Koreoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Etnografio > Etno > Koreoj


KOREOJ

  • Nomo: [m] ĉoson saram; [f] Coreens; [r] korejci
  • Popolo de izolita lingvofamilio, ĉefloĝantoj de Nord-Koreio (24 mln) kaj Sud-Koreio (50 mln). Totala kvanto: 80 mln, en Ĉinio 2,3 mil, en Usono 2,1 mil, kaj en KSŜ 533 mil.
  • Apartenas al orientazia branĉo de mongoloida raso.
  • Lingvo: la korea.
  • Kredantoj: budhistoj, konfuceanoj, estas ankaŭ kristanoj (presbiterianoj).

Estas evidente ke, en formado de korea popolo partoprenis 3 grupoj de triboj: paleoazia, altaja kaj aŭstronezia, sed ĉefrolis praaltajaj triboj. Dum la mezo de 1a jarmilo a.K. en suda Manĝurio kaj norda Koreio ekzistis ŝtato Ĉoson (de tie venas la memnomo de koreanoj). En 10a jc formiĝis unueca korea etno.

Tradicia okupo de koreoj estas plugista agrokulturo. Ĉefkulturo - rizo, en montaraj regionoj oni semas ankaŭ maizon. Grava teknika kulturo estas kotono, kanabo, tabako. Brutbredado estas suplementa okupo. Unu el antikvaj branĉoj de agrokulturo - bredado de silkraupoj. Ĉe marbordaj regionoj oni okupiĝas pri fiŝkaptado, alie - pri diversaj tradiciaj metioj.

Ĉefmanĝaĵo estas rizo kun diversaj spicoj, ankaŭ viando, precipe porkaĵo, fiŝo, legomoj. Ĝis antaŭnelonga tempo ĉe koreoj estis postrestaĵoj de gentaj rilatoj. Ĉiuj, portantaj la saman familian nomon, oni konsideris parencoj. Ĉiuj homoj krom persona kaj familia nomoj, havis ankaŭ gentan nomon - pon ("radiko"). Moderna sistemo de parenceco estas anglatipa.

Tradicia vero estas animismo kaj ŝamanismo. En 4-6 jc Koreon penetris budhismo. En malfrua mezepoko grandan influon havis konfuceanismo. De 19a jc aperis ankaŭ kristanismo, sed ĝi ne povis disvastiĝi forte. Nordkoreoj estas ĉefe ateistaj.

Laŭ André Albault la esperanta nomo de la popolo estu Koreanoj, kaj la du landaj nomoj estu Koreoj.[1] Alia nomo de la popolo estas Hanoj (ne konfuzu kun la ĉinaj Hanoj) devene de sud-korea 한민족 (Han-minjok).

Referencoj[redakti | redakti fonton]