Mapo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Prihistoria mapo: orienta Mediteraneo en la jaro 1135

Mapo estas diĝita aŭ analogia inform-komunikilo, kiu montras (laŭ skalo, ĝeneraligante) aferojn kaj procedojn kiuj havas rilaton al spaco. Oni utiligas grafikan signosistemon kaj klarigas la mapon per skribaj aldonoj. Diĝita mapo permesas la utiligon de ceteraj, ekz. bildaj kaj akustikaj komunikiloj kaj la interaktivan komunikadon kun la uzanto.

Mapo bildigas abstraktajn spacorilatajn datenojn kaj spacajn interrilatojn, kiujn oni povas nur malfacile vortumi. La celo estas facili al homoj la komprenon. Ofte la orientiĝon de la rigardanto plifacigas koordinatsistemo. Kolekton de mapoj en unu volumo oni nomas atlaso.

Mapo kutime intencas redoni la surterajn aĵojn laŭeble precize. Sed ĉar la terglobo estas globa, ne ebena, oni ne povas doni ĉiujn el la longo, direkto, vasteco ktp. kune. Pro tio oni uzas diversajn metodojn de projekcio. Estas ankaŭ mapoj, kiuj entute ne intencas doni surterajn mezuradojn, sed nur la konektecon de iuj aferoj (landlimoj, fervojaj stacidomoj ktp).

Mapoj rilatas plej ofte al tero aŭ partoj de tero (de la tersurfaco), sed ankaŭ aliaj ĉielaj objektoj, kiel luno kaj marso, estas objektoj de mapo.

[redakti] Vidu ankaŭ


[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://www.lib.utexas.edu/maps
·  http://www.multimap.com
·  http://earth.google.com
·  http://maps.google.com