Kartografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kartografio estas la scienco pri la laŭeble ekzakta bildigo de la tera surfaco, de ties objektoj kaj fenomenoj. Ĝenerale, la ĉefa formo de tia bildigo estas mapo, tamen ankaŭ povas esti globuso, atlaso, la ciferecaj bildoj, ktp. Homo profesie okupiĝanta pri kartografio nomiĝas kartografo.

La teknologia revolucio tre ŝanĝis la kartografion kaj nun oni ankaŭ devas mencii la komputiligitan projekcion kaj la geografian informsistemon kiel fakojn aŭ metodojn de la kartografio.

Nuntempe, pluraj kampoj de la ĉiutaga vivo, k.e. la transito, Meteologio, turismo, planado de aŭtovojoj, urbanizado, katastro, ktp. bezonas la kartografion por esprimi siajn ideojn, esplorojn, celojn aŭ informojn pere de mapoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej antikvaj mapoj postrestantaj estas keramika tabuleto de la Mezopotamia civilizacio (preskaŭ 5.000 a.k.) sed kelkaj historiistoj opinias, ke jam en kelkaj areoj de la Nila valo, oni verkis mapojn por restarigi la limojn de la posedaĵoj post la jaraj inundoj.

La ĉina skolo[redakti | redakti fonton]

En 1973 esploristoj eltrovis tri mapojn de la 2 jc. a.k. en Han-dinastia tombo de Hunano (Ĉinio). Ili estas man-skribitaj sur silko kaj konsistas el topografia kaj militista mapoj, enhavantaj skalon kaj disvolvigitajn simbolojn. La alia estas nedeĉifrebla. Por tiaj praaj ĉinaj mapoj la verkisto uzis kradon signifantan surterajn distancojn. Tiel, se oni volas mezuri distancojn, oni simple devas kalkuli, laŭ la pitagora teoremo, ortan triangulon.

La ĉefa kartografo de la ĉina skolo estis Pei Hsju (224-271), ministro pri publikaj laboroj dum la Ĉin-dinastio. Lia mapo, titolita "Mapo de la impostoj de Ju" (nuntempe perdita), enhavis en sia prefaco la sekvendajn principojn pri la ellaborado de mapoj: La krado kaj la lokalizado de objektoj en malebenaj terenoj kaj ties korekta situo en la (plata) mapo. Tiujn principojn sekvis postaj ĉinaj kartografoj. Oni devas konsideri, ke Ĉinio tiuepoke estis kartografie granda potenco rilate al la okcidenta parto de la mondo ĉar ĝi jam estis uzanta kompason kaj paperon dum okcidente oni ekfaris tion nur post mil jaroj.

La klasika periodo[redakti | redakti fonton]

Mapo de Ptolomeo

Okcidente, jam dum la vivo de Aristotelo oni agnoskis, ke la tero estas sfero. Sekve, oni ekuzis la latitudon kaj la longitudon kiel utilan esprim-manieron por sfera figuro. Eratosteno (ĉ. 276-195 p.k.) mezuris la dimensiojn de la Tero per angulaj observadoj de la sun-radioj.

Tamen, la solaj laboroj postrestantaj el la greka skolo (konservitaj de la araboj) estas verkaro de Ptolomeo de Aleksandrio (ĉ. 90-160 a.k.). Temas pri la libro nomata Geographia, enhavanta i.a. traktaton pri kartografio. Ptolomeo esploris la problemon pri la prezentado de la Tera sfera surfaco sur mapo (plata papero) kaj agnoskis la neeviteblan deformigon de tiu procezo.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Mezepoka mapo de Hereford

La mezepokaj mapoj spegulas la tiutempan mond-rigardon. Temas pri la mapoj "T en O", nome, la T prezentas la mediteranean maron kaj la riverojn Nilo kaj la Dono. Jerusalemo estis la centro de la mapo kaj la kontinentoj figuris la filojn de Noa: Ŝemo (Azio), Ĥam (Afriko) kaj Jafeto (Eŭropo).

En tiaj mapoj la oriento estis en la supra parto signifanta la paradizon –tiel devenis la vorto orienti. Tamen, oni nuntempe orientas norden.

Tiaj mapoj estis uzataj kiel ornamaĵo por libroj ĝis la alveno de novaj scioj de la araboj samtempe kun la nova scivolemo pri foraj landoj kaj la disvolvigo de navig-mapoj. La araboj konservis la mapon de Ptolomeo kaj ankaŭ provis mezuri la Teron. La plej grava araba kartografo estis Al-Idrisi, kiu verkis de 1154 ĝis 1161 siajn famajn mondajn mapojn (1099-1164 p.k.).

Mapo de Mediteraneo kaj Eŭropo, 1572

Ankaŭ Marko Polo tre influis la tiutempan kartografion per siaj novaĵoj pri orientaj landoj. Poste, la fluo de varoj de oriento al okcidento kaj inverse disvolvigis tiujn konojn dume aperis la mar-atlasoj pri la Mediteranea maro en la 13-a jc. La mar-atlasoj tre precize prezentis la marbordon sed tute male la internajn areojn. Karakterizas ilin la linioj kaj la vento-rozoj sur la maro, tre utilaj por la navigado.

Renesanco[redakti | redakti fonton]

Tiu epoko rilatas la eltrovon de Ameriko fare de Kristoforo Kolumbo kaj la postajn esplorojn de Vasco da Gama, Magelano. Tio donis gravecon al la kartografio kune kun la apero de presado en Eŭropo. Do, entute temis pri granda antaŭeniro de konoj kaj teknologioj tute rimarkebla en tiutempaj mapoj kaj atlasoj.

Kadre de la tiamaj francaj kaj nederlandaj skoloj, aperis elstaraj kartografoj, kiel ekzemple Gerardus Mercator, Joan Blaeu kaj Jodocus Hondius. Tiaj verkoj ja enhavis marbordojn, riverojn, urbojn kaj kelkajn gravajn montojn sed ankoraŭ ne la reliefon kaj aliajn gravajn informojn.

De la Franca Akademio pri Sciencoj ĝis nun[redakti | redakti fonton]

En la dua duono de la 17-a jarcento estis fondita la Franca Akademio. Ĝi prizorgis la verkon de mar-atlasoj por plibonigo de la ŝipado, kompilante novajn konojn. Tamen por tio estis bezonata precizeco en la mezuroj. Estis necese kalkuli la formon de la tero per mezuro de tera arko kaj trovi metodon por determini la longitudon. Tiu esploro naskis ankaŭ la metran sistemon, ĉar la difino de ĝia baza unuo estas   \frac{1}{10.000.000} parto de arko, de ekvatoro ĝis poluso. De tiam oni uzis la skalon bazitan sur tiu sistemo.

Ekde la 18-a jarcento stariĝis tema kartografio kaj la uzo de diversaj simboloj por sciencaj fakoj. En la 19-a jarcento kartografio atingis altan kvaliton danke al litografio, kiu ebligis publikigon serian, koloran kaj malmultekostan. Ankaŭ fotogrammetrio faciligis mapoverkadon: mezurado de punktoj kaj altaĵoj per aeraj fotoj permesis produkti seriajn mapojn, precipe ekde la komenco de la 20-a jarcento kiam la aviadila navigado progresis pro militaj kaj civilaj bezonoj.

Fine, komputiko kaj artaj satelitoj helpis kartografion per siaj teknikaj atingoj. Multaj datumoj estas ĉerpitaj el satelitaj bildoj kaj prikomputitaj, malfermante novajn eblojn kaj novajn fakojn.

Teknikoj de Kartografio[redakti | redakti fonton]

Desegnado kaj figurado[redakti | redakti fonton]

Kartografaj projekcioj[redakti | redakti fonton]

Por solvi la problemon pri la prezento de sfera surfaco –la Tero– sur plataĵo –la mapo–, oni devas uzi kartografian projekcion. Tiu procezo implicas deformiĝojn: jen de la areoj, jen de la distancoj, jen de la anguloj. Tiel oni klasigas la projekciojn laŭ tiu deformiĝo:

  • Konforma: Konservanta ĉiujn angulojn.
  • Ekvivalenta: Konservanta ĉiujn areojn.
  • Egaldistanca: Konservanta la distancojn.

La elekto de projekcio dependas aŭ de la celoj de la mapo aŭ de la bezonoj de la tereno prezentota. Ekzemple, armea kartografo celas mapon konservantan la angulojn por kalkuli trajektoriojn de pafaĵoj.

Klasoj de simboloj[redakti | redakti fonton]

Oni povas grupigi la simbolojn uzatajn en kartografio po 3 klasoj: punktaj, liniaj kaj surfacaj. La punktaj simboloj estas punktoj, trianguloj kaj aliaj. Ili estas uzataj po montri lokon kie estas fenomeno, proporcio aŭ intervalo. La liniaj simboloj estas uzataj por prezenti ne nur liniojn (riveroj, ŝoseoj), ekzemple, ankaŭ altaĵojn kaj profundecojn de la reliefo. La surfacaj simboloj prezentas fenomenojn, kiuj etendiĝas sur parto de teritorio havanta komunan econ, kiel ekzemple akvo, arbaro, administracio, ktp. Tiel ĉiuj tiaj simboloj povas esti aferoj, intervaloj (gradoj) aŭ prezenti proporciojn. Tiuj estas ecoj de tiuj klasoj de simboloj.

La maniero kiel prezenti tiujn ecojn estas pere de koloroj, valoroj, grandecoj, formoj, interspacigeco, direktoj kaj situo. Tamen, la kutimo kaj la uzado donas al la kartografio kelkajn normojn por prezenti la simbolojn. La kartografo devas organizi la donitaĵojn hierarkie por ebligi la legeblecon kaj la klarecon. Nur tiel la celo de la mapo estos atingita.

Fontoj de la donitaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kartografio ĉerpas la donitaĵojn prezentotajn en mapoj el pluraj fontoj laŭ ties celoj. En tiu procezo partoprenas multaj teknikoj, kiel ekzemple, fora perceptado, topografiofotogrammetrio. La ceterajn donitaĵojn oni kaptas per simpla esplorado kaj enketo de la tereno aŭ simple el aliaj mapoj aŭ laboroj jam elfaritaj.

Ĝeneraligo[redakti | redakti fonton]

Tiu procezo koncernas la simpligadon kaj klasifikigadon

Novaj teknologioj en la kartografio[redakti | redakti fonton]

Ilustrita mapo

La disvolviĝo de la teknologio, kaj speciale la komputiko, multe influis la kartografion. La nuntempa kartografo verkas mapojn per programaroj por komputila projekcio. Tio ebligas pli altan produktadon, rapidon, eldoneblon kaj precizon malgraŭ, ke la produktado de mapoj per komputiloj iom malebligas artan flankon en la prezentado. Aldone, la uzado de similaj programaroj de inĝenieroj kaj skizistoj donas pliajn rimedojn por interŝanĝi dosierojn kaj profiti ties informojn.

La sekva evoluo de tiuj komputikaj teknikoj estas ja vera fako. Geografia informsistemo (GIS) unuigas vektorajn grafikojn kun literciferaj datumoj. Tiel, kartografo povas rilatigi mapon al donitaĵoj por pli facile analizi la fenomenojn prezentitajn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Famaj kartografoj[redakti | redakti fonton]

Menciindas ekzemple...

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Arthur ROBINSON kaj aliaj (1984). Elements of Cartography. ISBN 84-282-0768-2
  • Mark MONMONIER (1991). How to Lie with Maps, University of Chicago Press. ISBN 0-226-53421-9.
  • John PICKLES (2003). A History of Spaces: Cartographic Reason, Mapping, and the Geo-Coded World, Taylor & Francis, Inc.. ISBN 0-415-14497-3.
  • John Noble WILFORD (2000). The Mapmakers, Vintage Books. ISBN 0-375-70850-2.