Cifereca

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Cifereca sistemo estas sistemo, kiu funkcias pere de diskrete reprezentataj kvantoj, t.e. per kvantumigo, kiuj povas alpreni nur certajn difinitajn valorojn, kaj kiuj ne estas kontinue ŝanĝeblaj (en maniero simila al ciferoj). La malo de cifereca estas analoga.

Cifereca reprezentado kaj cifereca tekniko estas multege uzataj en komputiloj, kaj ĝenerale en moderna tekniko.

[redakti] Vortoprovizo kaj uzo

Same kiel oni uzas la radikon ret- por ret-rilatajn aferojn (retletero, retkafejo, retkaptejo...), ankaŭ eblas uzi la kap-vorton bit- por paroli pri ciferecaj aferoj. Bitfotilo, bitfilmilo, bitmuziklegilo, bitviruso (komputila), bitcimo, bitvaro, bitblato... Temas pri pli mallonga radiko ol cifereca kaj signifas, ke tiaj aĵoj funkcias per traktado de bitoj.

Neologisma sinonimo de cifereca estas diĝita, tamen multaj fontoj rekomendas la vorton cifereca.[1][2] La vorto digitala neniel estas sinonimo, sed rilatas al la planto digitalo. Diĝita devenas el Latino digitus (fingro), ĉar oni kalkulis nombrojn per fingroj.

[redakti] Cifereca kodado

Oni uzas diversajn kodadajn manierojn. Ekz.

[redakti] Referencoj