Keleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Keleo (helene Κελεός , latine Celeus ) estis en la helena mitologio Eleŭsina reĝo, liaj filoj estis Triptolemo kaj Demofono.

La reĝo Keleo kun sia edzino Metaneira gastame akceptis diinon Demetron, kiam ŝi en profunda bedaŭro vagis tra la mondo kaj serĉis sian filinon Persefonon, kiun forportis dio de Submondo Hadeso.

Demetro, diino de fekundeco de la tero kaj de rikoltado pro dankemo donis al iliaj filoj apartan donacon:

  • la pli aĝan Triptolemon ŝi lernigis kultivi grenon kaj ordonis al li, ke li fariĝu instristo de agrokulturo al ĉiuj popoloj,
  • al la pli juna Demofono ŝi volis doni senmortecon, sed kiam ĉe sekreta ceremonio kun ŝmirado per ambrozio kaj hardado per fajro ekvidis ŝin lia patrino, tiu malpermesis al ŝi fari tion. Poste li sekvis sian fraton kaj rikoltis gloron precipe sur plugkampo.

La reĝo Keleo konstruis al diino Demetro grandiozan templon, kiu fariĝis centro de estontaj eleŭsinaj misteroj, grandaj ĉiujaraj solenoj ĉirkaŭ la monatŝanĝo de septembro al oktobro.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Keleos en la ĉeĥa Vikipedio.