Ŝafo (konstelacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝafo
Ŝafo
Latina nomo Aries
(genitiva Arietis)
Mallongigo Ari
Imagata bildo
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 1h 40m 0s ... 3h 22m 0s
Deklinacio 9° 55' 0" ... 30° 40' 0"
Areo 441 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 39
Najbaraj konstelacioj Perseo, Triangulo, Fiŝoj, Baleno, Taŭro
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 2
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 2,0
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -81° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -60° ... 90°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Decembro
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
v  d  r
Information icon.svg

Ŝafo (latine: Aries) estas konstelacio de la tera ĉielo de la zodiako.

Steloj[redakti | redakti fonton]

La steloj de Aries estas malfortaj. La chefaj estas α Ari (Hamal) kaj β Ari (Sharatan).

Mitologio[redakti | redakti fonton]

Virŝafo, 1782

Laŭ la helena mitologio Pozidono ŝanĝis la princinon Teofanon en ŝafinon. Teofano naskis ŝafidon, kiu kreskis, kaj iĝis granda flugilhava virŝafo. Ĝi nomiĝis Arieso.

Zeŭso deziris savi la du infanojn de la reĝo Atamo, kiujn la bopatrino Ino decidis mortigi. Li petis de Hermeso, ke li voku Arieson. La infanoj, kiuj nomiĝis Phrixos kaj Hellé, grimpis sur ĝian dorson, kaj forflugis. Hellé falis en la maron kaj dronis. Phrixos surteriĝis en Kolĉidon. Tuj li oferis Arieson al la dioj kaj donacis la oran ŝaffelon al la tiea reĝo. La felo pendis en arbo, gardita de drako, kiu neniam dormis. Jazono kaj la Argonaŭtoj poste iris serĉi tiun felon.

Nuntempe la ŝafo brilas en la nokta ĉielo inter la Fiŝoj kaj la Taŭro.

Astrologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ astrologio, Ŝafo estas zodiaka signo por naskitoj inter la 21-a de marto kaj la 19-a de aprilo. La ĝustaj datoj laŭ la siderea zodiako estas de la 19-a de aprilo ĝis la 13-a de majo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]