Istaravŝan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Istaravŝan (Taĝikio)
DMS
Istaravŝan
Istaravŝan
impreso de la historia urbocentro
dorsflanko de la madraso Abd-al-Latifa
mozaiko de la ĉefa enirejo de la madraso la Abd-al-Latifa

Istaravŝan (taĝike en cirila alfabeto Истаравшан, en persa alfabeto استروشن) estas urbo en la nordokcidento de Taĝikio. Ĝi situas en la provinco Sugd. En la urbo (laŭ la stato de januaro 2005) vivas proksimume 52 851 loĝantoj. Laŭ tiu stato rilate al la nombro de loĝantoj temas pri la kvina plej granda urbo de Taĝikio.

Ĝis la jaro 2000 la urbo havis la rusan nomon Ura-Tjube (Ура́-Тюбе, taĝike Uroteppa/Уротеппа). La urbo estas la administra centro de samnoma distrikto Istaravŝan, en kiu vivas sume 199 000 homoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbocentro situas en alteco de 992 metroj super la marnivelo, 78 kilometrojn sudokcidente de Ĥuĝand ĉe la nordaj antaŭmontoj de la Turkestana Montoĉeno. La distrikto Istaravŝan ampleksas 1830 kvadratajn kilometrojn, okcidente kaj norde ĝi limas al Uzbekio, sudokcidente al Kirgizio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

69,55 procentaĵoj de la loĝantaro apartenas al la ŝtata etno kaj do estas taĝikoj, aldoniĝas 40 procentaĵoj da uzbekoj kaj 4,5 procentaĵoj estas anoj de aliaj etnoj (rusoj, koreoj, moldavoj, kazaĥoj, kirgizoj, germanoj, tataroj, armenoj kaj ukrainoj). En la urbo precipe parolatas la taĝika, uzbeka kaj rusa lingvoj. Proksimume 60 procentaĵoj de la loĝantaro vivas en grandaj, plurgeneraciaj familioj. La plejmulto de la loĝantaro estas islamanoj. [1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La fondon de la urbo iuj historiistoj atribuas al la persa imperiestro Kiro la 2-a. En la jaro 329 a.K. la armeo de Aleksandro la Granda konkeris la urbon, kaj en grekaj tiutempaj dokumentoj ĝi nomatas Kiropol. Ekde la 15-a jarcento, kiam la uzbekoj alvenis kaj ekvivis en la regiono, la urbo ricevis la nomon Ura-Tjube. En oktobro 1866 ĝi konkeriĝis fare de la armeo de la Rusia Imperio kaj integriĝis en la caran imperion. [2]

Fine de la 19-a jarcento, en 1897, la urbo sub rusia regado havis 20 837 loĝantojn, plejparte taĝikoj kaj uzbekoj. En ruslingva kvartalo, proksime de la monte situanta urba citadelo, vivis 300 rusoj, en tiu kvartalo ekzistis ruse ortodoksa preĝejo, telegrafa oficejo, hospitaleto kaj ruslingva lernejo. En la aliaj, de taĝikoj kaj uzbekoj loĝataj urbopartoj ekzistis inter alie 65 moskeoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La historia urbocentro kun domoj el la 18-a ĝis 20-a jarcento daŭre havas sian tipe orientisman (tradicie okcidentazian) atmosferon. Inter la arkitekturaj vidindaĵoj elstaras ekzemple la madraso Abd-al-Latifa, ankaŭ nomata Kok-Gumbez (ruse Кок-Гумбез, 15-a jarcento), la maŭzoleo Baba-Togo (ruse Баба-Того) kaj la arkitektura ensemblo Sari Mazar (ruse Сары-Мазар, ambaŭ el la 16-a jarcento).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj ekonomiaj branĉoj estas teksaĵoindustrio kaj nutraĵoproduktado, aldone la tradicia ligno- kaj metaloprilabora metio kaj la produktaĵo de ceramikaĵoj, ledaĵoj kaj tajloraĵoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. nombroj el informa paĝo pri la urbo en porlerneja retejo (ruse)
  2. informoj pri la urbo Ura-Tjube en la ruslingva eldono de la enciklopedio Brockhaus

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]