Opus Dei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Opus Dei (aŭ Praelatura Sanctae Crucis et Operis Dei, en Latino Prelataĵo de la Sankta Kruco kaj de la Verko de Dio) estas katolika persona prelataĵo, fondita la 2-an de oktobro 1928 de la hispana sacerdoto Sankta Josemaría Escrivá. Ĝia ĉefcelo estas la sanktigo de siaj membroj kaj la proksimiĝo de ĉiuj personoj al Dio kaj la katolikaj instruadoj.

La Opus Dei havas ĉirkaŭ 90.000 membrojn en pli ol 70 landoj, inter kiuj personoj de ĉiaj kondiĉoj.

Organizo[redakti | redakti fonton]

La ĉefulo de la prelataĵo estas la Prelato, episkopo Javier Echevarría, kiu estras kun la asistado de la Ĝenerala Konsilo kaj la Centra Advizantaro. Estas dividata en du fakoj: la vira fako kaj la ina fako. Estas ankaŭ dividata en regionoj korespondantaj al teritorioj (landoj aŭ landaroj).

Ĉefuloj[redakti | redakti fonton]

Persona Prelataĵo[redakti | redakti fonton]

La leĝa formo de Opus Dei estas Persona Prelataĵo. Personaj Prelataĵoj estis kreitaj dum la Dua Vatikana Koncilio. Persona Prelataĵo estas neteritoria organiza strukturo formata de laikuloj kaj sacerdotoj. La nova institucia figuro donas al ĝi sendependecon ĉar ĝi respondas nur al la Papo, same al diocezoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de Opus Dei estas tre parenca kun la vivo de Sankta Josemaría Escrivá, ĝia fondinto.

La Opus Dei estis fondita je la 2-a de oktobro 1928 en Madrido, Hispanio. De la komenco trovis malkomprenojn, eĉ ene de la Eklezio, sed ankaŭ asistojn kaj komprenojn, ekzemple de la Madrida Episkopo, Leopoldo Eijo y Garay, kiu donis la unuan aprobon al la organizo la 19-an de marto 1941. Dum la komenco, sole la vira fako estis fondita: la 14-an de februaro 1930 Sankta Josemaría sentis ke Dio volis ankaŭ la inan fakon kaj fondis ĝin.

Dum la Hispana Enlanda Milito, en kiu la Eklezio suferis persekutadojn, Opus Dei ne evoluis multe, sed post la fino de tiu milito, komencis grandan kreskon.

La 14-a de februaro 1943 Sankta Josemaría fondis la Sacerdotan Societon de la Sankta Kruco, permesinta ke ankaŭ sacerdotoj apartenas al la Opus Dei. La unuaj sacerdotoj estis Álvaro del Portillo, José María Hernández de Garnica kaj José Luis Músquiz, el la 25-a de junio 1944 (ĉiuj estis antaŭ laikaj anoj de Opus Dei).

En 1945 la unuaj membroj movis al Portugalio kaj tie loĝiĝis, komencintaj la ekspansion de Opus Dei al aliaj landoj.

En 1946 Sankta Josemaría vojaĝis al Romo por serĉi la mondan aprobon de la Eklezio por la Opus Dei, kiun la Papo Pio la 12-a unue donis la 24-an de februaro 1947. La Papo donis la definitivan aprobon al Opus Dei per la dekreto Primus Inter, la 16-an de junio 1950.

En 1969 okazis ĝenerala kongreso por prepari la peton al la Sankta Seĝo por iĝi en Personan Prelataĵon.

De 1972 al 1975 Sankta Josemaría vojaĝis al Hispanio kaj Ameriko, instruante siajn pensojn kaj instruadojn pri la universala voko al la sankteco al membroj kaj amikoj de Opus Dei.

En junio de 1975, Josemaría Escrivá forpasis en Romo, kaj en septembro de la sama jaro, Álvaro Del Portillo estis nomita kiel lia unua posteulo.

Je la 28-a de novembro 1982, Johano Paŭlo la 2-a igas la asocion persona prelataĵo.

La 17-an de majo 1992 Josemaría Escrivá estis beatigita en Romo de la Papo Johano Paŭlo la 2-a.

La 23-an de marto 1994 Álvaro del Portillo forpasis, post vojaĝo al la Sankta Lando. En aprilo de ĉi tiu jaro, Javier Echevarría estis elektita por postei lin.

La 6-an de oktobro 2002, la Papo Johano Paŭlo la 2-a kanonizis Sanktan Josemaría en Romo antaŭ pli ol 300.000 personoj, membroj kaj nemembroj de Opus Dei, el diversaj landoj.

Spirito[redakti | redakti fonton]

La ĉefcelo de Opus Dei estas la sanktigo de siaj membroj kaj la proksimiĝo de ĉiuj personoj al Dio kaj al la katolikaj instruadoj. Pro tio Opus Dei ofertas instruadon kaj siaj sacerdotoj administras katolikajn sakramentojn. Opus Dei kuraĝigas siajn membrojn al apostoleco, kio estas proksimigo de siaj amikoj kaj proksimuloj al Dio kaj, se eble, al la Katolika Religio. Ĝi kuraĝigas ilin ankaŭ fari plej bone sian profesian laboron kaj plenumi siajn civilajn kaj religiajn devojn.

En profesia laboro kaj politikaj opinioj, membroj de Opus Dei estas tiel liberaj kiel iu ajn katoliko. Tiel, ili devas peni ne kontraŭi la instruadon de la Eklezio, sed povas fari ion plu en tio ke la Eklezio ne havas specifajn gvidaĝojn.

Polemikoj[redakti | redakti fonton]

  • Oni akuzas la Opus Dei je sekretismo kaj sektismo. La kialo estas ke, malsame al religiaj ordenoj, membroj de Opus Dei ne deklaras sen bezono sian membrecon, kiel membroj de diversaj asocioj aŭ civitanoj de landoj ne deklaras sen bezono sian membrecon aŭ civitecon, sed la membreco ne estas sekreta kiel kelkaj uloj pensas.
  • Ankaŭ oni diras ke ofte apartenas al ĝi influhavaj politikistoj aŭ entreprenistoj. La kialo estas ke ofte membroj de Opus Dei libere decidas partopreni en la politikaj aŭ entreprenaj aferoj kaj, penantaj plej bone plenumi siajn devojn, influhaviĝas. Sed diversaj politikaj opinioj okazas inter membroj: ekzemple dum la reĝimo de Francisco Franco en Hispanio Antonio Fontan, membro de Opus Dei, estis deportita, kaj samtempe, aliaj du membroj estis ministroj de la registaro. Ofte ankaŭ estas malkonforme dirate ke iuj personoj apartenas al Opus Dei.

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]