Simbolismo (literatura skolo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kio estas simbolismo[redakti | redakti fonton]

Jean Moréas en Un Manifeste littéraire (Literatura manifesto, 1886) difinis tiun novan stilon «Malamiko de instruado, de deklamado, de malvera sensemeco, de objektiva priskribado». La simbolisma poezio baraktas por “vesti la Ideon per senseca formo”. La simbolisma literaturo enhavas metafizikan intencojn, klopodas uzi la literaturan lingvon kiel sciigilo; pro tio ĝi trempiĝas per mistero kaj mistikismo. Ĝi klopodas trovi kion Charles Baudelaire, elstara poeto de tiu movado, nomis “korespondoj”, kvazaŭ sekretaj similecoj inter la sensa kaj la spirita mondoj. Por tio estas uzataj estetikaj iloj, kiel la sinestezio kaj la persona simbolo.

Simbolisma stilo[redakti | redakti fonton]

La simbolisma movado reagas kontraŭ la spirito materialisma kaj la pragmatismo de la industria socio, pledante la internan serĉadon kaj la universalan veron kaj por tio estas uzataj la revoj kiuj, danke al Sigmund Freud, jam estas konsiderataj ne nur kiel nerealaj bildoj, sed kiel periloj de realesprimado.

La simbolismo ne povis disvolviĝi kiel unueca stilo, pro tio ĝi estas malfacile priskribebla. Temas pli precize pri unuigo de malsimilaj personaj stiloj. Ekzemple en pentrado oni renkontas tiom malsimilaj produktoj kiel tiuj de Vincent van Gogh, Paul Gauguin, Gustav KlimtEdvard Munch. La simbolismo kliniĝas al kvazaŭ religiaj aŭ mistikaj sintenoj. Fantazio, intimeco kaj troa subjetiveco anstataŭas la ambician objektivecon de antaŭaj artistoj. La simbolismaj verkistoj, kiel Charles Baudelaire, reagis kontraŭ la troiga naturalismo de romanisto Emile Zola.

La simbolismo en la internacia literaturo[redakti | redakti fonton]

La prafondintoj de tiu skolo estis la usona poeto Edgar Allan Poe, kiu tiom influis super Charles Baudelaire kaj la francoj Arthur Rimbaud kaj Paul Verlaine, ankaŭ nomitaj "malbenitaj poetoj". La plej elstara estis Stéphane Mallarmé (1842-1898), kiu kreis hermetikan lingvon, proksima al la malnova hispana kulteranismo (Verlaine legis kaj miris Luis de Góngora) kaj al la angla sintakso. Ne tiom elstaraj estis Auguste Villiers de l'Isle-Adam (1838-1889), Prosper Mérimée (1803-1870), pli konata kiel rakontisto, Gérard de Nerval, (1808-1855), Joris-Karl Huysmans (1848-1907), pli konata kiel verkisto de skolo dekadencisma, Albert Samain (1858-1900), Remy de Gourmont (1858-1915), Alfred Jarry (1873-1907), kreinto de la Patafiziko kaj pli grava kiel teatroverkisto kaj kiel praulo de la literaturo de avangardo, Gustave Kahn (1859-1936), Jules Laforgue (1860-1887), la unua uzanto de la libera verso, Maurice Maeterlinck (1862-1949), kiu fondis la simbolisman teatron, Stuart Merrill (1863-1915), Albert Mockel (1866-1945), Jean Moréas (1856-1910), Henri de Régnier (1864-1936), Adolphe Retté (1863-1930), Paul Valéry (1871-1945), kiu ŝanĝis el simbolismo al la intelektigita pura poezio, la belgo Emile Verhaeren (1855-1916), ankaŭ rakontisto, kaj Francis Vielé-Griffin (1863-1937),inter multaj aliaj. Ankaŭ en aliaj landoj la simbolismo disvastiĝis: en Rusio ekzemple estis disvastigita de Aleksandro Blok; en Svedio, la dramaturgo August Strindberg estis sufiĉe simbolisma, en Brazilo, estis grandaj simbolismaj poetoj kiel Cruz e Souza kaj en la mondo kaj hispana kaj hispanamerikana populariĝis pere de la Modernismo.

Hispana kaj hispanamerika simbolisma literaturo[redakti | redakti fonton]

La simbolisma literaturo hispanamerika kaj hispana, kun kelkaj gravaj prauloj kiel Gustavo Adolfo Bécquer kaj Salvador Rueda, enmiksiĝis en pli ĝenerala movado konata kiel Modernismo kiu ekis en Hispanameriko. Estis simbolismo jam en la kubanoj Julián del Casal kaj José Martí, en la kolombiano José Asunción Silva, en la meksikano Manuel Gutiérrez Nájera kaj en aliaj hispanamerikaj verkistoj de la epoko posta al romantikismo; Rubén Darío, grava disvastiginto de la Modernismo en Hispanio, absorbis kaj montris ĝin. Uzis la simbolismon Antonio Machado kaj Manuel Machado, Juan Ramón Jiménez kaj Francisco Villaespesa inter la plej gravaj. En Hispanameriko la simbolismo troviĝas en la argentino Leopoldo Lugones, en Julio Herrera y Reissig, en Ricardo Jaimes Freyre, Amado Nervo, Salvador Díaz Mirón, la kolombiano Guillermo Valencia, José María Eguren kaj en multaj aliaj modernismaj verkistoj.

Elstaraj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Oni povus citi du hispanajn poetojn ne apartenantaj al sama skolo, nome Antonio Machado kaj Federico García Lorca. La unua ekverkis komence de la 20-a jarcento, do en la epoko kiam simbolismo kaj modernismo furoris kaj en Hispanio kaj en la tuta Eŭropo; la dua apartenas al pli juna generacio nome en Hispanio "generacio de la 27-a", tio estas homoj kiuj naskiĝis kiam Machado ekverkis kaj ekverkis ĉirkaŭ la 20-aj jaroj. Machado ekzemple uzas du oftajn personajn simbolojn, nome la vespero kaj la fonto. La vespero ĉe Machado per sia malhelaj kaj brilaj koloroj simbolas la finon de la tago, do la nokto, la revo, la dormo, la nerealo, ktp. La fonto ĉiam elŝpruciĝas kaj sonas konstante, simbolas la vivon kaj la tempopason ĉiam senĉese. Federico García Lorca uzas pli ampleksan simbolan repertuaron ekzemple en sia verko "Cigana Romancaro" (esperantigita) nome la ĉevaloj -simboloj de la vivo kaj la energio-, la metaloj -simboloj de la morto kaj mortigo-, la luno, la akvo, la rivero, ktp.