Listo de la plej altaj montoj de ĉiu lando

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Landoj laŭ alteco de plej alta punkto

La plej alta monto aŭ punkto de lando havas en la plej multaj kazoj simbolan valoron. Ofte tiuj montoj troviĝas en limaj regionoj kaj tial du aŭ eĉ kelkfoje tri landoj pretendas, ke la plej alta pinto de iu mondo troviĝas sur ilia tereno.

Aliajn fojon tiuj altaj montoj enhavis spiritan signifon ĉu religian ĉu kulturan por la popoloj kiuj loĝis ne nur en la ĉirkaŭaĵoj, sed ankaŭ eĉ malproksime, ĉar pro ties alto ili videblas de sufiĉe malproksime, eĉ de aliaj regionoj. En kelkaj kazoj la altaj montoj estis ĉu la propra dio ĉu la loĝejo de la diaro, kiel okazis eĉ en ne tro malnova mitologio kiel tiu de la Antikva Grekio.

Rilate la unuan grimpon de tiuj pintoj ofte okazis kvazaŭ konkursoj inter ŝnurkamaradaroj el ambaŭ flankoj, por certigi al unu aŭ alia nacio la honoron esti la unua sur tiu pinto. Foje tiuj honoroj estas diversaj, kiel jenaj: la unua sola grimpanto, la unua virino, la unua sen oksigeno, ktp.

Sube troveblas listo de la plej altaj montoj respektive punktoj de ĉiu lando, ŝtatoteritorio de la Tero.

[redakti] Listo

Vico Nomo Lando Alteco en m Bildo Dato de la unua grimpo Unua grimpanto
1 Ĉomolungmo (aŭ Everesto) Ĉinio (Tibeto) kaj Nepalo 8 850 Everest kalapatthar crop.jpg 1953 Edmund Hillary kaj Tenzing Norgay
2 K2, Lambha Pahar aŭ monto Godwin-Austen , Chogori aŭ Dapsang Pakistano kaj Ĉinio 8 611 K2-big.jpg 1954 Achille Compagnoni kaj Lino Lacedelli
3 Kangchenjunga Nepalo kaj Barato 8 586 Kangchendzonga from Gangtok.jpg 1955 George Band kaj Joe Brown
4 Gangkhar Puensum Butano kaj Ĉinio 7 570 GangkharPuensum3.jpg (plej alta pinto neniam grimpita de homo) neniu
5 Montopinto Ismail Samani Taĝikio 7 495 USSR-Tajikistan-Peak Communism.jpg 1939-09-09 Yevgeniy Abalakov
6 Noŝak Afganio 7 485 Mount Noshaq seen from the base camp (photo Louis Meunier).jpg 1960 japanoj Toŝiaki Sakai kaj Goro Ivatsuboa
9 Akonkagvo Argentino 6 962 Aconcagua.jpg 1897 M. Zurbriggen
14 Monto McKinley Usono 6 194 Mount McKinley Denali Closeup 2800px.jpg 1913 Hudson Stuck, Harry Karstens, Walter Harper, Robert Tatum
16 Kilimanĝaro Tanzanio 5 892 Kilimanjaro PIA03355.jpg 1889 Hans Meyer
17 Hkakabo Razi Birmo 5 881 [[]] [[]]
19 Elbruso Rusio 5 642 Elbrusfrombezengi.jpg 1874 Frederick Gardiner, Florence Crauford Grove, Horace Walker kaj Peter Knubel
20 Citlaltepetl Meksiko 5 610 Pico de Orizaba.jpg 1848 F. Maynard kaj G. Reynolds
24 Ararato Turkio 5 137 Iğdırdan Ağrı Dağı.jpg  ? Noa
26 Monto Stanley Demokratia Respubliko Kongo kaj Ugando 5 109 Mount Stanley.jpg 1906 Luigi Amadeo di Savoia
29 Puncak Jaya Indonezio 4 884 Puncakjaya.jpg 1962 Heinrich Harrer,

Philip Temple kaj aliaj

30 Blanka Monto Francio kaj Italio 4 809 Montblanc.jpg 1786 Jacques Balmat kaj

Michel-Gabriel Paccard

31 Dufour-Pinto Svislando 4 634 MonteRosaWestseite gesehenVomGornergrat.JPG 1855 Charles Hudson
40 Tubkal Maroko 4 167 Tizi'n'Toubkal.jpg
42 Monto Kameruno Kameruno 4 095 Mount Cameroon craters.jpg 1861 Richard Francis Burton kaj Gustav Mann
42 Monto Aragaco Armenio 4 095 Aragats in snow.jpg [[]] [[]]
46 Monto Fuĵi Japanio 3 776 FujiSunriseKawaguchiko2025WP.jpg 663 de nekonata monaĥo
47 Aoraki Novzelando 3 754 Aoraki Mount Cook.JPG [[]] [[]]
48 Tejdo Hispanio 3 718 Teide2007.jpg 1582 Edmund Scory
55 Emi Koussi Ĉado 3 415 Emi Koussi-Tibesti Mountains-Chad.jpg 1938  ?
57 Phan Xi Păng Vietnamio 3 143 Fansipan summit.jpg  ?  ?
65 Tahat Alĝerio 3 003 Tahat matin.jpg [[]] [[]]
67 Pico da Neblina Brazilo 2 994 Pico da Neblina.jpg 1965 Ekspedicio de Brazila Armeo
69 Zugspitze Germanio 2 962 Zugspitzmassiv von Westen aus.jpg antaŭ 1770 Josef Naus
70 Monto Apo Filipinoj 2 954 MountApo1.jpg 1880 Joaquín Rajal
75 Olimpo Grekio 2 917 Mount Olympus.jpg 1913 -
81 Monto Hermono Sirio 2 814 Harhahermon20050828.jpg  ?  ?
86 Gerlachovský štít Slovakio 2 654 Altaj Tatroj Gerlach.JPG  ?  ?
89 Königstein Namibio 2 606  ?  ?
93 Galdhøpiggen Norvegio 2 469 Galdhopiggen 2004.jpg Julio 1850 Arnesen, Flaatten kaj Sulheim
98 Ŝimbiriso Somalio 2 450  ?  ?
113 Hvannadalshnúkur Islando 2 110 Hvannadalshnjúkur.jpg  ?  ?
123 Hoverla Ukrainio 2 061 Hoverla.jpg
125 Olimpo (Kipro) Kipro 1 952 Troodos mountains.jpg  ?  ?
139 Neĝulo Ĉekio 1 602 Gigantmontaro02.jpeg  ?  ?
140 Tomanivi Fiĝio 1 324
144 Hombori Tondo Malio 1 153 Hombori Tondo en Malio
163 Kékes (Kékestető) Hungario 1015 Kékes, Hungario -- --
202 Vaalserberg Nederlando 322 Tri- (antaŭe kvar-) landa limpunkto inter Nederlando, Belgio, Germanio kaj pli frue ankaŭ neŭtrala Moresnet -- --
236 sennoma loko Maldivoj 2 Male-total.jpg -- --


[redakti] Bildaro

[redakti] Vidu ankaŭ

Vikipedio  Listo de la montoj pli altaj ol 8000 m
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj