Eugenio Montale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eugenio Montale

Eugenio MONTALE [eŭĜEnjo monTAle] (naskiĝis en 1896, mortis en 1981) estis itala poeto, gajninto de la Nobel-premio pri literaturo en 1975.

Montale naskiĝis en Ĝenovo. En junaĝo li studis operkantadon kun la baritono Ernesto Sivori. Dum la Unua mondmilito li servis kiel infanteria oficiro kaj vidis bataladon en Anghebeni kaj Cumerlotti. Poste, li komencis labori kiel poeto.

En 1925 aperis lia unua kolekto de poemoj Ossi di seppia ("Sepiaj ostoj"). La mediteranea pejzaĝo de lia hejmregiono Ligurio estis forta influo en liaj unuaj poemoj. El la kolekto, "Arsenio" aperis en la revuo Criterion kiun redaktis T. S. Eliot.

Montale poste transloĝiĝis al Florenco. De 1933 ĝis 1938 li amikis kun Irma Brandeis, juda usona fakulo pri Danto kiu foje vizitis Italion mallonge antaŭ reiro al Usono. Montale tiom enamiĝis en ŝi ke lia imago pri ŝi ĉesis esti realisma kaj ŝi fariĝis por li elaĉeta kaj peranta figuro kiel Beatrice por Danto. La dua poemkolekto de Montale, Le occasioni ("La okazoj", 1939) enhavas plurajn aludojn al ĉi tiu transformita Brandeis, ĉi tie nomata Clizia.

La bufera e altro ("La ŝtormo kaj aliaj aferoj") aperis en 1956 kaj estis la fino de la "unua" periodo de lia verkado. Ene apud la persono Clizia ekestas La Volpe ("La Vulpo"), komplemento al Clizia kiu reprezentas realecon kaj la teron, kaj kiu estas bazita sur la juna poetino Maria Luisa Spaziani kun kiu Montale adoltis dum la 1950aj jaroj. Ankaŭ en la kolekto aperas du poemoj kiuj esprimas la seniluziiĝon de Montale pri postmilita itala politiko.

La dua fazo de la poezio de Montale estas pika kaj ironia, kaj temas pri la kritika reago al liaj pli fruaj verkoj kaj pri la ŝanĝanta mondo ĉirkaŭ li. De Satura la plej elstara poemo estas "Xenia", kortuŝa vekanto pri la morto de lia edzino Drusilla TANZI.

En 1996 aperis verko Diario postumo ("Postmorta taglibro") kiu asertis esti literatura tempobombo kiun konstruis Montale per la helpo de juna poetino Annalisa Cima en la jaroj antaŭ sia morto. La kritika reago variis, kaj iuj homoj eĉ kredis ke Cima falsis la kolekton. Tamen, nun ili estas plejparte konsiderataj aŭtentaj.

Oni trovas en la poezio de Montale grandan, kvankam ne eksplicite deklaritan, bezonon de absoluto kaj tension al la komprenado de ĉio per la serĉata ĉeesto de Supera Estulo. Tiurilate jen rimarkonda lia signifa plenaluda frazo: “Si vi vin taksas Dio vi ne povas esti poeto. Se vi konvinkitas posedi la la Eston, la poezio ne povas por vi utili, nek vi al ĝi povas utili“. (A. Marchese. Montale, La ricerca dell’altro (Serĉante la Alion); Francsco Agnoli, Perché non possiamo essere atei (Kial ne eblas esti ateiste, Piemme, 2000).


Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Ossi di seppia (1927)
  • Le occassioni ("La okazoj", 1939)
  • La bufera e altro ("La ŝtormo kaj aliaj aferoj", 1956)
  • Satura (1971)
  • Diaro del '71 e del '72 ("Taglibro de 1971 kaj 1972", 1973)
  • Quaderno di quattro anni ("Kajero de kvar jaroj", 1977)

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

  • L'opera in versi ("La verkaro de poezio")
  • Tutte le poesie ("Ĉiuj la poemoj", 1984)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]