Librovendejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Librejo (apartigilo)
librovendejo en Tajvano

Librovendejo (aŭ librejo) estas loko por la komercado de libroj - la venda kaj distribua "fina elemento" de la proceso pri publikigo de libroj. Profesiuloj kiuj vivtenas la komercon de librovendejo estas nomataj "librovendistoj" aŭ pli koncize "libristoj".

Specoj[redakti | redakti fonton]

Baze diferencigeblas tri specoj de librovendejoj:

  • La plej kutima speco de librovendejo estas ĉambro aŭ ĉambraro en domo, kun montrofenestroj al strato (aŭ en subtegmenta vendejaro al koridoro), en kiun klientoj ene de difinitaj laborhoroj persone venas por rigardi, elekti, pagi kaj forporti novajn librojn kaj parencajn produktaĵojn (unuavice sonlibroj, do voĉlegitaj libroj registritaj en sonkasedoj aŭ kompaktdiskoj, eventuale flanke ankaŭ gazetoj, salutkartoj, muzikaj kompaktdiskoj aŭ filmaj lumdiskegoj). Alternative multaj librovendejoj ankaŭ ofertas la servon telefone aŭ retpoŝte antaŭmendi librojn kaj parencajn produktaĵojn - tamen la kliento devas mem iri al la vendejo por tie pagi kaj preni siajn menditajn varojn. Tiaj librovendejoj povas esti parto de librovendeja ĉeno aŭ esti lokaj, sendependaj vendejoj.
strata vendobudo de antikvaĵisto proksime de la katedralo Dipatrino de Parizo
  • La dua kutima speco de librovendejo estas vendejoj por uzitaj, nun revendataj libroj kaj parencaj produktaĵoj (historiaj ĵurnaloj, poŝtkartoj, gramofondiskoj ktp.) - do objektoj laŭdifine pli malnovaj, kiuj povas montri jam spurojn de uzado, sed eventuale jam estas raraj kaj malfacile havigeblaj. Tiaj librovendejoj nomiĝas antikvaĵejoj, kaj la tie laborantaj profesiuloj antikvaĵistoj. Kutime tiaj vendejoj same troviĝas en domaj vendoĉambroj kiel vendejoj por novaj libroj, sed en iuj kazoj ankaŭ temas pri stratorandaj budoj, kiujn la antikvaĵisto aŭ vespere fermas, aŭ pri standoj, kiuj post vendotago eĉ tute estas malkonstruataj.
la libroservo de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo
  • La tria kutima speco de librovendejo estas centroj sen rekta klientokontakto, en kiu la aĉetodeziroj de la klientoj estas kolektataj pere de telefonaj, leteraj, telefaksaj aŭ retpoŝtaj mendoj, kaj la libroj kaj parencaj varoj dissendataj perpoŝte. Kiam disvastiĝis la interreto, "interretaj" tiaj librovendejoj tre furoriĝis kaj disvastiĝis - ekzemplo estas la retejo amazon.com, origine usona, kiu havas plurajn nacilingvajn subretejojn (en Kanado, Ĉinio, Francio, Germanio, Italio, Japanio kaj Britio), kiuj vendas pli-malpli ĉiujn novajn librojn antaŭ nelonge eldonitajn en la nacia lingvo de la subretejo (do laŭlande la angla, ĉina, franca, germana, itala kaj japana). Sed ankaŭ antaŭ la disvastiĝo de la interreto tiaj perpoŝtaj librovendejoj jam estis konataj, aparte por lingvoj kies librokonsumantoj loĝas tre dise, kiel ekzemple la jidaEsperanto, aŭ por vendejoj de libroj pri apartaj temoj, kies klientoj loĝas tre dise. En la Esperanto-movado tiaj librovendejoj ricevis la nomon libroservo, kaj analogie la nomo esperantlingve ankaŭ povas esti por perpoŝtaj vendejoj de alilingvaj libroj. Libroservoj tute povas havi ankaŭ klientokontaktajn vendoĉambrojn kiel "normala" librovendejo", aŭ povas havi tempe limigitajn vendostandojn en iuj kongresoj aŭ kulturaj eventoj, sed la grandparto de la komerco de libroservo okazu sen rekta klientokontakto, per poŝta dissendo de la varoj. La plej granda libroservo de la Esperanto-movado estas tiu de la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo, sed kompreneble ekzistas pliaj: pri iom pli da detaloj vidu la artikolon "libroservo".
Librejo en Bonaero, Argentino
librovendejo en Bormio, Italio

Librovendejo povas oferti nombron de inter kelkcento ĝis pli ol duonmiliono da libroj, kaj libroj kiuj ne aktuale estas stokataj, aldone estas rapide mendeblaj per komercaj centraj librostokejoj, kiuj servas nur librovendejojn kaj ne unuopajn klientojn. Universitatoj kaj aliaj altlernejoj ofte havas siajn proprajn librovendejojn sur la altlernera tereno, kies fokuso kompreneble estas porstudenta faka literaturo.

Ekster la difino de la vorto "librovendejo" kompreneble estas la servoj de bibliotekoj, kiuj unuavice ne vendas, sed portempe luas librojn redonendajn al la biblioteko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]