Paul Verlaine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paul Verlaine.jpg

Paul Marie VERLAINE nomita Paul Verlaine, esperante Verleno[1] estis franca poeto, naskiĝinta en Metz je la 30-a de marto 1844 kaj mortinta en Parizo je la 8-a de januaro 1896.

La familio de Verlaine apartenas al la etburĝaro : lia patro same kiel tiu de Rimbaud, estis armea kapitano. Li studis en Parizo kaj fariĝis dungito de la Urbodomo. Li frekventas la parizajn kafejojn kaj salonojn kaj en 1866 kunlaboras en la unua Parnasse contemporain (vidu Parnasa skolo) kaj publikigas la Poèmes saturniens. Oni tie sentas influon de Charles Baudelaire, dum jam anonciĝas "la strebo al Esprimado, al redonita Sento" (laŭ letero al Mallarmé skribita la 22-an de novembro 1866) kiuj karakterizas lian plej bonan poezion. En 1869, la Fêtes galantes (Galantaj festoj), fantaziaĵoj elvokante la 18-an jarcenton de Watteau, konfirmas ĉi orientiĝon. En 1870 Verlaine edziĝas al Mathilde Mauté por kiu li estas ĵus publikiginta La Bonne Chanson.

En 1871 Arthur Rimbaud aperas en lia vivo kaj perturbas la burĝan komforton en kiu li estis instaliĝinta. Verlaine forlasas sian edzinon kaj sekvas Rimbaud en Anglio kaj Belgio. Dum tiu vojaĝo li verkas Romances sans paroles. En 1873 dum disputo inter ambaŭ amantoj li vundas Rimbaud per du kugloj kaj estas kondamnita por dujara mallibero kiun li pasigas en Bruselo kaj Mons. Tie li ekscias ke lia edzino petis kaj atingis ke ili estu "korpe disigitaj". Verlaine tiam konvertiĝas al katolikismo : el tio fontas lia verko Sagesse (Saĝo). Elkarceriĝinte li denove iras al Anglio kaj sekve al Rethel kaj tie instruas.

En 1884, li publikigas eseon pri tri « malbenitaj poetoj » (Stéphane Mallarmé, Tristan Corbière, Arthur Rimbaud) kiu kontribuas famigi lin. Kun Mallarmé, li estas konsiderata kiel majstro kaj antaŭulo de la simbolistaj poetoj kaj de la dekadentoj. De 1887, dum li pli kaj pli famiĝas, li enfalas en la plej aĉan mizeron. Liaj lastaj literaturaj verkoj estas pure enspezigaj. En tiu tempo li pasigas sian tempon ĉu en kafejoj ĉu en hospitalo. En 1894, li estas kronita « Prince des Poètes » (Princo de la poetoj) kaj ekricevas stipendion. Frue elĉerpita li mortis en Parizo en 1896 52-jara. La tagon post lia entombigo, pluraj ĵurnaloj raportas strangan eventon : en la nokto post la entombigo, la statuo de la Poezio je la pinto de la Opero perdis brakon kiu falis kun la liro kiun ĝi tenis precize en la loko kie la funebra veturilo de Verlaine estis ĵus pasinta ...


Verkoj[redakti | redakti fonton]

Poezioj[redakti | redakti fonton]

  • Poèmes saturniens (1866)
  • Les Amies (1867)
  • Fêtes galantes (1869)
  • La Bonne chanson (1870)
  • Romances sans paroles (1874)
  • Sagesse (1880)
  • Jadis et naguère (1884)
  • Amour (1888)
  • Parallèlement (1889)
  • Dédicaces (1890)
  • Femmes (1890)
  • Hombres (1891)
  • Bonheur (1891)
  • Chansons pour elle (1891)
  • Liturgies intimes (1892)
  • Élégies (1893)
  • Odes en son honneur (1893)
  • Dans les limbes (1894)
  • Épigrammes (1894)
  • Chair (1896)
  • Invectives (1896)
  • Biblio-sonnets (1913)
  • Oeuvres oubliées (1926-1929)

Prozaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Les Poètes maudits (1884)
  • Louise Leclercq (1886)
  • Les mémoires d'un veuf (1886)
  • Mes hôpitaux (1891)
  • Mes prisons (1893)
  • Quinze jours en Hollande (1893)
  • Vingt-sept biographies de poètes et littérateurs (aperintaj en "Les Hommes d'aujourd'hui")
  • Confessions (1895)
  • Romances sans paroles, sekvata de Cellulairement, Le Livre de poche (2001) ISBN 2-253-16075-X

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Paul Verlaine, Correspondance générale : [Tome] I, 1857-1885 (kolektita, prezentita kaj anotita de Michael Packenham). Paris : Fayard, 2005. 16 x 24 cm. 1 122 paĝoj. ISBN 2-213-61950-6
  • La samseksemaj erotikaj poemoj de Verlaine estis ĵus reeldonitaj (redaktita kaj alnotita de Steve Murphy, kun pluraj poemoj antaŭe publikigitaj en revuoj sed en neniu kolekto) de Hombres, kolekto "Classiques H&O poche", Béziers : H&O, 2005. 10,8 x 17,8 cm. 128 paĝoj. ISBN 2-84547-107-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rete legebas en Esperanto[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV