André Breton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
André Breton
Persona informo
André Breton
Naskonomo André Robert Breton
Naskiĝo 19-an de februaro 1896 (1896-02-19)
en Tinchebray
Morto 28-an de septembro 1966 (1966-09-28) (70-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Batignolles vd
Religio ateismo vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Chaptal vd
Partio Franca Komunista Partio vd
Subskribo André Breton
Familio
Edz(in)o Jacqueline Lamba • Elisa Breton • Simone Breton vd
Infanoj Aube Elléouët vd
Profesio
Alia nomo Breton, Andre vd
Okupo poeto • verkisto • romanisto • eseisto • desegnisto • fotisto • artoteoriisto vd
Aktiva en Parizo vd
Verkado
Verkoj Manifesto de Superrealismo ❦
Manifestoj de Superrealismo ❦
Dua manifesto de Superrealismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
André Breton en 1924

André BRETON (naskiĝis la 19-an de februaro 1896, mortis la 28-an de septembro 1966) estis franca poeto, verkisto kaj unu el la gvidantoj de la superrealismo en arto. En 1924 li publikigis la Manifestojn de Superrealismo, centritajn sur "aŭtomata", spontanea kaj neplanita verko, ideoj, kiuj respondis kaj plejparte ŝuldis al la patro de psikanalizo, Sigmund Freud.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis al modesta familio en Tinchebray (Orne) en Normandio. Ekde siaj studentaj jaroj la poezio allogis lin, liaj preferataj poetoj estis Baudelaire kaj Mallarmé.

En 1913 li komencis studi medicinon sen klara alvokiĝo. Dum la milito li estis vokita en 1915 al sano-servo, tie li renkontis al Jacques Vaché kiu memmortigis sin kelkajn semajnojn post la militfino kaj havis grandan influon sur Breton. Dum tiu tempo li konis la verkaron de Rimbaud, Lautrémont kaj Freud.

En 1916 li aliĝis al la movado Dada.

En 1919 li kune kun Aragon kaj Soupault fondis la revuon Littérature. En la sama jaro li faris en la revuo la faman enketon al poetoj kaj verkistoj: Kial vi skribas?, kaj el la respondoj li speciale valoris tiun de Valéry: “Pro malforto”.

En 1920 publikiĝis La Magnetaj Kampoj kiun li verkis kun Soupault kaj kiu estas la unua produkto de la aŭtomata skribado. En tiu jaro la Dadaismo venis al Parizo kun la poeto Tristan Tzara sed en 1922 Breton forlasis tiun movadon.

1924 estis la jaro de La Manifesto de la Superrealismo en kiu Breton donis la ĉefajn trajtojn de la Superrealismo. En decembro de la sama jaro li aperigis la revuon La Superrealista Revolucio.

En 1941 Breton vojaĝis al Usono, kaj kun siaj renkontitaj amikoj Marcel Duchamp kaj Max Ernst kaj aliaj novaj okazigis en 1942 la Internacia Ekspozicio de la Superrealismo. Ankaŭ en 1942 li aperigis la revuon VVV kiu nur havontis kvar numerojn.

En 1946 Breton revenis al Francio, kie atendis lin renovigita superrealista grupo. De 1946 ĝis 1965 li aperigis revuojn kaj organizis ekspoziciojn en kelkaj landoj.

André Breton mortis la 28an de septembro 1966, pro astmo. Lia tombo estas en pariza tombejo, proksime de tiu de Benjamin Peret lia amiko de sia tuta vivo.

Li edziĝis al Simone Kahn, al Jacqueline Lamba kaj al Elisa Claro.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]