Kancero

El Vikipedio
(Alidirektita el Kancero (medicino))
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Kancero (apartigilo).

Kancero estas klaso de malsanoj karakterizataj per malbonprognoza, solida tumoro, kiu emas ĉiam pli disvastiĝi, ankaŭ al aliaj organoj, kaj renaskiĝi post fortranĉo.

Enhavo

Ekesto de la nomo [redakti]

La nomo "kancero" estas etimologie parenca al kankro kaj signifas ankaŭ genron de grandaj kraboj. Laŭ Galeno de Pergamono ĝin instigis la simileco inter ŝvelintaj vejnoj de ekstera tumoro kaj la gamboj de kankro. Supozeble la unua, kiu uzis la nomon de la malsano, estis Hipokrato, kiu rimarkis tiun similecon ĉe brusta tumoro. Plia interrilato por li estis, ke la astrologio atribuas la bruston al la zodiaka signo kankro.

Aristotelo difinis kanceron kiel tumorojn supraĵe konstateblajn, enkreskantajn en aliajn organojn.

Specoj [redakti]

Oni distingas specojn de kancero laŭ la organo trafita. Ĉe homo okazas ekzemple jenaj tipoj, kiuj ĉiuj povas esti mortigaj:

Tipoj [redakti]

Karcinomo [redakti]

Karcinomo estas kancero evoluinta el epitelio, ekzemple : pulma kancero aŭ ezofaga karcinomo.

Sarkomo [redakti]

Sarkomo estas kancero evoluinta el konektivo, ekzemple : ostosarkomo aŭ liposarkomo.

Sangokancero [redakti]

Sangokancero estas kancero evoluinta el sangoĉeloj, ekzemple : leŭkemio.

Priskribo [redakti]

Kiam normalaj ĉeloj estas damaĝitaj , ili estas eliminitaj. Kanceraj ĉeloj ne mortas kaj daŭre multobliĝas en neregulita maniero
tumoro en pulmo

Genetika ŝanĝiĝo de korpa ĉelo povas kaŭzi kanceron. Nenormala ĉelo multobliĝas kaj neregulitaj ĉeloj formas tumoron, kiu povas formi metastazojn.

Terapio [redakti]

Kirurgio [redakti]

La tumoro estas fortranĉita.

Iksradiado [redakti]

Iksradiado mortigas ĉiujn ĉelojn, kiuj multiĝas neregule. Oni alcelas la tumoron.

Kemiterapio [redakti]

Kemiterapio ne estas cela terapio. La drogo mortigas ĉiujn ĉelojn, kiuj multiĝas. La drogo cirkulas en tuta korpo.

Celaj terapioj [redakti]

Imatinib [redakti]

Imatinib estis la unua cela terapio (Glivec® 2001). Ĝi celas tirozino-kinazon en mieloida leŭkemio kaj sarkomon nomita GIST.

Ricevanto de EGF [redakti]

Interago MDM2-p53 [redakti]

La drogo nutlin agas kontraŭ la detruado de la p53[2].

Angioformado [redakti]

Malfaciligi la angioformadon en la tumoro bremsas la tumoron. bevacizumab (Avastin® 2005) estas antikorpo kontraŭ ricevanto de VGEF, kiu malfaciligas la angioformadon[1]. Alie faciligi la angioformadon en la tumoro povas malpliigi la metastazojn[3].


Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Vidu ankaŭ [redakti]

Notoj kaj referencoj [redakti]

  1. 1,0 1,1 1,2 Les thérapies ciblées Gaëtan des Guetz et Jean-Yves Blay Springer 2008
  2. MDM2 p53 france
  3. Des métastases sous contrôle Eve Eleinein La Recherche aprilo 2009