Dualismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
René Descartes, priskribo de la dualismo

La vorto dualismo (aŭ duismo) povas signifi unu el multaj doktrinoj. Le ĝenerala difino de iu dualismo estas doktrino pri du tute malaj aĵoj.

La teologia doktrino de dualismo estas la doktrino ke estas du egalpovaj malaj dioj aŭ potencoj en la universo: ĝenerale, ke estas unu bona potenco, kaj unu malbona. La religio Zoroastrianismo instruas tion. La Kristana konflikto inter Dio kaj Satano iam estas komprenata kiel dualista doktrino, sed tradicia Kristanismo instruas ke Satano ne estas egalpova al Dio, kaj pro tio ke dualismo estas malprava kaj hereza. Alia speco de dualismo diras ke estas unu kaosa potenco, kaj unu orda.

La vorto "dualismo" ankaŭ signifas kelkajn filozofiajn doktrinojn. Unu uzado de "dualismo" signifas doktrinon pri la rilato inter menso kaj materio (inkluzive de la korpo). Ĉi tiu "menso-korpo dualismo" diras ke estas du kategorioj de ĉio, kio ekzistas: menso, kaj materio. Ili estas tute malsimilaj. Oni vidas ĉi tian doktrinon, ekzemple, en la verkojn de Platono, Aŭgusteno, kaj Kartezio, kaj ankaŭ nuntempe. Ĉi tiu doktrino staras kontraŭ materiismo, kiu diras ke la menso estas nur alia parto de la natura materia mondo, kaj ke ĝi estas reduktebla al materio. Multe de filozofoj (eĉ ne-materiistoj) dum la lastaj jardekoj kritikas tian dualismon, dirante ke dualista pensado malprave traktas la korpon kvazaŭ ĝi ne vere rilatas al la menson kaj estas malgrava, aŭ eĉ malbona.

Alia uzado de "dualismo" signifas klaran distingon inter subjekto kaj objekto, ekzemple, inter eksperimentisto kaj tio, kion ŝi/li observas. John Dewey kritikis tiun doktrinon, dirante ke tia ideo ne agnoskas la komplikan naturon de la interagadon inter ĉiuj partoj de la mondo (inkluzive de la "subjekto.")

La vorto "dualismo" ankaŭ povas signifi pli ĝenerale la manieron pensi pri la mondo per du kategorioj. Mondo-korpo kaj subjekto-objekto estus nur du partoj de la dualismo. Ankaŭ estas ina-malina, blanka-nigra, bona-malbona, ktp. Dualismo do staras kontraŭ maniero pensi kiu ne tiel gravigas la du-ojn, ekzemple, pensi pri la mondo per pli multaj kategorioj, aŭ kiel skalo de diferencoj anstataŭ du klaraj kategorioj. Multe da filozofoj skribas pri dualista pensado kiel grava, kaj eble problema, parto de la Okcidenta tradicio kaj mondo.

Multaj de orientaj religioj kaj filozofioj, kiel Taoismo kaj kelkaj tradicioj de Budhismo, ankaŭ kritikas (aŭ, pli ĝuste, forneas) dualismon. Ili diras ke la diferencoj inter bono kaj malbono aŭ iuj aliaj distingoj estas iluziaj. Ĉu tiu ideo pli ofte estas parto de monista filozofio, en kiu oni diras ke estas nur unu principosubstanco, unu aĵo, en la universo.