Eugenio Granell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eugenio Granell
Persona informo
Naskiĝo 28-an de novembro 1912 (1912-11-28)
en Korunjo
Morto 24-an de oktobro 2001 (2001-10-24) (88-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Subskribo Eugenio Granell
Familio
Frat(in)o Mario Granell
Edz(in)o Amparo Segarra
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • verkistomuzikistomuzikkritikisto • universitata instruisto
vdr

Eugenio Fernández Granell (1912-2001) estis hispana pentristo, verkisto kaj poeto de la superrealisma movado.

Kiam li eniris en muzikaj etosoj, li komencis ĉeesti en politikaj kaj literaturaj babilrondoj en la kafejoj de Madrido. Lia amikaro - inter kiuj Benjamin Péret aŭ Wilfredo Lam - alproksimigis lin al etoso de la komunisma partio POUM, en kiu li komencis aktivuli en 1935.

Kiam startis la Hispana Enlanda Milito, li aliĝis al milicoj fidelaj al la registaro de la Dua Hispana Respubliko por defendi Madridon el la avanco de la armeo de Francisco Franco kaj kombinis tiun agadon kun la redakto de El combatiente rojo, nome la gazeto de POUM. Finita la milito li estis duoble persekutita; unuflanke fare de la faŝisma armeo, venkinta, kiu klopodis nuligi ĉiajn reziston kontraŭ la nova reĝimo. Aliflanke Granell suferis persekutadon de rivalaj komunistoj, kiuj sub regado de Stalin, atakis jam dum la militon la POUM kaj ties militantaron - de tendenco trockisma opoziciata al la stalinisma linio de Sovetunio.

En 1939 li fuĝis al Francio, kie li devis suferi restadon en koncentrejoj, antaŭ ekziliĝi en diversaj landoj de Latinameriko (ĉefe Domingo, Puertoriko kaj Gvatemalo) antaŭ setliĝi en Novjorko, kie li pluigis sian artan karieron, ligita al la pentrarto superrealisma.

Li revenis al Hispanio definitive nur en 1985. Li ricevis nombrajn premiojn kaj omaĝojn, inter kiuj la Ormedalo de Belartoj.