Pablo Picasso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pablo Picasso
Signatur Pablo Picasso

Pablo RUIZ PICASSO, plej konata kiel Pablo Picasso kaj en Esperanto Pablo Pikaso (naskiĝis la 25-an de oktobro 1881 en Málaga, mortis la 8-an de aprilo 1973 en Mougins, Francio), estis alte taksata hispana pentristo, skulptisto, presisto, ceramikisto, poeto kaj teatristo de la 20-a jarcento. Li fondis kun Georges Braque kaj Juan Gris la stilon de kubismo kaj estis grava pioniro de la artokompona stilo.[1][2]

Konsiderata unu el la plej gravaj artistoj de la 20a jarcento, li partoprenis ekde la komenco en multaj movadoj artaj kiuj disvastiĝis tra la mondo kaj influis aliajn tiuepokajn artistojn. Senlaca kaj laborema, li pentris pli ol du mil verkoj, ĉeestantaj en muzeoj kaj kolektoj de la tuta Eŭropo kaj la mondo. Krome, li laboris sur aliaj ĝenroj kiaj desegnado, kuprogravurado, la ilustrado de libroj, skulptarto, ceramikarto kaj dizajno de scenejoj kaj vestejoj por teatraj muntaĵoj. Li estis unu el ĉefaj inventistoj de la tekniko de kolaĝo, kaj por la ampleksa vario de stiloj kiun li helpis disvolviĝi kaj esploro. Inter liaj plej famaj verkoj estas la pra-kubismaj Les Demoiselles d'Avignon (1907), kaj Gerniko (1937), priskribo de la Bombardado de Gerniko fare de la germana kaj itala aerarmeoj ĉe la flanko de Francisco Franco dum la Hispana Enlanda Milito.

Picasso, Henri Matisse kaj Marcel Duchamp estas konsiderataj la tri artistoj kiuj plej difinis la revolucian disvolvigon ĉe la plastikaj artoj en la komencaj jardekoj de la 20a jarcento, responsaj por gravaj atingoj ĉe pentrarto, skulptarto, presarto kaj ceramiko.[3][4][5][6]

Picasso montris eksterordinaran artan talenton dekomence, pentrante laŭ realisma maiero tra infanaĝo kaj adoleskaĝo. Dum la unua jardeko de la 20a jarcento, lia stilo ŝanĝis dum li espertis per diversaj teorioj, teknikoj, kaj ideoj. Lia verkaro estas plej ofte kategoriita laŭ periodo. Kvankam la nomoj de multaj el liaj postaj periodoj estas debatitaj, la plej komune akceptitaj periodoj en lia verkaro estas la Blua (1901–1904), la Rozkolora (1904–1906), la Afrik-influenca (1907–1909), la analiza kubismo (1909–1912), kaj la sinteza kubismo (1912–1919).

Escepte fekunda tra sia tuta longa vivo, Picasso akiris universalan rekonon kaj enorman riĉon el sia revoluciaj artaj atingoj, kaj iĝis unu el plej bone konataj figuroj en la arto de la 20a jarcento.

Sur la politika kampo, Picasso sin deklaris pacisto kaj komunisto. Li estis membro de la Franca Komunisma Partio ĝismorte en la aĝo de 91 jaroj. Li estas enterigita en la parko de la kastelo Vauvenargues.

Komenco[redakti | redakti fonton]

Picasso estis baptita (nomita ĉe katolikaj landoj) kiel Pablo Diego José Francisco de Paula Juan Nepomuceno María de los Remedios Cipriano de la Santísima Trinidad Martyr Patricio Clito[7], serio de nomoj honore al variaj sanktuloj kaj parencoj.[8] Aldone al tiuj estis Ruiz kaj Picasso, pro liaj patro kaj patrino, respektive, laŭ la hispana leĝaro. Naskiĝinta en la ĉemara urbo de Malago en la regiono de Andaluzio en Hispanio, li estis la unua filo de Don José Ruiz y Blasco (1838–1913) kaj María Picasso y López.[9] Spite esti baptita laŭ katolika maniero, Picasso iĝos poste ateo.[10] La familio de Picasso estis mezklasa. Lia patro estis pentristo specializita en naturalisma pentrado de birdoj kaj aliaj ĉasbestoj. Dum plej el sia vivo Ruiz estis profesoro de arto ĉe la Artolernejo kaj zorganto de loka muzeo. La praularo de Ruiz estis malaltaj aristokratoj. Spite la gravecon de la patro, la estonta fama pentristo uzos ĉefe la patrinan familinomon Picasso anstataŭ la patran, kion postulas la hispana kutimo. Tiu kutimo ne estas respektata kiam la patra unua familinomo estas tro komuna kompare kun la dua patrina; ĉikaze Picasso estas en Hispanio multe pli malofta ol Ruiz, kaj pro tio ĉefe Pablo uzos ĝin.

Picasso montris pasion kaj lertecon por desegno el frua aĝo. Laŭ sia patrino, liaj unuaj vortoj estis "piz, piz", nome infaneca mallongigo de lápiz, la hispana vorto por "krajono".[11] El sepjaraĝa, Picasso ricevis formalan artistan trejnadon el sia patro por figura desegnado kaj olepentrado. Ruiz estis tradicia akademiisma kaj artisto kaj instruisto, kiu opiniis, ke taŭga trejnado postulas disciplinan kopiadon de majstroj, kaj desegnadon de homa korpo kaj el artefaritaj kaj el vivantaj modeloj. Lia filo tuj priokupiĝis pri arto dum malatentis pri lernejaj taskoj.

La familio translokiĝis al Korunjo en 1891, kie lia patro iĝis profesoro ĉe la Lernejo de Fajnaj Artoj. Ili restis tie preskaŭ kvar jarojn. Iam la patro trovis sian filon pentranta super sia nefinita skizo de kolombo. Observante la precizecon de la tekniko de sia filo, nekonfirmita historio rakontetas, ke Ruiz sentis, ke la 13jaraĝula Picasso jam preterpasis lin, kaj decidis resigni pri pentrado,[12] kvankam ja ekzistas liaj pentraĵoj el postaj jaroj.

En 1895, Picasso estis akre kortuŝita pro la morto de sia sepjaraĝa fratino, Conchita [konĈIta], pro difterio.[13] Post ŝia morto, la familio translokiĝis al Barcelono, kie Ruiz enpostenigis ĉe ties Lernejo de Fajnaj Artoj. Picasso progresis en la urbo, kiu foje konsideris en okazoj de tristo aŭ nostalgio kiel vera hejmo.[14] Ruiz konvinkis la oficialulojn de la akademio por permesi sian filon al enirrajta ekzameno por la progresanta klaso. Tiu procezo ofte necesigis po unu monaton, sed Picasso plenumis ĝin post unu semajno, kaj la tribunalo akceptis lin, ankoraŭ 13jarulon. La studento malhavis disciplinon sed faris amikojn kiuj poste efikos super li en posta vivo. Lia patro luis ĉambreton por li ĉe la hejmo por ke la filo povu labori sole, kaj li povu kontroli lian taskaron. Ambaŭ kverelis ofte.

La patro kaj onklo de Picasso decidis sendi la junan artiston al la Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando de Madrido, nome la ĉefa artolernejo de la lando.[14] Kiam li estis ankoraŭ 16jarulo, Picasso ekvivis por la unua fojo sole, sed li malamis formalan instruadon kaj ĉesis ĉeesti al klasoj tuj post sia aliĝo. Madrid enhavis multajn aliajn allogaĵojn. La Muzeo Prado estis hejmo de pentraĵoj de Diego Velázquez, Francisco Goya, kaj Francisco Zurbarán. Picasso especiale admiris la verkojn de El Greco; elementoj kiaj la longecaj membroj, rimarkindaj koloroj, kaj mistikismaj vizaĝoj aperos eĥe en la posta verkaro de Picasso.

Ekkariero kaj periodoj[redakti | redakti fonton]

La verkoj de Pablo Picasso estas kutime klasigitaj en sekvaj periodoj:

Periodo de Barcelono (antaŭ 1900)[redakti | redakti fonton]

Picasso alvenis al Barcelono en 1895. Li kunlaboris kiel desegnisto en diversaj katalunaj gazetoj kaj fondis la revuon Juna arto ("Arte joven") kiu fiaskis. Li komencis sian pentristan karieron ĉefe per portretoj (interalie unu de Frederic Pujulà i Vallès, kiun oni povas vidi en la artikolo pri tiu esperantista verkisto).

Blua Periodo[redakti | redakti fonton]

Ĝi komenciĝas en 1901 kaj finiĝas en 1904. Li uzas multe la bluan koloron kaj la figuroj havas magran aspekton. Ekzemploj: La vida (1903), Las dos hermanas (1904), La douleur, (Erotika sceno, eble 1903).

Roza Periodo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1905 en la pentraĵoj de Picasso ekregis la roza tono. Kompare kun la blua periodo aperis liaj verkoj malpli melankolie, la bluo restis en fono. Liaj pentromotivoj estis sorĉistoj, ŝnurdancistoj kaj arlekenoj (tristaj ĝojigistoj), klasika beleco. La "dolĉa doloro" aperas ĉiam forte sur liaj pentraĵoj. Gravaj verkoj de la periodo: Virino kun frugilego kaj Ŝnurdancista familio.

La Ĉikago Pikaso 50-futalta publika kubisma skulptaĵo. Donita de Pikaso al la popolo de Ĉikago

Kubista Periodo[redakti | redakti fonton]

Inter 1908 kaj 1916.

Klasika Periodo[redakti | redakti fonton]

Inter 1917 kaj 1927.

Superrealista Epoko[redakti | redakti fonton]

Inter 1928 kaj 1932.

Ekspresionista epoko[redakti | redakti fonton]

De tiu epoko la plej konata pentraĵo, 1937, estas Gerniko, omaĝe al la urbo Gerniko bombardata de la trupoj de Franco dum la Hispana Enlanda Milito.

Periodo de Vallauris[redakti | redakti fonton]

Dum la lastaj jaroj li retiriĝis al la zono de Vallauris, dum li plu daŭrigis sian karieron.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Verkoj (elektitaj) el Kolektaĵo Berggruen, Berlino[redakti | redakti fonton]

  • 1902, En kafejo
  • 1904, Portreto de Jaime Sabartés
  • 1905, Sidanta arlekeno
  • 1906, Kapo de junulo
  • 1906, Virina kapo
  • 1906, Du aktoj
  • 1907, Kapo de virino
  • 1907, Matroso, turnante cigaredon
  • 1907, Virina akto
  • 1908, Fruktoŝelo kun piroj kaj pomoj
  • 1912, Sidanta virino kun gitaro
  • 1912, Violino
  • 1914, Glaso kaj kubo
  • 1914, Mutmomento kun vingrapolo
  • 1916, Gitaro kaj gazeto
  • 1916, Ludkartoj, glaso kaj botelo surtable
  • 1918, Arlekeno kun gitaro
  • 1919, Mutvivo antaŭ fenestro en Saint Raphael
  • 1920, Du aktoj surplaĝe
  • 1921, Du banantoj

Ekspozicio en artodomo Zuriko[redakti | redakti fonton]

La svisa muzeo artodomo Zuriko inter la 15-a oktobro 2010 kaj la 30-a januaro 2011 prezentis ekspozicion kun la nomo "Picasso - die erste Museumsausstellung 1932", Picasso - la unua muzeoekspozicio 1932, honore al la 100-jara jubileo de la muzeo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Guitar, MoMA. Alirita 3a de februaro 2012.
  2. Sculpture, Tate. Alirita 3a de februaro 2012.
  3. Green, Christopher (2003), Art in France: 1900–1940, New Haven, Conn: Yale University Press, p. 77, ISBN 0300099088, http://books.google.com/books?id=vlY6SLmg-xEC&pg=PA77&dq=#v=onepage&q&f=false, retrieved 10 February 2013 
  4. Searle, , "A momentous, tremendous exhibition, Guardian, 7 May 2002. Kontrolita 13 February 2010.
  5. Trachtman, , "Matisse & Picasso, Smithsonian, Smithsonianmag.com, Februaro 2003. Kontrolita 13a de februaro 2010.
  6. "Duchamp's urinal tops art survey, news.bbc.co.uk, 1a de decembro 2004. Kontrolita 10a de decembro 2010.
  7. Pablo Picasso Biography. Alirita 11a de aŭgusto 2014.
  8. La nomo en sia bapta atestilo diferencas iomete el la nomo en lia naskoregistro. Reta Pikaso-Projekto
  9. Hamilton, George H., William D. Halsey, Collier's Encyclopedia, Picasso, Pablo Ruiz Y, 1976, Macmillan Educational Corporation, volumeno 19, New York, paĝoj 25–26.
  10. Neil Cox. (2010). The Picasso Book. Tate Publishing. ISBN 9781854378439. "Unlike Matisse's chapel, the ruined Vallauris building had long since ceased to fulfil a religious function, so the atheist Picasso no doubt delighted in reinventing its use for the secular Communist cause of 'Peace'." 
  11. Wertenbaker 1967, 9.
  12. Wertenbaker 1967, 11.
  13. Picasso: Creator and Destroyer – 88.06. Alirita 21a de decembro 2009.
  14. 14,0 14,1 Wertenbaker 1967, 13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]