POUM

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laborista Partio de Marksistaj Unuiĝo
Partido Obrero de Unificacion Marxista
Emblemo de Laborista Partio de Marksistaj Unuiĝo
politika partio en Hispanio
Lando  Hispanio
Gvidanto Joaquín Maurín (1935–36)
Andreu Nin (1936–37)
Julián Gorkin (1937–39)
Wilebaldo Solano (1947–80)
Fondiĝo 1935
Dissolvo 1980
Koloro(j) ruĝa
Ideologio Marksismo
Liberecisma socialismo
Kontraŭstalinismo
Trockismo
Internacia aliĝo Internacia Revolucia Marksista Centro
Ĵurnalo La Batalla
Junulara organizaĵo Juventud Comunista Ibérica
vdr

La Laborista Partio de Marksista Unuiĝo (hispane Partido Obrero de Unificacion Marxista, katalune Partit Obrer d'Unificació Marxista, akronime POUM) estis politika partio kiu aktivis en la 1930-aj jaroj, teorie en la tuta Hispanio, sed preskaŭ ekskluzive en Katalunio, kun ideologio komunista heterodoksa.

La POUM kreiĝis en Barcelono je la 29-a de septembro 1935, kiel kuniĝo de du malgrandaj partioj, aktivaj en Katalunio. Ĝi daŭre restis minoritata dum sia tuta ekzistado, sed fariĝis tre aktiva dum la Hispana Enlanda Milito en 1936, kaj iĝis vaste konata pro sia apogo al revoluciaj agadoj dum tiu milito kaj la alfrontiĝoj kun la respublikanaj fortoj kaj ĉefe kun la ortodoksaj komunistoj, kiuj neniigis ĝin en 1937.

La POUM estis starigita ĉefe de malkonsentantaj komunistoj, inter kiuj ĉeestis iuj el la plej konataj aktivuloj de la hispana komunismo, kiel Andreu Nin, Juan AndradeJoaquim Maurín.

Ideologio[redakti | redakti fonton]

La POUM estas ofte priskribata kiel trockiisma. Tamen, ĝi ne sekvis komplete la gvidadon de Lev Trockij. Ekzemple, Trockij konsiliis la POUM forlasu la sindikatojn kaj kreu sovetojn, kaj ĝi rifuzis. Tamen, tiu priskribo estis ofte uzata laŭ la senco marksista kontraŭ-stalinisma. Kelkfoje ĝi estis uzata en ofenda maniero, kaj ne ĉiuj historiistoj favoras la uzon de tiu nomo.

Tamen, ĝiaj rilatoj kun Trockij servis kiel ekskuzon por la persekuto kiun la stalinismaj komunistoj prenis kontraŭ ĝi. Do, post la bataloj interrespublikanaj en majo 1937, la registaro de la Respubliko dissolvis la partion, kaj iliaj estroj estis enprizonigitaj, kaj kelkfoje torturitaj aŭ murditaj.

Parto de tiu procezo estis priskribita en la verko de George Orwell, Omaĝo al Katalunio, kiu pritraktas lian partoprenon en la batalionoj gvidataj de la POUM dum la hispana milito, kaj la postan neniigon de la partio. Tiu verko donis grandan famon al POUM, kaj estis la bazo de aliaj verkoj, kiel la filmo Land and Freedom de Ken Loach.

Historio[redakti | redakti fonton]

Andreu Nin, eksa sekretario de la Ruĝa Sindikata Internacio, Juan Andrade kaj aliaj estontaj gvidantoj de la POUM forlasis la Hispanan Komunistan Partion (HKP) por starigi partion nomatan Komunistan Maldekstron, sin bazinte sur tezoj de la trockiista kontraŭstaro. Tamen, ili rompis kun Trockij, kiam tiu ĉi ordonis al ili fari "enigismon" en la Socialistan Partion, por ke ili formu ene de ĝi revolucian frakcion. Anstataŭ obei lin, ili decidis kunfandiĝi kun la partio Laborista kaj Kamparana Bloko' (katalune: Bloc Obrer i Camperol, antikva kataluna federacio de la Komunista Partio, kiu rompis kun tiu ĉi dum la superrego de la "maldekstrega" tendenco en la Kominterno, ĉefe ĉar ĝi ne konsentis la aferon pri la "ruĝaj sindikatoj" kaj la katalunan nacian demandon), gvidata de Joaquim Maurín. La Kataluna Komunista Partio, gvidata de Jordi Arquer (kiu ĉiam sin tenis sendependa de la HKP, ĉefe pro katalunnaciismo), unuiĝis kun ambaŭ organizaĵoj por starigi la POUM-n komence de la jaro 1936a. Tamen pri iuj aferoj (ĉefe la kritiko al la stalinismo) la POUM sintenis simile al Trocki –sed ankaŭ al Marceau-Pivert ekzemple.[1]

La POUM aktivis preskaŭ ekskluzive en Katalunio. En julio de 1936 ĝi nombris ĉirkaŭ 3.000 anojn, sed ĝi plikreskis dum la sekvantaj monatoj kaj atingis gravan influon sur iuj katalunaj urboj kiel Ĝirono, Taragono kaj ĉefe Ilerdo. Kiam komenciĝis la revolucio, la gvidantaro de la POUM estis sendube tiu, kiu prenis la plej radikalan sintenon rilate al la amasa movado:

"La laboristoj, kamparanoj kaj maristoj luktas ne por defendi la malnovan burĝan Respublikon, kiu nenion donis al ili, sed por starigi la reĝimon de la estonto: la Respublikon de la Laboristoj. Tio –ili scias– malgraŭ la propagando de la partio de la Popola Fronto, kiuj klopodas, ke la laboristaj milicoj defendu la nunan konstitucion. Kvankam ĉe Madrido la laborista klaso, konduktata de la Socialista Partio, la sindikato Ĝenerala Unuiĝo de Laboristoj UGT kaj la oficialaj komunistoj, ankoraŭ sekvas la ordonojn de la Popola Fronto, en Barcelono kontraŭe la registaro de la Generalitato estas nenio krom oficiala fasado sen nenia povo (...). Sekve en Katalunio ne ekzistas la tiel nomata dueco da povoj, la laborista klaso regas la tutan socion. Tra la sindikatoj la proletaro garantias la efikecon de ĉiuj publikaj servoj kaj de multaj privataj entreprenoj. La ekleziularo kaj la reakciuloj estis senproprigataj, la domojn de la riĉuloj kaj la monaĥejojn oni transformas al instruadocentroj aŭ sanigejoj. Formiĝas komitatoj ĉe la entreprenoj kaj la vilaĝoj, inter la maristoj kaj ĉe la respublikanaj trupoj. Nia POUM, kiu faras ĉion sub sia ebleco por krei novajn kaj interligi ilin, rigardas tiujn komitatojn kiel la bazon mem de la ĝermanta laborista kaj kamparana Respubliko.”[2]

La socialista partio, kiu estis tiel fortika ĉe aliaj hispanaj regionoj, apenaŭ havis forton en Katalunio. La kataluna federacio de la PSOE partoprenis la fondon de la PSUC, kune kun la komunista partio, sed tiu nova partio baldaŭ prenis komunistan karakteron. Tiel, en Katalunio produktiĝis tiu kurioza fenomeno, per kiu ĉiuj socialistaj tendencoj finkonfluiĝis ĉu en la PSUC aŭ en la POUM, kaj tiel ili aliiĝis almenaŭ oficiale ĉu al stalinistaj komunistoj ene de la unua aŭ al kontraŭstalinistaj komunistoj ene de la dua. La anoj de la POUM kaj de la PSUC konkuris iun tempon por regi la katalunan sekcion de la partio UGT, kvankam tamen la hegemonio de la anarkiista CNT estis senkonkura.

Rilato al Esperanto[redakti | redakti fonton]

La POUM havis tre gravan rilaton al Esperanto. Multaj el la anoj, inklude la gvidanto Andreu Nin, konis la lingvon.

La partio mem utiligis Esperanton en informaj agadoj dum la milito, speciale per la eldono de iuj numeroj de la bultenoj "Informa Bulteno POUM" kaj "La hispana revolucio", kaj ankaŭ per la elsendo de radiaj bultenoj.[3]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • NIN, Andreu: Signifo kaj graveco de la majaj tagoj antaŭ la kontraŭrevolucio. (Manifesto de la Centra Komitato de la POUM publikigita la 12an de majo de 1937)[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri la agado de la Komunista Maldekstro kaj pri tre interesa trockiisma analizo pri la revolucio kaj la milito oni vidu: MUNIS, Georges: Jalones de derrota, promesa de victoria. Crítica y teoría de la revolución española (1930-1939). [Spertaĵoj pri malvenko, promeso pri venko. Kritiko kaj teorio pri la hispana revolucio (1930-1939)]. Madrido: Zero 1977
  2. La révolution espagnole [La hispana revolucio] n-ro 1a (setembro de la 1936a)
  3. Toño del Barrio kaj Ulrich Lins: "La utiligado de esperanto dum la hispana intercivitana milito" [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]