Olimpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Olimpo
La monto Olimpo
La monto Olimpo
Alteco 2917 respektive 2925 m
Situo Flago-de-Grekio.svg Grekio
Montaro Olimpa montaro
Koordinatoj 40°05′N 22°21′O  /  40.083°N, 22.35°O / 40.083; 22.35 (Olimpo)Koordinatoj: 40°05′N 22°21′O  /  40.083°N, 22.35°O / 40.083; 22.35 (Olimpo)
Unua grimpo 1913
v  d  r
Information icon.svg

Olimpo (greke "lumplena") estas la plej alta monto de Grekio kaj de la Balkano, kune kun Musala en Bulgario, kiuj ambaŭ havas la altecon de 2.925 metroj (laŭ iuj indikoj). La monto ene de Grekio situas en la pleja nordo de la provinco Lariso de la regiono Tesalio kaj en la pleja sudo de la provinco Pierio de la regiono Meza Makedonio.


Krome, sur la mediteranea insulo Kipro ekzistas samnoma monto.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la greka mitologio, Olimpo estas la sidejo de la gedioj. Tie estus pordego de nuboj kiun la Sezonoj (la diinoj kiuj gardis ĝin) malfermis por permesi la trairon de la Ĉieluloj al la tero, kaj por akcepti ilin revenantaj. La dioj havis siajn apartajn hejmojn; sed ĉiuj, kiam alvokitaj, iris al la palaco de Zeŭso, kio ankaŭ aplikis al la specoj de dioj kies kutima loĝejo estis la tero, la akvoj, aŭ la submondo. Estis ankaŭ granda aŭlo en la palaco de la Olimpa reĝo, kaj tie la dioj festenis ĉiutage je ambrozio kaj nektaro, iliaj manĝaĵo kaj trinkaĵo. La bela diino Heba ĉirkaŭdonis la nektaron. Tie ili konversaciis pri la aferoj de la ĉielo kaj la tero; kaj dum ili delikate trinkis sian nektaron, Apolono, la dio de muziko, ravis ilin per la tonoj de sia liro, kun kiu la Muzoj (naŭ diinoj kiuj inspiris homojn al poezio, muziko, k.a. artoj) kantis responde. Kiam la Suno subeniris, la dioj enlitiĝis por dormi en siaj apartaj hejmoj.

Atena kaj la Gracioj teksis la robojn kaj aliajn partojn de vestaĵo de la diinoj , kaj ĉio de pli solida naturo oni formis el la diversaj metaloj. Hefesto estis arkitekto, forĝisto, armilisto, konstruanto de ĉaroj, kaj artisto de ĉiu faraĵo en Olimpo. Li konstruis la domojn de la dioj el latuno; li faris por ili la orajn ŝuojn per kiuj ili paŝis sur la aero aŭ la akvo kaj moviĝis de loko al loko kun la rapido de la vento, aŭ eĉ de pensoj. Li hufferis la ĉielajn ĉevalojn ankaŭ el latuno, kiuj forportis la ĉarojn de la dioj tra la aero, aŭ laŭ la surfaco de la maro. Li povis doni al siaj lertaj faritaĵoj memmovadon, por ke la tripiedaĵoj (la tabloj kaj seĝoj) povu moviĝi per si mem el kaj en la ĉielan aŭlon. Li eĉ donis inteligenton al la ora mekanika ĉambristo kiun li devigis servi lin.