Taĝikio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Respubliko Taĝikistano
Ҷумҳурии Тоҷикистон
جمهوری تاجیکستان
La flago de TaĝikioFlago de Taĝikio La ŝtata blazono
Nacia himno: Surudi milli
Nacia devizo: neniu
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Duŝanbeo
Ĉefa(j) lingvo(j) taĝika
Plej ofta(j) religio(j) Islamanoj (plejmulto), kristanoj, ateistoj, judoj ka.
Areo
 % de akvo
143.100 km²
0,3%
Loĝantaro 7.163.506 (2005)
Loĝdenso 50/km²
Horzono UTC+5 (somere +6)
Interreta domajno .tj
Landokodo TJ
Telefona kodo 992
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Prezidento Emomalii Raĥmon
Ĉefministro Okil Okilov
Nacia tago 9-a de septembro
Sendependiĝo 9-a de septembro 1991 (de Sovetunio)
Ekonomio
Valuto Somoni (TJS)
v  d  r
Information icon.svg

Taĝikio (taĝike en cirila alfabeto Тоҷикистон, Toĝikiston, en persa alfabeto جمهوری تاجیکستان), ankaŭ nomata Taĝikujo kaj Taĝikistano, estas lando en Centra Azio, membro de KSŜ kaj eksa respubliko de Sovetunio. La lando ne havas eliron al maro, 93% de ĝia teritorio estas montaro.

Taĝikio havas komunan limon kun Afganio, Ĉinio, Kirgizio kaj Uzbekio. Taĝikio havas du eksklavojn en Kirgizio kaj unu en Uzbekio — ili formiĝis dum disdivido de fekunda Fergana valo inter la centr-aziaj respublikoj laŭ la etna principo.

La ĉefa loĝantaro de la lando estas taĝikoj (79,9% en 2000). Loĝas ankaŭ aliaj iranlingvaj popoloj (multe influitaj de la taĝika kulturo kaj lingvo), rusoj, uzbekoj, kirgizoj kaj aliaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En antikvaj tempoj la lando estis parto de Baktrio. pluigenda: Aleksandro la Granda, Kuŝana imperio En 1925 Taĝikio eniris Sovetunion kiel aŭtonoma parto de Uzbekio. En 1929 ĝi iĝis memstara respubliko de la unio.

Tuj post sendependiĝo okazis sanga interna milito, kiu daŭris ĝis 1997, kiam estis formita koalicia registaro de sekularistoj kaj islamistoj. Armitaj konfliktoj tamen sporade okazis ankaŭ post la jaro 1997.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Teritoria organizado de Taĝikio.

Provincoj[redakti | redakti fonton]

provincoj de Taĝikio. Pri la numeroj vidu la apudan tabelon.

Taĝikio dividiĝas en du provincojn (вилоятҳо/vilojatĥo respektive ولایتها; inter parentezoj la respektiva ĉefurbo:

en unu aŭtonoman provincon (вилояти мухтор/vilojati muĥtor respektive ولایت مختار):

kaj en unu regionaron rekte administratan de la centra registaro (Ноҳияҳои тобеъи ҷумҳурӣ respektive ناحیه‌های تابع جمهوری):

  • la eksa provinco Karotegin (Kofarnihon) kaj la ŝtata ĉefurbo Duŝanbeo, kiu havas specialan statuson (шаҳр/ŝaĥr respektive شهر).
Administra unuo ISO 3166-2 ĉefurbo areo (km²) loĝantaro (2006) n-ro
Sugd TJ-SU Ĥuĝand 25 400 2 060,900 1
registaraj regionoj TJ-RR Duŝanbeo 28 600 1 531 300 2
Ĥatlon TJ-KT Kurgontepa 24 800 2 463 300 3
Monta Badaĥŝano TJ-BG Ĥorug 64 200 218 400 4

Fonto: Statistika jarlibro, Duŝanbeo, 2006 (ruse)

Urboj[redakti | redakti fonton]

La 6 plej grandaj urboj estas (stato komence de la jaro 2005):

  1. Duŝanbeo 543 107 loĝantoj
  2. Ĥuĝand (de 1939 ĝis 1992 Ленинобод/Leninobod ) 144 865 loĝantoj
  3. Kulob (ruse Kuljab) 78 786 loĝantoj
  4. Kurgonteppa (ruse Kurgan-Tjube) 60 084 loĝantoj
  5. Istaravŝan (ĝis 2002 Uroteppa; ruse Ura-Tjube) 52 851 loĝantoj kaj
  6. Konibodom 50 359 loĝantoj.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Taĝikio estas prezidenta respubliko kaj la prezidento Emomali Rahmonov elektas la ĉefministron.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

En Taĝikio ekzistas bona tradicio de Esperanto-movado. Kvankam ĉefe pro ekonomia situacio la movado nun stagnas, la lokaj esperantistoj penas okazigi Esperanto-eventoj, renkontiĝojn, kursojn de la lingvo ks.

La juna taĝika esperantisto Saidnabi Saidilhomzoda, subtenite de UEA, gvidis kurson de Esperanto en Kabula Universitato (Afganio) en 2005.

Mapo de Taĝikio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]