Litografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Litografia ateliero en Munkeno

La litografio estas teĥniko de presado, nuntempe preskaŭ jam neuzata, escepte la atingo kaj duobligo de artaj verkoj. Ties kreinto estis la germandevena, Aloys Senefelder. Etimologie la vorto "litografio" devenas el la grekaj terminoj lithos ŝtono, kaj grafe desegno.

Difino[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas proceduro por multobligi skribaĵojn, gravuritajn desegnojn, ktp. Ĝi estis inventita de L. Senefelder en 1796. Poste tiu nomo, rezervita antaŭe por la gravurado sur papero, plidisvastiĝis al sama tekniko sur metalo (aluminio, kupro, kromo, zinko, ktp.).

La tekniko litografia baziĝas sur la reciproka disigo inter substancoj kaj lipofikaj kaj hidrofilaj, tio estas ke akvo malakceptas grasajn inkojn; la presantaj zonoj kaj la nepresantaj troviĝas je la sama nivelo, pro tio la litografiaj matricoj nomiĝas ankaŭ nivelgrafiaj.

En la permanaj teknikoj la formigo de la matrico konsistas en la algluo de la grasaj kaj rezinecaj inkoj sur la litografia papero. Per tiuj inkoj oni faras la desegnon multobligotan, kiu fiksiĝas per solvaĵo de nitrata acido kaj araba gumo. La algluo de la grasaĵo produktas kalkan aŭ metalan sapon nesolveblan kiu konsistigas la bazon de pressignoj. Sur la nepresotaj partoj, speciala miksaĵo produktas la formigon de hidrofilajn salojn, per kio, sur la nivelo de la matrico ekzistas du zonoj kontraŭstarantaj grafie, kio permesas la presadon, post la faro de inkigo kaj humidigo. El la fonoj koloritaj kaj formitaj laŭ la helaj zonoj de la originalo ĝis la uzado de ebenaj inkoj supermetitaj, oni pasis al kolorigo per supermeto.

Engelmann ĉirkaŭ 1835, nomigis "kromolitografion" al la tekniko de litografia multobligo en koloroj. Oni faras tiom da desegnoj sur papero aŭ plako kiom da inkoj oni konsideras necesaj por la multobligo. La presado produktiĝas per realigo super la papero de ĉiu koloro de la respektiva kruco de presado.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

Ŝtono uzata por litografio. (Temo:fasado de la Universitato de Princeton)

Por tiu tipo de presado oni uzas kalkan ŝtonon poluritan sur kiu oni desegnas la presotan bildon per grasa materio, ĉu per krajono ĉu per peniko. Tiu procezo baziĝas sur la neakordigebleco de graso kaj akvo. Kiam la ŝtono estos humida, la inko de presado restas nur retenita en la zonoj antaŭe desegnitaj.

Por ĉiu koloro oni devas uzi malsaman ŝtonon, kaj evidente, la papero devos pasi tra la printilo tiom da fojoj kiom da inkoj estu uzataj. En la printitaj afiŝoj per litografia sistemo, tiom oftaj en la dua duono de la 19-a jarcento kaj unuaj jardekoj, oni uzis dekkvin, dudek aŭ pli da inkoj.

En litografiaj bildoj la literoj ne povas esti retiritaj kaj reuzataj en alia loko: ili estas unikaj kaj necesas esti redesegnitaj aŭ kopiitaj por ĉiu uzado. La litografiisto povis reprodukti "unikan" bildon desegnitan, kombinante tekston kaj bildon laŭ komplikaj formalaj disponoj de koloro. La kromolitografia procezo atingis sian pinton dum la 19-a jarcento. La plibonigo en la metodoj de la fotogravurado (la gravurado de fotografia bildo en metala plato rekovrita per sensiva tavolo kaj "mordita" poste per acido, atingante tiel bildon presitan reliefe) minacis la supervivon de la litografio, kondukante al progresa malaltigo post la jardeko de 1890.

La inventisto de tiu sistemo de presado estis la germana tipografo Alois Senefelder (1771-1834). Kvankam tiu procezo estis amplekse uzata por komercaj celoj, la plejparto de la grandaj pentristoj de la jarcentoj 19-a kaj 20-a uzis ĝin, ĉar ĝi permesis atingi multajn kopiojn de la sama verko, ankaŭ artistoj kiel jenaj: Picasso, Toulouse-Lautrec, Miró, Piet Mondrian, Ramon Casas, Antoni Tàpies, Alfons Mucha, ktp.

Simile, ricevas la nomon de litografiaĵo, ĉiu el la atingitaj ekzempleroj per tiu produktmaniero kaj la nomon de litografiejo la ateliero kie oni realigas tiajn taskojn.

Katalogo de litografiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]