Virgo (konstelacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Por aliaj konceptoj kun la nomo Virgo, vidu apartigan artikolon


Virgo
Virgo
Latina nomo Virgo
(genitiva Virginis)
Mallongigo Vir
Imagata bildo
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 11h 31m 0s ... 15h 5m 0s
Deklinacio -22° 0' 0" ... 15° 0' 0"
Areo 1294 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 2
Najbaraj konstelacioj Bovisto, Berenica Hararo, Leono, Pokalo, Korvo, Hidro, Pesilo, Serpento
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 3
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 1,0
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -90° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -75° ... 68°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Majo
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
v  d  r
Information icon.svg

VirgoVirgulino (latine Virgo) estas konstelacio de la tera ĉielo. Ĝi situas en la zodiako inter la Leono kaj la Pesilo.

Ĝi estas unu el la plej grandaj konstelacioj de la ĉielo.

Steloj[redakti | redakti fonton]

La plej videbla stelo en Virgo estas Spiko (Spica) (α Vir), unu el la plej facile videblaj steloj en la ĉielo, daŭrigante la vojon el Granda Ursino al stelo Arkturo en la Bovisto.

Aliaj steloj estas β Vir (Zavijah), γ Vir (Porrima), δ Vir (Auva) kaj ε Vir (Vindemiatrix).

Zodiako[redakti | redakti fonton]

Laŭ Astrologio, Virgo estas zodiaka signo por naskitoj inter la 23-a de aŭgusto kaj la 22-a de septembro. La ĝustaj datoj de la siderea zodiako estas de la 16-a de septembro al la 30-a de oktobro).

Mitologio[redakti | redakti fonton]

La forrabo de Persefono, Simone Pignoni, ĉ. 1650

Laŭ la helena mitologio[1] Demeter tenere amis sian filinon Persefono. Sed iun tagon, la junulino malaperis. Demeter serĉis ŝin tra la tuta Olimpo dum naŭ tagoj. La dekan tagon, ŝi renkontis Helioson . Li rakontis al ŝi tion, kion li vidis: Hadeso forrabis Persefonon por ke ŝi fariĝu lia edzino en la Infero.

Demeter decidis venĝi ŝin. Ŝi foriris el Olimpo kaj venis en la homan mondon. Ŝi alivestis sin kiel maljuna virino. La reĝo Keleo, en Eleŭzisio, apud Ateno, dungis ŝin por varti siajn infanojn. Dumtempe, la plantoj ne plu kreskis. La homoj malsatis, kaj plendis al la dioj pro tiu katastrofo. Zeŭso petis Hadeson, ke li bonvolu redoni Persefonon. Sed la problemo estis, ke ŝi manĝis kelkajn semojn de granato en la mondo de la mortintoj. Pro tio ŝi ne plu povis reveni en la mondon de la vivantoj. Tamen Zeŭso konsentis, ke dum naŭ monatoj, ŝi vivu en la mondo de la vivantoj kaj dum tri monatoj en la Inferoj.

Tuj, kiam Demeter revidis sian filinon, floroj kaj plantoj elkreskis el la grundo, en nova printempo. Tiel oni komprenas la ritmon de la sezonoj. Kiam Persefono reiras en la Inferojn, Demeter funebras, kaj vintro aperas.

En la nokta ĉielo brilas Demeter. Kiel konstelacio, ŝi nomiĝas Virgo. Ŝi situas sub la Bovisto kaj la Berenica Hararo, proksime al la Korvo. Ŝi portas garbon de tritiko en sia brako.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mythologies du Monde entier (Mitologioj de la Tuta Mondo), eld. France Loisirs 1993

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]