Vikipedio:Atentigo pri intrigmalkaŝilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Se artikolo (pri libro, filmo, televida serio, videoludo ktp.) riskas malkaŝi al legonto la enhavon de rakonto, estas afable antaŭmeti avertilon per la ŝablono {{intrigo}}, kiu estigas la jenan tekston:

Averto: Tio, kio sekvas, montras detalojn de la intrigo de la rakonto.

Tio celas eviti, ke homo deziranta koni la intrigon rekte el la verko legu akcidente informojn el ĝi en vikipedia artikolo. Vikipediistoj ankaŭ marku la finon de intrigmalkaŝado per {{intrigofino}}.