Kankro (konstelacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kankro
Kankro
Latina nomo Cancer
(genitiva Cancri)
Mallongigo Cnc
Imagata bildo
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 7h 48m 30s ... 9h 15m 0s
Deklinacio 7° 0' 0" ... 33° 30' 0"
Areo 506 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 31
Najbaraj konstelacioj Linko, Ĝemeloj, Malgranda Hundo, Hidro, Leono, Malgranda Leono (angulo)
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 0
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 3,5
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -83° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -57° ... 90°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Marto
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
v  d  r
Information icon.svg

Kankro (latine: Cancer) estas konstelacio de la tera ĉielo kaj de la Zodiako.

Steloj[redakti | redakti fonton]

Ne estas en tiu konstelacio rimarkinde videblaj steloj: la plej brilaj estas de magnitudo 3 aŭ pli.

  • la plej brila estas Asellus borealis, distanca 220 lumjarojn, precize lokita sur la Ekliptiko
  • videblas nudokule kiam ĉielo bone nigras la stelamaso M 44, distanca 515 l.j.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La praa sanskrita nomo de ĉi tiu konstelacio estis karka kaj karkata, en la kanara lingvo karkatakakataka, en la tamila lingvo karkatan kaj en la sinhala lingvo kathaca. La poste sekvintaj hindanoj konis ĝin kiel kulira, de la greka Κολουρος (kolojros), vorto originita de Proclus.

Aratus nomis ĝin Καρκινος (karkinos), kion sekvis ankaŭ Hiparko kaj Ptolemeo, la carcinus de la alfonsinaj tabeloj enlatinite el la greka vorto. Eratostenes desvastigis ĝin kiel Καρκινος, Ονοι, και Φατνη: krabo, asino, kaj kribo.

Litoreus (loĝante ĉe marbordo) estas de Manilius kaj Ovid. Astacus kaj Cammars aperas ĉe kelkaj klasikaj aŭtoroj. Nepa estas el de finibus de Cicerono kaj la verkoj de Columella, Plaŭto kaj Varro - ĉiuj signifas krabon, langustonskorpion.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

Herkulo atakas la Hidron en la marĉoj

Laŭ la helena mitologio Zeŭso amoris kun Alkemo, kiu estis mortema virino. Alkemo naskis Heraklon. Ekde longa tempo Hera deziris venĝi sin kontraŭ sia edzo. Ŝi atendis la taŭgan momenton.

La plenkreskula Herkulo devis plenumi dekdu laborojn. Dum la dua laboro, li batalis kontraŭ la hidro en la marĉoj de Lerno, en Peloponezo. Malfacile aperis la afero ĉar, kiam li fortranĉis unu kapon, alia renaskiĝis. Hera komprenis, ke nun ŝi povas interveni. Ŝi sendis du gigantajn krabojn, kies pinĉiloj ĉirkaŭprenis liajn maleolojn. Sed Herkulo per unu piedbato rompis iliajn karapacojn, kaj daŭre atakis la hidron. Hera do malvenkis, sed pro ĝia kuraĝo, ŝi metis la krabon en la ĉielon.

Nuntempe la Kankro brilas kiel konstelacio proksime de la Hidro, kiu ondulas sube.

Astrologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la astrologiistoj naskituloj de ĉiu zodiaka signo havas karakteron propran je tiu signo. Jen laŭ ili la personeco de la « kankraj »

  • virinoj :
Korpo kaj sano

Ili surhavas mildan mienon, trajtojn, kiuj plurestas longtempe infanaspektaj, “cervinan okulon » konstante iel “ĉaspersekutita”, aŭ grandajn okulojn, kiuj “manĝas la vizaĝon”. Ŝi estas pli kortuŝa ol bela. Ŝi precipe havas multe da ĉarmo, beletan freŝan haŭtkoloron, rideton tre junan eĉ ĝis dum maljuneco. Trovatas du ĉefaj tipoj da ili : la « infana-virino », kaj la « nutreca patrino », sed foje la du renkontiĝas samtempe ĉe la sama virino. Ŝi havas emon malbonfartiĝi ekde kiam ŝi havas zorgojn aŭ angorojn, somatikeco (akiro malsanojn ŝajne korpaj sed kaŭzitaj pro psikostato) oftas. La "kankraj" emas ricevi pezajn krurojn kaj reteni patologie akvon en la histoj. Al ili ofte “doloras ĉie”, spertas abruptajn kramfojn. Ili havas nervosistemon fragilan, emocieman naturon, ilia saneco dependas de ilia feliĉo. Ofte ili trovas sian ekvilibron en patrineco, kaj amegas infanojn. Ili facile ekploras, malamas maljunecon, tiun de aliuloj, kaj sian propran eĉ pli, eĉ iĝintaj mem maljunaj ili plu kritikas la maljunulinojn !

Kiel ŝi reagas ?

La „kankra“ virino multe revas. Infane ŝi ŝategas maski sin. Ŝi ege emas mensogi, aplombe, per bezono maskvesti la veron. Ŝia juĝokapablo ĝenerale estas falsita per sia subjektiveco. Ankaŭ ĉi tie patrineco povas igi ŝin malsama persono : pli respondeca, kun abruptaj ekflagroj de ordonemo, kaj pli da mensforto, ŝi ofte interesiĝas plu nur pri sia idaro. Maltrankvileco igas ŝin elspezi monon, aĉetante sian tujan revaĵon por konsoli sin, eĉ se ŝia buĝeto ne prudente permesus tion. « Fikseco » je la infanaĝo estas ege forta, ĝis plej alta aĝo. Foje oni trovas ŝin maljuna fraŭlino, neniam decidinte forlasi siajn gepatrojn ; tiam ŝi enterigos ilin kaj malsaniĝos, eltenante nek iliajn mortojn, nek sian solecon. Ŝi estas ege sociema, nehontema, kaj sentema, ridema, petolema.

Je kio ŝi taŭgas ?

Trovatas ŝi en ĉiuj la profesioj « patrinecaj » : bebovartistinoj, psikilogoj por infanoj, rekapabligistino, flegistino, ktp. Ŝi ofte ricevas kvazaŭ miraklajn rezultojn dank’ al la kontaktema virto, kiun ŝi havas kun junuloj. Ŝi povas sukcesi ankaŭ en profesioj kaj agadoj rilataj al doma ornamo, meblaro. Dotita de fantazpovo kaj poezisento, ŝi verkas porinfanajn fabelojn. Ŝi havas senton pri koloro, desegnarto kaj pentrado allogas ŝin. Ŝi faras bonajn fotojn. Ŝi estas ofte aktorino aprezita pro ties ĉarmo kaj kvazaŭ natureco.

Kiel ŝi amas ?

Ŝi estas foje iom neŭroza « infano-virino », kio lasas ŝin malkontenta, kio daŭre malekvilibras ŝin. La ekvilibra kankra virino strebos edziniĝon kaj infanojn, se ŝi devas iam elekti inter sia profesia kariero kaj siaj infanoj, ŝi elektos la infanojn. Ŝi ofte dediĉas al tiuj ĉi malutile al sia edzo, kiu povas tiam iĝi ĵaluza je la infanoj.


  • viroj:
Korpo kaj sano

La korpo emas esti remburita, la karno pala. Mieno iom nematura. Li estas iel la « nostalgia poeto », kun la malkarnaj lipoj la okulo kvazaŭ revema, rigardanta preter la videblaj formoj. La unua malsano de la kankrulo estas ties hipoĥondrio, li konstate timas esti malsana, kaj fantaziigas al si malsanojn, kies li fine spertas simptomojn. Li timas morton kaj doloron, plezuriĝas priskribadante siajn malordojn, kuracigas sin per tri kuracistoj samtempe, senĉese zorgante por partigi al ili siajn ektimojn. Kiam li sentas sin malbone, li instaliĝas en regresa stato: tio povas esprimiĝi per troa dormemo, drinkemo, aĉetado de kukoj aŭ per malplenigado de hejma fridujo dumnokte aŭ travagado la urbon de trinkejo al trinkejo. Male al la trodormema kankrulo, estas ankaŭ tiu noktvagula, kiu ade trovas pretekstojn por prokrasti enlitiĝon, konjekteble subkonscia formo de lia timo kontraŭ morto. Ofte li suferas alergiajn malsanojn, urtikario, psoriazo. Li estas tre emociema kaj impresiĝema.

Kiel li reagas ?

La « kankra » estas estaĵo ĉarma, sentema kaj revema, sed ĉefe li estas nelacigebla atentkaptiga rakontisto. Des pli ke li posedas bonegan memoron, sed ankaŭ imagpovon ! Sed lia plej valora doto estas tiu pri intimeco. Ĉe li oni tuj sentas bone, sensinĝena, en fido. Li estas la plej alloga amiko. Eble ĉar li havas la naturecon kaj spontanecon de infaneco. Kaj ankaŭ tiun animfreŝecon, kiu gardas lin kontraŭ ĉia maljuniĝo. Liaj reagoj estas elstare subjektivaj, li forte sentas tion, kion li spertas, kaj tio malhelpas lin elkateniĝi el sia emocia vidpunkto. Li logtempe plurestas «dika bebeto », ĉiam strebante al iu patrino. Lia komforto, dorlotita kaj protektita vivo, kiu favoras lian pasivan flankon ŝajnas al li nepraj. Fakte tiu falsa maldiligentulo laboras pli ol oni kredas, sed neniam li aspektas klopodi. Diletanto, ĉiontuŝulo, brila, kun multflanka inteligento, li interesiĝas pri mil temoj, en kiuj li malmulte enprofundiĝas, sed sentas.

Je kio li taŭgas ?

Ĉio fantazia konvenas al li : kino, poezio, ĉefe romana verkado, ankaŭ pentrado (prefere “naiva” aŭ superrealisma). Li ankaŭ havas bonegan kontakton kun amasoj, kun virinoj, kun infanoj. Li do povas prosperi en alpublika profesio, ligita al klientaro. Aŭ pri modo, dekoracio. Lia gusto al komforto kaj doma vivo igas lin bona instalanto. Li havas instinkton pri la oportuna gaĝeto, kaj scias tiom bone gin aĉeti kiel ĝin vendi. Danĝero en lia profesia vivo: miraĝo. La emo rigardi siajn dezirojn kiel realaĵojn. Se li mensogas al aliuloj, estas ĉar li unue mensogas al si. Ĉio ĉiam estas tuj farota, li antaŭvidas mirindajn planojn, riĉeco staras ĉe la pordo, kontaktoj estas prenitaj, kaj li elspezas la monon, kiun li ne jam enspezis ...kaj neniam enspezos. Ankaŭ en la teoria penso li reagas tiel ; se li estas socialisto, la revolucio estas ĉiam por morgaŭ, eĉ la regresojn li klarigas, ke estas akrigo de la klasbatalo kiu proksimigas venkon !

Kiel li amas ?

Se li ne havas emojn samseksemaj (foje) li allogitas al virinoj, ofte pli junaj, al kiuj li estos ia patra figuro. Ili cetere ligiĝos facile al tiu spertula kaj nelacigebla amoranto. Diratas, ke li preferas kvanton ol kvaliton, sed ankaŭ estas vero ke li plaĉas al la virinoj, kaj komprenas ilin plej bone, li mem estas tiom virineca. Li divenas iliajn dezirojn, kuntiras ilin kun li en fantasian kaj mirindecan mondon. Sed li ne ĉiam facilas, malfidela, kaj eĉ pli maltrankvila, li povas fari kolerojn aŭ amajn ĉantaĝojn kaj plezuriĝi en kompleksaj sado-masoĥismaj situacioj. Aliaj, pli stabilaj povas fariĝi bonaj kvietaj edzoj de afablaj virinoj, kiuj akceptos liajn etajn maniojn, plimalpli estos la reganto en la familio, kaj faros al li infanojn, kiuj li edukos perfekte, kun kiuj li scipovos ludi kaj kompreni. Male al la alia liaj pantofloj estos lia nura aventurŝipo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]