingos rojos" (1932) (Sep ruĝaj dimanĉoj) kaj antaŭvido de intercivitana milito sed en historia epizodo de la 19-a jarcento en "Míster Witt en el Cantón" (1936), romano per kiu li atingis la Literaturan Nacian Premion.

Post la milito jam ekde la ekzilo li verkis kelkajn romanojn pri tiu sperto, kiel la plej fama "Réquiem por un campesino español" (1953-60) (Rekviemo pro hispana kamparano), "Crónica del alba" (1942 kaj poste) (Kroniko de taĝiĝo) kun priskribo de antaŭmilita epoko, "El rey y la reina" (1948) (La reĝo kaj la reĝino). Per tiu temo li kunligis kun la hispana ekzilita komunumo, kiu tute interesiĝis pri ĝi kaj pri la nostalgio malebli reveni hejmen.

Alia aro da romanoj enpreofundiĝas en la historio ĉefe ĉu hispana ĉu sudamerika kun rilato al Hispanio, kiel "Los tontos de la Concepción" (1963) (La stultuloj de la Concepción), "Carolus Rex" (1963) pri la reĝo Karolo la 2-a, "La aventura equinoccial de Lope de Aguirre" (1964) pri fama ribelema konkeristo, "El bandido adolescente" (1965) (La adoleskanta bandito) pri Billy the Kid.

Krome aliaj gravaj romanoj estas:

  • "El lugar de un hombre" (1939) (Homloko)
  • "Epitalamio del prieto Trinidad" (1942)
  • "El verdugo afable" (1952) (La afabla ekzekutisto), kiu rekolektas materialon de la 30aj jaroj,
  • "La tesis de Nancy" (1962) (La tezo de Nancy) pri malfacilaĵoj de usona studentino en Hispanio.

Analizo de lia graveco[redakti | redakti fonton]

Krom menciitaj verkoj Sender verkis interesegajn rakontojn aŭ novelojn.

Li estis tre konata ĵurnalisto kaj politika homo en la 30-aj jaroj. Poste li daŭre estis konata kaj sekvata nur de ekzilitaj hispanoj, dum en Hispanio mem lia verkaro estis malpermesata el 1939 ĝis la 70aj jaroj, do li falis preskaŭ en amasforgeso.

Dum la 70aj jaroj li revenis vizite en Hispanion, sed lia tiama verkaro kaj verkado estis ne tiom bonkvalita (11 libroj en la du kaj duono lastaj jaroj de lia vivo) kaj li ne facile kunligis kun iliaj legantoj ĉar li ŝanĝis al usonecaj vivo kaj sento kaj al spiritualisma parolemo.

Tamen restas kelkaj el liaj verkoj el la 30aj jaroj kaj multaj de tiam ĝis 70aj jaroj per kiuj li klopodas analizi kaj la hispanan tragedion kaj ankaŭ la senco de la homo sur la tero.