Gvatemalurbo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Dosiero:GuatCity1.JPG
Palacio Nacional, sidejo de la gvatemala prezidento

Gvatemalurbo (hispane Ciudad de Guatemala, oficiale La Nueva Guatemala de la Asunción) estas la ĉefurbo de la mezamerika ŝtato Gvatemalo.

[redakti] Historio

La plej fruajn setlejojn kreis la majaoj jam antaŭ 2000 jaroj. La ruinoj de tiu setliĝo (Kaminal Juyú) estas viziteblaj en la urbocentra parkaĵo. Dum la hispana kolonia tempo estiĝis tie ekde 1620 urbeto ĉirkaŭ la monaĥejo (El Carmen). Postkiam la malnova ĉefurbo Antigua Guatemala detruiĝis pro tertremo la 26-an de julio en 1773, oni fondis la 27-an de septembro 1775. Gvatemala-urbon kiel novan ĉefurbon de la hispanaj koloniaj teritorioj en Mezameriko.

Hodiaŭ Gvatemala-urbo estas la plej granda urbo ne nur de Gvatemalo kun sia ĉ. 2,5 miliona loĝantaro sed tiu de tuta Centra Ameriko.

[redakti] Vidindaĵoj

Mapo de Gvatemala-urbo
  • Museo Ixchell (Indianaj teksaĵoj)
  • Museo Popol Vuh (antaŭ-kolumbiana arto)
  • Kaminal Juyú (ruinoj de antaŭ-kolumbiana setlejo)
Nacia Palaco (foto el 1979)


Centra parko


[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://www.visitguatemala.com