Nelly Sachs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nelly Sachs
Nobel-premiito
Nelly Sachs, 1910
Nelly Sachs, 1910
Persona informo
Nelly Sachs
Naskonomo Leonie Sachs
Naskiĝo 10-an de decembro 1891 (1891-12-10)
en Schöneberg (Berlino)
Morto 12-an de majo 1970 (1970-05-12) (78-jaraĝa)
en Högalid Parish
Mortis per intesta kancero vd
Tombo Juda tombejo en Stokholmo vd
Religio judismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioSvedio vd
Subskribo Nelly Sachs
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo poeto • dramaturgotradukistoverkisto vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La verkistino kaj tradukistino Nelly SACHS [neli zaks] (origine: Leonie SACHS), naskiĝis la 10-an de decembro 1891 en Berlino. Ŝiaj novromantikaj poemoj estis ege popularaj dum la 1920-aj jaroj. Jardekon poste – la faŝismo disvastiĝis en Germanio – ŝia verkaro pli kaj pli dediĉis sin al la identeco de la juda popolo, al kiu la aŭtorino apartenis.

Persekutate de la nazioj, Nelly Sachs en 1940 fuĝis el Germanio al Svedio, helpe de la Nobel-premiita sveda verkistino Selma Lagerlöf. Ŝia verkaro ekde tiam ĉefe priskribis la sorton de la judoj sub la nazia teroro. En 1966 ŝi gajnis la Premion Nobel pri Literaturo, kune kun la israela verkisto Ŝ. J. Agnon. Je la 12-a de majo 1970 ŝi mortis en Stokholmo.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Legenden und Erzählungen (1921)
  • Dein Leib im Rauch durch die Luft (1944/45)
  • In den Wohnungen des Todes (1947)
  • Sternverdunkelung (1949)
  • Flucht und Verwandlung (1959)
  • Zeichen im Sand (1962)
  • Glühende Rätsel (1964)
  • Die Suchende (1966)