Leteroj de Kristoforo Kolumbo informantaj pri malkovro de Ameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lettera ai Reali di Spagna
letero • eldono aŭ traduko
Aŭtoroj
Aŭtoro Kristoforo Kolumbo
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 14-a de marto 1493
vdr
Ilustracio de la eldono en latino farita en Bazelo en 1494.

La malkovroj faritaj dum la unua ekspedicio estrita de Kristoforo Kolumbo al tio kio aktuale estas konata kiel Ameriko estis publikigitaj en 1493 pere de serio de leteroj kies aŭtoreco estis atribuita tradicie al la propra Kolumbo. Ĉirkaŭ komenco de aprilo oni presis en Barcelono leteron en kastilia lingvo direktita al alta funckiulo de la Reĝlando Aragono[1], Luis de Santángel; kelkajn semajnojn poste oni publikigis en Romo tradukon al latina ĉu de tiu sama dokumento ĉu de alia letero tre simila direktita al la reĝa trezoristo Gabriel Sánchez. La versio en latino disvastiĝis rapide tra tuta Eŭropo, kaj estis reeldonita kelkajn fojojn kaj tradukita al aliaj lingvoj.[2] Poste aperis manuskriptoj de enhavo simila al la letero presita en Barcelono kaj, en 1985, kopio eble jam de la 16a jarcento de letero de Kolumbo al la Katolikaj Gereĝoj datita en marto de 1493 kaj kiu temas pri la sama afero.[3]

Tiuj leteroj priskribas la malkovritajn insulojn, partikulare Kubo kaj Hispaniolo, kaj la kutimaron de ties loĝantoj, kun ampleksa etendo pri troigoj pri la grando de la insuloj, ties riĉoj kaj afableco de la indiĝenoj.[4][5] Tamen, ili havigas malmultan precizan informon pri la vojaĝo (oni ne referencas ekzemple la perdon de la kapitana karavelo)[4] kaj, eĉ, kelkaj el ili kontraŭdiras aliajn fontojn, partikulare la Surŝipa taglibro.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiam Hispanio ne estis ankoraŭ unuopa ŝtato sed ankoraŭ diversaj reĝlandoj.
  2. EDNEY, Matthew H. «Columbus's First Letter. Its Diffusion through Europe, 1493-1497» (en angla). University of Southern Maine. Konsultita en junio 2009.
  3. Arranz Márquez, Luis (2006). Cristóbal Colón: misterio y grandeza. Editorial Marcial Pons Historia. ISBN 8496467236. Paĝoj 43-44 [1] Konsultita la 7an de Decembro 2015.
  4. 4,0 4,1 Ife, Barry W. (1992). «Introduction to the Letters from America» (en angla). King's College London. [2] Konsultita la 7an de Decembro 2015.
  5. LEÓN GUERRERO, Montserrat (2006). «Cronistas de los Viajes Colombinos». Revista de Humanidades Tecnológico de Monterrey (20): 112–129. Arkivita el originalo la 24an de novembro de 2015. [3] Konsultita la 7an de Decembro 2015.
  6. RAMOS PÉREZ, Demetrio (1983). La carta de Colón sobre el Descubrimiento. Diputación provincial de Granada.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]