Ĝemeloj (konstelacio)
El Vikipedio
| Ĝemeloj | |
|---|---|
| Latina nomo | Gemini (genitiva Geminorum) |
| Mallongigo | Gem |
| Imagata bildo | |
| Observaj datumoj (Epoko 1875.0) |
|
| Rektascensio | 5h 53m 0s ... 8h 0m 0s |
| Deklinacio | 10° 0' 0" ... 35° 30' 0" |
| Areo | 514 kvadrataj gradoj |
| Rango laŭ la areo | 30 |
| Najbaraj konstelacioj | Linko, Koĉero, Taŭro, Oriono, Unukornulo, Malgranda Hundo, Kankro |
| Enhavo | |
| Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 4 |
| Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 1,1 |
| Videbleco | |
| Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -80° ... 90° |
| Latitudoj de plena videbleco | -55° ... 90° |
| Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Februaro |
| Historio | |
| Unua priskribo | Ptolemeo |
| Jaro de unua priskribo | |
| Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
| Postaj ŝanĝoj | |
Ĝemeloj (latine Gemini) estas konstelacio de tera ĉielo de la zodiako.
Enhavo |
[redakti] Astronomio
Ĉefaj steloj kaj ĉielaj objekoj:
- α geminorum estas stelo Castor distanca 45 l.j.
- β geminorum estas stelo pollux distanca 35 l.j.
(vidu la helenan legendon kaj simbolan uzon de Castor kaj Pollux)
[redakti] Astrologio
Laŭ la astrologiistoj naskituloj de ĉiu zodiaka signo havas karakteron propran je tiu signo. Jen laŭ ili la personeco de la « ĝemeluloj »
- virinoj :
-
- Korpo kaj sano
- Korpo kaj sano
.Ŝi longtempe pluhavas aspekton junecan, konservinte flekseblan figuron kaj vespecan talion. Fajntajla, ofte beleta, ofte triagula vizaĝo kaj vigla rigardo, ŝi tamen mankas je “vera” virineco, kaj viroj ne taksas ŝin « seksalloga ». Ili taksas al ŝi personecon kaj spriton, kvankam tiun ili malpli aprezas kiam ili estis ties viktimoj; Ŝi ne povas malhelpi esti agresema, atakante eĉ kiam oni ne riproĉis ion ajn. Estas malpli da malsameco inter viroj kaj virinoj de tiu signo, tiagrade, ke ili havas aspekton de maturiĝanto dubseksa. Ŝia sano dependas de sia nerva ekvilibro, kaj psika. Ĝis kiam ŝi ne havas problemojn, korinklinajn aŭ alifontajn, ŝi ĝuas solidan sanon, konstante en movo, ni eĉ diru agito, parolema kaj ridema. Kiam « ne glatas », ŝi suferas pri ĉiaj malbonfartaĵoj, kiuj gamas de migreno al virinaj malsanoj, tusado aŭ kio ajn. Temas antaŭ ĉio havi alibion por pravigi malbonhumoron kaj agresemon, Urbon kaj ties distraĵojn ŝi ŝatas, maldormajn noktojn, alkoholon, tabakon ktp; ekscita vivo, kiu plaĉas al ŝi, sed kiun ŝi ne povas vivadi sendanĝere. Ŝi do ankaŭ bezonas malstreĉiĝon, naturon kaj meditadon.
-
- Kiel ŝi reagas ?
- Kiel ŝi reagas ?
Kaprica, abrupte ŝanĝigema, ŝi havas malfacilecon je homkontaktoj, spite ŝian grandan deziron al komunikado. Ŝi ankaŭ iom tro montras sian malestimon, kaj faras neniom da klopodoj por komprenigi sin. Tamen, kaj tie ŝi estas emociiga, ŝi translasas la naivecon kaj infanecon en ŝia naturo, sian maltrankvilon de maturiĝanto. Ŝi ne konscias je la aflikto kiun ŝi ŝi foje rezultigas « ili nur ne prenu ĝin malbone ! » … La maltrankvilecon kaj timon, kiun ŝia konduto naskas, estas mem maltrankviligon al ŝi kaj ŝi ĝin repuŝas. Ŝi respektas nur tiujn, kiuj kontraŭstaras je ŝi per pli fortika volemo aŭ per senemocia sinteno, ŝi estas trankviligita tiam, kiam oni rifuzas sin lasi insidi per ŝia « ludo » ; la malvirta cirklo kiun ĝi estigas tiam ĉesas turniĝi.
-
- Je kio ŝi taŭgas ?
- Je kio ŝi taŭgas ?
Ili scipovas elserĉi, ektrovi kontaktulojn, sonorigi al pordoj, ĉefe kiam siaj rektaj interesoj ne estas la temo. Ili fariĝas bonajn gazetistojn, raportistojn, kinoskriptojn. Ili intersiĝas pri spektakloj, verkas kun facileco, estas kapablaj interpretistoj aŭ tradukistoj. Ili adaptiĝas al ĉiaj profesioj fakte. Ili estas tiom bonaj kelnerinoj, rapidaj kaj multmemoraj, kiom negocistinoj kapablaj lukti kontraŭ viroj plej kompetentaj.
-
- Kiel ŝi amas ?
- Kiel ŝi amas ?
Finfine, ŝi ja dezirus havi korinklinan vivon tian, kian tiuj de la aliaj, kondiĉe ke ŝi ne enuu kun la de ŝi alektita kunulo. Sed ŝi havas karakteron malfacilan, venĝeman, kaj povas rompi per ekimpulso, ne volinte, ke oni reale preni ŝin laŭvorte. Ŝi ne havas fidosenton, kaj ankaŭ pardonas al aliaj la mispaŝojn, kiujn ŝi pardonas al si, kondiĉe ke oni ne kore ŝin perfido, kaj tiun dubsencecon igas aferoj foje tre komplikaj. Ŝi amas propramaniere, kun ĉarmo kaj abrupteco, “gravaj aferoj ne bezonas esti diritaj”. Ŝi facile konsentas eksedziĝon, adaptiĝante tiom bone je soleco kiom je nova kunulo, kaj opinias, ke la infanoj ĉion komprenemas, kondiĉe ke oni klarigitu al ili kun simplamaniere. Cetere ili ŝi edukas bone, respektante iliajn personecojn kaj ne troprotektante ilin.
- viroj:
-
- Korpo kaj sano
- Korpo kaj sano
La ĝemelulo estas maldika, svelta, supla, vangoj longaj kaj iom kavecaj, alta frunto, maldika nazo, ĉio movemas en tiu vizaĝo, precipe la okuloj. Li estas lerta, kaj malestimas la plumpulojn. Li eme mienas mokema, rideton kroĉita je l’lipoj. Li estas nervozulo, kies elteneco kapricas. En la farta tereno, kiel an la aliaj li estas neantaŭvidebla. Tamen li ĵonglas sufiĉe bone kun kun siaj fortoj, kaj havas rapidan reboniĝemon.
-
- Kiel li reagas ?
- Kiel li reagas ?
Por kompreni la ĝemelulon, signo malsimpla plej, necesas kompreni lian duoblecon. Ludado aŭspicias liajn agojn kaj reagojn. Li nenion akceptas kiel tragika, kaj adaptiĝas verve je ĉiuj cirkonstancoj, ne lasante sin ĝenadi per neniu. Li senbalastigas sin sen konsciencriproĉo je tiuj, kiuj havis la malbonan ideon tedi lin aŭ malhelpi eĉ iomete en sia vivo. Se necese li uzos intelektan malhoneston kaj malveremon. Iom da oportunismo ne timigas lin, li defendas kun lerto siajn interesojn, kaj se oni riproĉas al li lian egoismon, li elturniĝas per ŝerco. Li povas ŝanĝi pri vero laŭ la momento aŭ la humoro, aŭ la humuro! Li ne domaĝas sian proksimulojn, opiniante, ke ili nur sciu sin defendi, kaj « ne estu kompato al la lamaj anasoj » Ĝemeluloj batas vin per senĝene krudajn batojn, ne problemante montriĝi poste dorlote ĉarmaj. Foje oni incitiĝas de la memcerta tranĉa tono eĉ fiaplombo per kiu ili asertas ion ajn. Sed ili kapablas iom da tempo poste bonvole konsenti pri sia malpraveco ... kondiĉe ke oni metis al ili « la nazon el sia propran merdon ». Ili diratas malstabilaj kaj supraĵaj, sed eble estas rimedo por sin defendi, kaj ili kliniĝas antaŭ inteligento al ili supera. Ilia malstabileco estas eble nur rifuzo aniĝi al la gregon de la komunaj homoj, kiun ili emas malestimi.
-
- Je kio li taŭgas ?
- Je kio li taŭgas ?
La ĝemelulo preskaŭ sentas bezonon konduki du agadojn samtempe, krom se ili povas ĝui pri profesio tre « movema ». Estas unu el la kialoj, kiu klarigas ke oni trovas inter ili makleristojn, gazetistojn, ktp. Inteligenta, parolante kun lerto kaj facileco, brile uzanta la paradoksojn, lertaj je « envolvi » diplomate homojn, ili prosperos en la profesioj, kie oni devas uzi la plumon aŭ la langon, en politiko, verkado. Kiel profesoroj ili lasos memoron mirigitan al siaj studintoj … almenaŭ al la plej inteligentaj inter ili. Oni evitu preni serioze lian cinikismon kaj provokemon, estus naiva kaj danĝera kaptilo. Tie estas du ĉefaj specoj da ĝemeluloj : unu estas pli artista, sed malbone kunfrontas realecon, la alia estas pli ruzega, oportunisma kaj elturniĝema.
-
- Kiel li amas ?
- Kiel li amas ?
Li amindumas kun senĝeneco, ĉarmo kaj senzorgeco. « Ĉu vi volas ? Ne ? Tiom malbone por vi !» Ne estas pli komplika. Esenca estas singardi de la pasio. Li estas nek ĵaluza, nek posedema, kaj rigardas monstreca voli gardi virinon por si nur. Li mensogas kun memcerto, aŭ eldiras brutalajn verojn. Kaj kio estas vero unu tagon iĝas mensogo la postan. Li cetere neos : « Mi ? Neniam mi diris tion!“...
[redakti] Mitologio
Laŭ la helena mitologio[1][2] Leda estis edzino de Tyndare, reĝo de Sparto. Zeŭso amis ŝin kaŝe. Kiam li volis viziti ŝin, li aliformiĝis al cigno. Leda ellasis du ovojn : el unu naskiĝis Polukso kaj Helena, kies patro estis Zeŭso. El la alia naskiĝis Kastoro kaj Klimtemnestro, kies patro estis Tyndare. Konsekvence, la unuaj infanoj estus do nemortemaj, la duaj mortemaj.
Polukso kaj Kastoro estis edukitaj de Kirono, la centaŭro, same kiel Uliso, Cefeo kaj Heraklo. Kastoro fariĝis ĉarŝoforo kaj Polukso luktisto.Ili partoprenis la ekspedicion por trovi la oran ŝaffelon, kiel Argonaŭtoj kun la gvidanto Jazono. En Kolĉido, kie troviĝis tiu felo, ili konstruigis la urbon Dioskurias. Tiu nomo devenas de Dioskuroj, kiu signifas filoj de Zeŭso. Dum la vojaĝado kun la Argonaŭtoj, okazis fulmotondro, kiu minacis la ŝipon kaj la maristaron. Tiam Orfeo faris voton al la dioj kaj tuj flamoj aperis sur la kapo de Kastoro kaj Polukso kaj la fulmotondro ĉesis.
Ekde tiu tempo, Kastoro kaj Polukso fariĝis protektantoj de maristoj , ĉar oni diras ke ili aperas ĉe la pintoj de mastoj kiam fulmotondras. En la kristana tradicio, oni anstataŭigis ilin per Sankta Elmo. Iun tagon, ili estis invititaj al la geedziĝfesto de siaj kuzinoj Phoebé kaj Telaïre. Antaŭ la ceremonio, ili forrabis la kuzinojn. La fianĉoj Idas kaj Lyncée ekrajdis post ili. Fine Lyncée mortigis Kastoron. La problemo estis ke Kastoro kaj Polukso estu disigitaj. Ĉar Polukso, kiel mortema, devis iri en inferon post sia morto. Polukso neniam irus kun li ĉar, kiel nemortemma, li irus en Olimpon, restado de la dioj. Polukso petis Zeŭson, ke lia frato ne iru en inferon. Zeŭso decidis ke ili loĝu en inferon dum ses monatoj kaj en Olimpo dum ses aliaj monatoj. Tiel ili por ĉiam vivu kune.
[redakti] Referencoj
[redakti] Vidu ankaŭ
| Konstelacioj de zodiako |
|
Ŝafo (Arieso) Taŭro Ĝemeloj Kankro Leono Virgo |
|
Ankaŭ konstelacio Serpentisto enhavas parton de zodiako, |

