Juan Ramón Jiménez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Retrato de Juan Ramón Jiménez, portreto de la poeto, pentrita de Joaquín Sorolla.

Juan Ramón Jiménez (naskiĝis la 24-an de decembro 1881 en Moguer, Onubo (Hispanio) kaj mortis la 29-an de majo 1958 en Santurce, Portoriko) estis famega kaj tre bonkvalita hispana poeto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Juan Ramón Jiménez Mantecón naskiĝis en Moguer Huelva, la 24-an de decembro de 1881 en familio de terposedantoj kaj eksportistoj de vino, kiel filo de kastilia patro Víctor Jiménez kaj andaluza patrino Purificación Mantecón. Li studis en la Universitato de Sevilo komencante juran studadon devigite de sia patro, sed li ne finis tiun studadon. La poemoj de Rubén Darío, la plej elstara membro de la modernisma movado en la hispana poezio, kortuŝis lin ĉefe en lia juneco. Estos grava ankaŭ la legado de francaj simbolistoj, kiuj akcelis lian melankoliemon.

En 1900 publikigis siajn du unuajn librojn: Ninfeas kaj Almas de violeta (Violaj animoj), kiujn li poste abomenis serĉante ties ekzemplerojn – eĉ ŝtelante ilin – por detruo. La morto de lia patro samjare ege priokupis lin kaj pro tio en 1901 li estis enigita pro deprimo en mensosanatorion Castell d'Andorte, en Le Bouscat, Bordozo. En aŭtuno li revenis en Madridon, al sanatorio Rosario, kie li organizis kunvenojn kun Valle-Inclán, Benavente, la fratoj Machado. En 1905 li revenis al sia naskiĝloko kaj post ses jaroj li revenis al Madrido. Li veturis al Francio kaj poste al Usono, kie en 1916 li geedziĝis kun Zenobia Camprubí en la katolika preĝejo St. Stephen en Novjorko (Usono).

En 1931, la edzino de la poeto suferis la unuajn simptomojn de kancero, kiu estis mortigonta ŝin. En 1936, pro la eksplodo de la hispana intercivitana milito li forlasis Hispanion por neniam reveni. Usono, Kubo kaj Portoriko estis liaj loĝlokoj. En 1946, la poeto enhospitaliĝis denove nun dum ok monatoj pro plia deprima krizo. La 25-an de oktobro de 1956, la Sveda Akademio donis al li la Premion Nobel de Literaturo kaj nur tri tagojn poste mortis lia edzino. Li neniam superis tiun perdon kaj mortis du jarojn poste, la 29-an de majo de 1958, en la sama hospitalo kiel lia edzino, en Santurce, Portoriko. Iliaj korpoj estis transportitaj al Hispanio, kie ili ricevis entombigon en la Tombejo de Jesuo, de Moguer.

Etapoj de lia verko[redakti | redakti fonton]

La kritikistoj kutime dividas lian poezian evoluon en tri etapojn: sentiva, intelekta kaj vera aŭ lasta.

Unua etapo[redakti | redakti fonton]

Etapo sentiva (1898-1915). Tiu ĉi estas markita de influo de Bécquer, la simbolismo kaj la modernismo. En ĝi superregas la priskriboj de la pejzaĝo kiel respegulo de la poeta animo, la neprecizaj sentoj, la melankolio, la muziko kaj la koloro, la memoroj kaj amaj revoj. Temas pri emocia poezio, en kiu videblas la sentemo de la poeto per perfekta forma strukturo. Apartenas al tiu epoko Rimas (Rimoj, 1902), Arias tristes (Tristaj arioj, 1903), Jardines lejanos (Malproksimaj ĝardenoj, 1904), Elegías (Elegioj, 1907), La Soledad Sonora (Sona soleco, 1911), Pastorales (Pastoraloj, 1911), Laberinto (Labirinto, 1913), Platero y yo (Platero kaj mi, 1914) kaj Estío (Somero, 1916), inter aliaj.

Platero y yo (Platero estas azena nomo, kiu signifas arĝentisto), datita de la aŭtoro en 1914, iĝis la plej populara verko de la poeto, verkita laŭ belega prozo, kiu milde alportas la leganton tra zorgita bildaro de poeziaj imagoj, kiuj ekas ekde la prezento de tiu azenido:

"Platero es pequeño, peludo, suave; tan blando por fuera, que se diría todo de algodón, que no lleva huesos. Sólo los espejos de azabache de sus ojos son duros cual dos escarabajos de cristal negro." “Platero estas eta, vila, milda; ekstere tiel mola, ke ĝi ŝajnas tute kotona, senosta. Nur la spegulaj gagatoj de ĝiaj okuloj duras kiel du skaraboj el nigra kristalo.”

Ĝis ties morto kaj kompreneble la ascendo de la azenido ĉielen... de Moguer: "Platero, vi vidas nin, ĉu ne?" oni demandas lau la vortoj de Juan Ramón Jiménez.

Dua etapo[redakti | redakti fonton]

Estío (Somero, 1916) markas la ŝanĝon al la dua etapo de Juan Ramón. La poeto malproksimiĝas el Modernismo serĉe de plia parolpurigo. Malaperas la nostalgiaj etosoj, evokitaj kaj revitaj, favore al pli konkreta realo.

Lia unua vojaĝo al Ameriko profunde stampas tiu duan etapon (1916-1936). Okazas baza fakto: malkaŝo de la maro kiel signifoplena temo. Maro simbolas vivon, solecon, ĝuon, la senfinan estantan tempon. Ekas tiele kroma spirita evoluo al serĉo de transcendo. Laŭ lia savodeziro antaŭ la morto, li baraktas por atingi eternecon kaj tion li povas atingi nur per beleco kaj poezia purigo. Li, do, forigas

a) ĉiun muzikecon,

b) poeziajn temojn,

c) eksterajn ornamojn kaj pompaĵojn por eniri en profundo, en beleco, en pureco, en esenco.

De tiu epoko oni elstarigu Diario de un poeta recién casado (Taglibro de ĵusedzigita poeto, 1916), Primera antolojía poética, (Unua poezia antologio; oni vidu, ke la aŭtoro ŝanĝas hispanan literumadon de Antología sen prononcŝanĝo, 1917), Eternidades (Eternecoj, 1918), Piedra y cielo (Ŝtono kaj ĉielo, 1919), Poesía (Poezio, 191723) kaj Belleza (Beleco, 1917–23).

Per Diario de un poeta recién casado (1916), titolita poste (en 1948) Diario de poeta y mar (Taglibro de poeto kaj maro), ekas tiu nova epoko en la verko de Juan Ramón. Temas pri senhistoria poezio, sen la “vestaĵoj” de la modernismo, stiligita kaj purigita poezio, kie la poeto miras ĉion kion kontemplas. Tiu poemaro eliras kiel frukto de lia vojaĝo al Ameriko. En la Diario, Juan Ramón eksperimentas per la temoj kaj la formoj, kaj malfermas novan poezian skolon, nome tiun de pura poezio, kiu estos utiligata de kelkaj membroj de la Generación del 27.

En Piedra y cielo (1919) la kerna temo estas jam poezia kreado: la poezio kiel agado, la poemo kiel arta objekto kaj la poeto kiel Dio kreanto de nova universo. Malfermiĝas tiele nova temo, kiun Juan Ramón neniam forlasos: la serĉado de la poezia suprigo kaj la kreativa intensigo de pura poezio, skema. La Estación total (La tuta sezono, 192336) kolektas la lastajn poemojn verkitajn en Hispanio. La 22-an de aŭgusto de 1936, Juan Ramón eliris al ekzilejo.

Tria etapo[redakti | redakti fonton]

Apartenas al la vera aŭ lasta etapo (19371958) ĉio, kion li verkis dum la amerika ekzilo. Juan Ramón plu restas enfermita en si mem serĉe de la belo kaj perfekto. Lia emo por la transcendo alportas lin identigi sin kun Dio. Post relativa silento, li publikigis Animal de fondo (Fona animalo, 1949), Tercera antolojía poética (Tria poezia antologio, 1957), En el otro costado (Aliflanke, 193642) kaj Dios deseado y deseante (Dezirata kaj deziranta Dio, 194849).

En Animal de fondo (1949) la poeto serĉas Dion, “senripoze kaj senenue”. Sed tiu dio ne estas dieco ekstera al la poeto, male ĝi troviĝas en li kaj en lia verko («via esenco estas ene de mi, kiel mia formo»; «en la mondo, kiun mi por vi kreis» ). Tiu menciata dio estas kialo kaj fino de la belo. Dios deseado y deseante (194849) estas montopinto kaj sekvo de Animal de fondo. La poeto eĉ alvenas identigi sin kun tiu dio, kiun li tiom serĉis. Temas pri dio, kiu ekzistas ene kaj malene de li, dio, kiu estas dezirata kaj deziranta.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(en la hispana)

  • E. Díez-Canedo, Juan Ramón Jiménez en su obra (Meksiko, 1944).
  • R. Gullón, Conversaciones con Juan Ramón Jiménez (Madrido, 1958).
  • J. Guerrero Ruiz, Juan Ramón de viva voz (Madrido, 1961).
  • M. P. Predmore, La obra en prosa de Juan Ramón Jiménez (Madrido, 1966).
  • M. A. Salgado, El arte polifacético de las caricaturas líricas juanramonianas (Madrido, 1968).
  • Mª T. Font, «Espacio»: autobiografía lírica de Juan Ramón Jiménez (Madrido, 1973).
  • G. Palau de Nemes, Vida y obra de Juan Ramón Jiménez (Madrido, 1976).
  • A. Campoamor González, Vida y poesía de Juan Ramón Jiménez (Madrido, 1976).
  • A. De Albornoz (ed.), Juan Ramón Jiménez (Madrido, 1981).
  • A. Campoamor, Bibliografía general de Juan Ramón Jiménez (Madrido, 1982).
  • F. J. Blasco, La Poética de Juan Ramón Jiménez. Desarrollo, contexto y sistema (Salamanca, 1982).
  • M. Juliá, El universo de Juan Ramón Jiménez (Madrido, 1989).

Tradukoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Platero kaj mi (Platero y yo). Tradukis Liven Dek. Eldonis Andaluza Esperanto-Unuiĝo en 2009, kiel 9a volumo de la kolekto Hispana literaturo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]