Libro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Libro (grafeteorio)
libroj

Libro estas aro de folioj de papero, pergameno aŭ alia materio, binditaj laŭ unu rando, havanta kovrilojn. Libro ankaŭ estas literatura verko aŭ ĉefa divido de tia verko. Libro produktita per elektronika formato konatiĝas kiel e-libro.

Laŭ la difino de Unesko por statistikaj celoj libro estas neperioda publikaĵo de almenaŭ 49 paĝoj[1]. Malpli ampleksajn presaĵojn de 5 ĝis 48 paĝoj oni kelkfoje nomas broŝuro (kvankam tio principe rilatas al la manko de bindado).

En bibliotekscienco, libron oni nomas monografio por distingi ĝin de seriaj eldonaĵoj kiel revuoj, gazetoj, aŭ ĵurnaloj.

Libroamanton aŭ libroamatoron, kiu kolektas precipe rarajn aŭ luksajn librojn, oni ankaŭ nomas bibliofilo.


Historio[redakti | redakti fonton]

La buŝa rakonto (perbuŝo, tradicio, onidiro) estas la plej malnova peranto de mesaĝoj kaj rakontoj. Kiam skribsistemoj estiĝis en pracivilizacioj, oni uzis multaj materialoj por registri la skribo, kiel, ekzemple argilajn tabulojnpergamenajn volvolibrojn kiel, ekzemple, en la biblioteko de Aleksandrio.

La historio de libro intime dependis de la historio de skribmaterialo. Antaŭ ĉirkaŭ 2000 jaroj, en Ĉinio kaj Koreio oni komence skribis sur arboŝeloj, kiel faris ankaŭ la unuaj romanoj (la vorto "libro" venas el la latina liber signifas etimologie "arboŝelon"), poste sur specialaj membranoj de iuj arboj, inter la trunko kaj la ŝelo mem. Ankaŭ en antikva tempo, en Egiptio, oni produktis papiruson el la papiruscipero. Ĉi tiun oni konservis en formo de rulaĵoj, ĝis 20 metrojn longaj. Hindoj skribis sur palmfolioj; Majaoj kaj Aztekoj sur arboŝeloj kaj ligno; ĉinoj evoluis al silko; romianoj sur lignopecoj kovritaj per vakso, kvankam ankaŭ importis papiruson de Egipto. Pergamenojn (el "Pergamo", azia urbo) oni ekuzis en Azio, poste en Grekio kaj Romio, en formo de plurmetraj rulaĵoj faritaj el haŭto de ŝafoj, kaprojbovidoj.

Volvolibroj poste laŭgrade eluziĝis favore al la kodekso, libro bindita kun paĝoj kaj spino, la formo de la plejparto de hodiaŭaj libroj. La kodekso estis inventita en unu el la unuaj jarcentoj. Kelkaj diris, ke Julio Cezaro inventis la unuan kodekson dum la Gaŭlaj Militoj, fakte en la tempo de la romia imperiestro Aŭgusto (63 a.K.- 14 p.K.) oni komencis kudri pergamenojn en rektangula formato kaj aperis la unuaj libroj iom similaj al la modernaj – sed grandaj kaj tre maldelikataj, nomataj kodeksoj. Tiel estis publikigita "Eneado", de Vergilio.

En la 7-a jarcento, ĉinoj evoluigis paperon kaj Marko Polo (12541323), (aŭ la judoj kaj mahometanoj) enkondukis ĝin en Eŭropon. Komence, papero estis produktita el ĉifoneroj el tolo, kaj estis akceptita kun malbonvolo, ĉar ĝi estis malpli fortika ol pergameno kaj… alportita de mahometanoj! Tial oni komence uzis ĝin nur por malpli dignaj aferoj (leteroj, malnetoj, kontorado, pakado). La farado de tia tolpapero postulis grandan kvanton da pura akvo kaj senkolorigitaj ŝtoferoj.

Iom poste Johannes Gutenberg (13951458) inventis tipografion, komence per lignaj, poste per plumbaj tipoj. Ankaŭ ĉinoj produktis skribaĵon per moveblaj tipoj, sed per alia sistemo, tre malsimila al de Gutenberg. Fabrikado de papero fariĝis tre profitdona. Kaj tiam aperis la unuaj libroj kun aspekto simila al tiu, kiun ni konas ĝis nun. Tiujn unuajn librojn oni nomas "inkunabloj" (latine "incunabulum" = "lulilo"). Plej fama kaj valora estas la Biblio de Gutenberg, nomata "B-42": 1282 paĝoj kun po du 42-liniaj kolumnoj, la Vulgato, presita per gotikaj literoj. Komencliteroj estis arte desegnitaj kaj la tuto estis perfekta – la unua eldono el cent ekzempleroj. Tamen, centoj da eldonoj de aliaj verkoj disvastiĝis tiam en Eŭropo, pri religio, medicino (inkluzive de ĥirurgio!), matematiko, geometrio, beletro. Granda furoraĵo en Barcelono, en 1493, estis la "Letero de Kristoforo Kolumbo", pri eltrovo de novaj insuloj, kiu aperis en 12 eldonoj dum 12 monatoj.

En la 18-a jarcento aperis la unuaj maŝinoj por rapida, multnombra reproduktado de libroj, kio koincidis kun la unuaj romanoj, en multmilaj eldonoj, kaj tuj poste la gazetoj. Papero el tolaĵoj fariĝis tiam tro multekosta kaj oni evoluis al papero el lignopasto, kiel ĝis nun, sed ĉi tiu lasta ne estas tiel fortika, rezista kaj daŭrema.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la Recommendation concerning the International Standardization of Statistics Relating to Book Production and Periodicals, 19 November 1964 de Unesko: "A book is a non-periodical printed publication of at least 49 pages, exclusive of the cover pages, published in the country and made available to the public". Germane ekzemple ĉe Buchmarkt-College.
La Nobla Korano, tipa ekzemplero de rigidkovrila libro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]