Miguel Ángel Asturias

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Miguel Ángel Asturias
Persona informo
Nomo Miguel Ángel Asturias
Dato de naskiĝo 19-a de oktobro 1899
Loko de naskiĝo Gvatemalurbo
Dato de morto 9-a de junio 1974
Loko de morto Madrido
Okupo
Aĝo je morto 74
v  d  r
Information icon.svg

Miguel Ángel Asturias (naskiĝis la 19-an de oktobro 1899 en Gvatemalurbo, mortis la 9-an de junio 1974 en Madrido) estis gvatemala verkisto

Li naskiĝis en Gvatemalurbo, studis juron en sia hejmurbo, poste etnologion en Parizo. Ekde la 1940-aj jaroj li laboris ankaŭ kiel ambasadoro en Meksiko, Argentino kaj Francio.

La verkaro de Asturias forte respegulas la politikan engaĝiĝon de la aŭtoro, same kiel la magiajn tradiciojn de lia patrujo. En la jaro 1967 la grava reprezentanto de la magia realismo estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Leyendas de Guatemala (legendoj, 1930)
  • El señor Presidente (romano, 1946)
  • Hombres de maíz (romano, 1949)
  • Trilogio:
    • Viento fuerte (1950)
    • El papa verde (1954)
    • Los ojos de los enterrados (1960)
  • Week-end en Guatemala (rakonto, 1956)
  • Mulata de tal (romano, 1963)
  • Viernes de dolores (romano, 1972)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]