Tombejo Batignolles
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Batignolles |
Cimetière des Batignolles | ||||
---|---|---|---|---|
Tombejo Batignolles | ||||
ŝtato | Francio | |||
urbo | Parizo | |||
adreso | 8 rue Saint-Just | |||
koordinatoj | 48° 53′ 52″ N, 2° 19′ 0″ O (mapo)48.8977192.316717Koordinatoj: 48° 53′ 52″ N, 2° 19′ 0″ O (mapo) | |||
| ||||
La tombejo Batignolles estas pariza tombejo, kies enirejo situas ĉe n-ro 8 strato Saint-Just, 17-a arondismento de Parizo, en la kvartalo Épinettes.
Ĝi etendiĝas plejparte en la nordoriento de la 17-a arondismento kaj ankaŭ parte en la sudo de Clichy, laŭlonge de bulvardo Victor Hugo. Ĝi estis malfermita la 22-an de aŭgusto 1833.
Tiu tombejo estas parte superata de la "Periferia Bulvardo", inter la pordoj de Clichy kaj Saint-Ouen.
Ĝi kovras areon de ĉirkaŭ dek unu hektaroj, la saman areon kiel la tombejo de Montmartre, igante ĝin ex æquo la trian plej vastan enurban tombejon post tombejo Père-Lachaise kaj tombejo de Montparnasse. Ĝi enhavas proksimume 800 arbojn (hipokastanoj, aceroj, ktp.)[1].
Famaj entombigitoj[redakti | redakti fonton]
- Leono Bakst
- Alexandre Benois
- André Breton
- Blaise Cendrars
- Marguerite Durand
- Pavel Miljukov
- Maurice Pellé
- Benjamin Péret
- Toyen (Marie Čermínová)
- Paul Verlaine
- Édouard Vuillard
- ...
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Cimetière des Batignolles (france). paris.fr. Alirita 2021-07-03.