Akonkagvo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Akonkagvo
Monto Akonkagvo
Alteco 6962
Situo Argentinio
Montaro Andoj
Koordinatoj 32°39′S 70°0′U / -32.65, -70Koordinatoj: 32°39′S 70°0′U / -32.65, -70
Unua grimpo 14-an de januaro 1897 de Mathias Zurbriggen

[redakti] Enkonduko

Akonkagvo (hispane Cerro Aconcagua) estas la plej alta monto sur Tero ekster Azio (nome ekster Karakorumo kaj Himalajo). Ĝi havas altecon de 6.962 metroj kaj apartenas al la Andoj. Akonkagvo estas de vulkana deveno, situas en Argentino proksime al al la limo al Ĉilio kaj apartenas al la montaro Andoj. Kiel partoprenanto de ekspedicio de Edward Fitzgerald la 14-an de januaro 1897 Matthias Zurbriggen (Svisio) estis la unua homo, kiu surgrimpis tiun ĉi monton.

Akonkagvo

[redakti] Esperanto-Movado

Tibor Sekelj atingis ĝian pinton en la jaro 1944 kun la ekspedicio de Johann Georg Link (en hispanlingvaj fontoj ankaŭ Juan Jorge Link). Priskribon de la surgrimpo SEKELJ donas en sia libro Tempesto sur Akonkagvo.


[redakti] Retaj ligiloj

·  "oficialaj" paĝoj pri la monto
·  paĝoj pri ekspedicioj sur la monton Akonkagvo hispane angle germane kaj france