Madrid-Moscú, narraciones de viaje

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Madrid-Moscú, narraciones de viaje
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Madrid-Moscú, narraciones de viaje (Madrido-Moskvo, veturrakontoj) estas unu el la fruaj libroj de la hispana verkisto Ramón J. Sender publikigita en 1934, en sia epoko antaŭ 1939, tio estas la fino de la Hispana Enlanda Milito, kiam fakte startis la ekzilo de la aŭtoro en Amerikon.[1]

Tiu verko fakte estas la prilaborita versio de antaŭaj ĵurnalismaj tekstoj en "La Libertad". Poste, kiam Sender akre kaj klare eniros en kontraŭkomunistaj sintenoj, li ne reuzos tiun tekston por postaj verkoj, male al plej granda parto de liaj gravaj fruaj tekstoj.

Krome ĝi estas kun Carta de Moscú sobre el amor unu el du verkoj inspiritaj de vojaĝo fare de Sender al Sovetunio kadre kun al proksimiĝo el anarkisindikatismo al komunismo (poste okazos reveno). Ankaŭ aliaj verkistoj, intelektuloj kaj politikistoj, kaj hispanaj kaj alilandaj, faris similajn veturojn kadre de malfermaj debatoj inter la eŭropa intelektularo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La enhavo de la verko estas la rakonto de la veturo inklude impresojn survoje en Germanio kaj Francio pri la minaca internacia situacio. Kiel propre de ĵus simpatianto de komunismo, ĝenerale estas favoraj impresoj pri la nova soveta socio. Oni priskribas plurajn detalojn pri la agado de verkistoj kaj aliaj artistoj, kaj ŝanĝoj en lasocia vivo kaj de urbanoj (aparte industriaj laboristoj) kaj de kamparanoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ramón J. Sender, Madrid-Moscú, narraciones de viaje, Madrid, Imprenta de Juan Pueyo, 1934; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 45.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]