Gutenberga Galaksio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Gutenberg Galaxy
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Marshall McLuhan
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1962
Eldonejo University of Toronto Press
Ĝenro eseo
Honorigoj Governor General's Award for English-language non-fiction
vdr

Gutenberga Galaksio estus la esperanta traduko kaj de librotitolo kaj de koncepto.

The Gutenberg Galaxy: The Making of Typographic Man estas libro de Marshall McLuhan de 1962, en kiu li analizas la efikojn de amaskomunikiloj, ĉefe de presaĵoj, sur la eŭropa kulturo kaj la homa konsciaro. Ĝi popularigis la terminojn tutmonda vilaĝo,[1] kiu referencas al la ideo ke amaskomunikilo permesas al vilaĝeca mensostato aplikiĝi al la tuta mondo; kaj Gutenberg Galaxy (Gutenberga Galaksio),[2] kiujn oni povas konsideri nuntempe kiel referenco al la akumulita korpo de registritaj verkoj de homa arto kaj sciaro, ĉefe ĉe libroj.

McLuhan studas la aperon de tio kion li nomas Gutenberga Homo, nome subjekto produktita de la ŝanĝo de konscio okazigita de la alveno de la presita libro. Pri sia aksiomo, "la komunikilo estas la mesaĝo," McLuhan asertas, ke teknologioj ne estas simple inventoj kiujn personoj uzas sed estas la rimedoj per kiuj personoj estas re-inventataj. La invento de presarto estis la decidiga momento en la ŝanĝo el kulturo en kiu ĉiuj sentoj partoprenas el komuna interagado al tiraneco de ĉio vida. Li ankaŭ asertas, ke la disvolvigo de la presarto kondukis al la kreado de naciismo, dualismo, dominado fare de raciismo, aŭtomatigo de la scienca esplorado, uniformigo kaj standardigo de kulturo kaj aliigo de individuoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. McLuhan 1962, p.31: "But certainly the electro-magnetic discoveries have recreated the simultaneous "field" in all human affairs so that the human family now exists under conditions of a "global village.""
  2. Notu ke Marshall McLuhan mem asertas tre klare ke "kvankam la ĉefa temo de tiu libro estas la Gutenberga Galaksio aŭ kunfigurigo de eventoj, ki kuŝas en la direkto de la alfabeto kaj de la skriba kulturo, necesas koni kial, sed alfabeto, ne estus estinta Gutenbergo. McLuhan 1962, p.40"

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • McLuhan, Marshall (1962). The Gutenberg Galaxy : the making of typographic man. Toronto, Canada: University of Toronto Press. p. 293. ISBN 978-0-8020-6041-9.
  • McLuhan, Marshall; Quentin Fiore and Jerome Agel (1967). The medium is the massage, an inventory of effects. New York: Ginko Press. ISBN 978-1-58423-070-0.
  • Joyce, James (Tria Eldono 1964, (1939)). Finnegans Wake. London: Faber and Faber. ISBN 978-0-571-21735-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]