E-libro

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

E-librobit-libro estas libro disponigata en elektronika, cifereca, bita formo. Ĉi tie elektronika estas preskaŭ sinonimo de komputile legebla, kie la nocio komputilo inkluzivas ankaŭ aparatojn speciale faritajn por videbligi tekston konservitan kiel dosieron en datumportilo. La konservita dosiero mem ne estas rekte lege perceptebla de homo, ĝi estas en kodita formo magneta, elektra aŭ optika.

Enhavo

[redakti] Konsisto

E-libro ebligas samtempan prezenton ne nur de teksto kaj senmovaj bildoj, sed ankaŭ eventuale de sono kaj filmo, kaj tiel plivastigas la uzokampon de la klasika medio "libro". Grava novaĵo en komputile legebla dokumento estas la ebliĝo de intertekstaj kaj interdosieraj ligoj (tuj konsulteblaj referencoj): tiel estiĝas hiperteksto.

Se la teksto de la e-libro estas en simpla tekstodosiero (iom tro simple esprimite: enhavanta nur literojn), ĝi estas plej ofte nomata e-teksto. La tekston de e-libro ofte akompanas metadatumoj, t.e. informoj bibliografiaj kaj pri la enhavo.

[redakti] Disponigo

La dosierformoj kaj la tuta teĥniko de e-libroj estas evoluantaj, same la komerca ekspluatado de la nova komunika medio rapide trovadas novajn formojn.

E-libro povas esti eldonita por disdono sur preskaŭ kia ajn datumporta medio: lumdiskoj, magnetaj disketoj, interrete konektitaj datumbankoj kun tuj legebla aŭ elŝutebla enhavo, ktp. Oni povas diri ke la tuta Vikipedio estas granda e-libro.

[redakti] Legiloj

Aparato necesas por legi aŭ presi e-libron. Kun aldono de taŭgaj programaroj komputilo aŭ lerta poŝtelefono povas servi kiel legilo. Enmerkatiĝis ankaŭ specialaj poŝlegiloj, kiuj kombinas sufiĉe grandan kaj distingivan ekranon kun bona portebleco.

[redakti] E-libraj dosierformoj

La formo de la dosieroj, en kiuj prezentiĝas e-libro, povas esti mallibera, posedata de iu kompanio kaj ekzemple kreebla kaj deĉifrebla nur per ties programo, eventuale eĉ nur per ties aparato. Aŭ ĝi povas esti malfermita kaj libera, farita laŭ publika normo.

azw
Dosierformo por e-libroj posedata de firmao Amazon, por Kindle-legiloj.
dosierfinaĵo: .azw
chm
Dosierformo por e-libroj, baze html-a, origine kreita por programaj helpo-dosieroj por Vindozo.
dosierfinaĵo: .chm
epub
Dosierformo por e-libroj, baze xhtml-a.
dosierfinaĵo: .epub
fictionbook
Dosierformo por e-libroj, baze xml-a.
dosierfinaĵo: .fb2
mobipoketo
Dosierformo por e-libroj, kreita de la firmao Mobipocket, poste aĉetita de Amazon.
en: Mobipocket
dosierfinaĵo: .mobi .prc
PDF
"Portebla dokumentformo", dosierformo por preseblaj dokumentoj, kreita de la firmao Adobe.
en: portable document format
dosierfinaĵo: .pdf
PRC/MOBI
= mobipoketo

[redakti] E-libraj programoj

[redakti] Ĉapeligaj programoj

Ĉapelanto: kromprogramo de firmao Micropraxis por vidigo de ĉapelaj literoj en Palm-poŝkomputiloj.

Ĉapelisto: kromprogramo de la retumilo Fajrovulpo (Firefox) por tuja konverto de paĝoj de x-literumo al ĉapela literumo.

[redakti] Organizoprogramoj

GooReader: organizilo por libroj kaj gazetoj el Guglo Libroj (Google Books)

iBooks: organizilo de e-libroj por iPad-legilo aŭ iPhone-telefono.

ibis reader: organizilo kaj legilo de epub-libroj.

iTunes: organizilo de muzikaĵoj kaj e-libroj.

Kalibro: senpaga organizilo de e-libraro (anglalingve: calibre).

LovelyReader: organizilo kaj legilo de epub-libroj.

Stanza: organizilo kaj legilo de epub kaj pdf-libroj.

[redakti] Legoprogramoj

ADE: programo de firmao Adobe por lego de e-libroj en formoj epub, flash, pdf (anglalingve: Adobe Digital Editions).

Aldiko: Bitlibra legilo por poŝtelefonoj kun Android.

Bookworm: senpaga programo de firmao Oreilly por lego de epub-libroj.

eBook Reader: kromprogramo de la retumilo Opero (Opera) por lego de epub-libroj.

EPUBReader: kromprogramo de la retumilo Fajrovulpo (Firefox) por lego de epub-libroj.

FBreader: senpaga programo por lego de e-libroj en formoj epub, fictionbook, plucker, mobipoketo.

Mobipocket eBook Reader: senpaga programo por lego de mobipoket-libroj.

[redakti] Redakto- kaj kontroloprogramoj

Atlantis: redaktilo de epub-dokumentoj.

EpubCheck: senpaga programo kontrolanta la konformecon de dosiero al formo epub.

FlightCrew: libera programo kontrolanta la konformecon de dosiero al formo epub.

Mobipocket Creator: senpaga redaktilo de mobipoket-libroj.

Sigil: senpaga redaktilo de epub-dokumentoj.

[redakti] E-libroj en Esperanto

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj