Ŝamanismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipa portreto de ŝamano.

Ŝamanismo (ne konfuzu kun ŝramanismo!) estas religiformo, aparte kutima en senskribaj kulturoj, ne malplej la ĉirkaŭpolusaj. Ĝia esenco estas kontakto inter homoj kaj spiritoj, per homo speciale dotita kaj trejnita, la ŝamano, kiu povas eniri trancan mensostaton ekzemple per memhipnoto aŭ uzante drogojn.

En la plej multaj kulturoj, ŝamanoj estas viraj, sed en kelkaj ankaŭ virinoj povas ŝamaniĝi. Aparta kazo estas la pranordia religio, kie ekzistis ŝamanismo, sub la nomo sejdo, sed por viroj sejdo estis hontindaĵo. Do nur virinoj (almenaŭ oficiale) praktikis ĝin. Tamen, en la pranordia religio, la ĉefdio Odino estis ankaŭ la plej supera sejdanto.

En kelkaj kulturoj, la ŝamanpostenoj estas heredaj; en aliaj, ŝamanoj estas "alvokataj" el la transmondo.

La tibeta ŝamanismo, bön, forte influis la eksterajn formojn de la tibettradicia budhismo.

Ŝamanismo[redakti | redakti fonton]

Difino[redakti | redakti fonton]

Ŝamanismo estas religia komplekso, kiun la homo en pluraj partoj de la mondo disvolvis por kompreni la nevideblajn frotojn de la naturo kaj defendi sin kontraŭ insidaj malsanoj kaj ĉiuj aliaj necertaj aspektoj de la vivo. Tiel en tiu larĝa kadro, ĝi okupiĝas pri fundamentaj nomaj valoroj kaj difinas rilatojn inter homoj, inter iliaj socioj kaj la natura ĉirkaŭmedio, kaj inter iliaj kulturoj kaj la kosmo.

Bazoj[redakti | redakti fonton]

La ideologia premiso de ŝamanismo estas la ekzisto de supernaturaj mondoj (la supra, ĉiela mondo kaj la submondo) kaj la eblo starigi kontaktojn kun iliaj loĝantoj. La praktikisto de tiu religia sistemo estas la ŝamano, viziulo, kiu agas en la nomo de la komunumo kiel peranto inter homoj kaj dioj kaj spiritoj de tiuj eksterteraj regionoj. La esenca ŝamana tekniko estas trapaso de unu kosma ebeno al alia, de la tero al la ĉielo aŭ, inverse, de la tero al la subtero. Li kapablas rilati kun la supernaturaj mondoj danke al inspiro donita al li fare de iaj spirithelpantoj, kiuj manifestiĝas dum spirit-flugo, kiam, post ekstaziĝo kaj ektranco, lia animo laŭvole forlasas la korpon. La celoj de la ŝamano estas efektivigi fizikan kaj spiritan kuracadon, plibonigi veterkondiĉojn, sukcesigi ĉasadon kaj antaŭdiri la estontecon. Ŝamanoj diferencas de pastroj de aliaj religioj, kiuj nur scias kaj praktikas ritojn por la tuta tribo aŭ socio. Male la ŝamano senpere faras kontakton kun la supernaturo kaj persone agadas sur la alimondaj ebenoj, ĉar li scias, kiel fari la trarompon kaj iradas tien en spirita formo. Pritraktado de ŝamanismo en ordinara, ĉiutaga lingvo ne konvenas; oni devas uzi ĝiajn mistikajn esprimmanierojn.

Propraj ecoj de ŝamanoj[redakti | redakti fonton]

Ŝamanismo aperis tre frue en la historio de la homaro. Ĝiaj radikoj datiĝas de la supera paleolitiko, kaj la adeptoj disvastiĝis sur la tuta planedo. La pratipaj ŝamanoj troviĝas en la ĉirkaŭpolusa zono de la terglobo, tiu vasta teritorio ampleksanta nordan Azion, Siberion kaj nordan Nordamerikon. La etnografia literaturo priskribas ŝamanismajn kompleksojn ankaŭ en la kulturoj de meksikaj kaj sudamerikaj indianoj, ĉe multaj triboj en Afriko, kaj en pli foraj lokoj kiel Koreio kaj Aŭstralio. Plej ofte temas pri popoloj vivantaj sur la primitiva ekonomia bazo de ĉasado kaj kolektado de vegetalaj nutraĵoj. Pro tio, estas tre probable, ke ŝamanoj agadis en la socioj de ŝtonepokaj homoj antaŭ pluraj jardekmiloj. Malgraŭ daŭra modifado de indiĝenaj kulturoj pro kontaktoj kaj konfliktoj kun modernaj industriigitaj socioj kaj ankaŭ pro subpremado fare de antagonismaj registaroj kaj eklezioj, ŝamanoj agadas aktuale ĉe pluraj popoloj. Tio atestas, ke ili havas signifoplenan kaj valoran funkcion en socioj, kiuj konservas siajn antikvajn tradiciojn. La alvokiĝo de homo al la vivmaniero de ŝamano povas havi internan fiziologian aŭ psikologian kaŭzon kaj ankaŭ influon de eksteraj faktoroj. Tio klarigas, kial ofte iĝas ŝamanoj certaj individuoj posedantaj korpajn difektojn kiel cerbajn lezojn aŭ epilepsion. Malgraŭ tio, ke ŝamanoj similas al epilepsiuloj kaj histeriuloj, ili montras indikojn de pli ol normala nerva konsistiĝo. Ŝamanoj atingas gradon de koncentriĝo preter la kapablo de ordinaruloj, kaj eltenas elĉerpajn fortostreĉojn. Pro tio ili sukcesas regi siajn ekstazajn moviĝojn kaj, eĉ se ili ne estas veraj epilepsiuloj, ili tamen kapablas estigi epilepsian trancon laŭvole. La teoria kaj praktika trejnado de homo, volanta esti ŝamano, estas tro komplika por esti entreprenita fare de simpla neŭrozulo.

Krom la internaj fizikaj kaj mensaj kaŭzoj instigantaj homon - viron aŭ virinon- al la alvokiĝo de ŝamanismo, efikas sur la sensojn ankaŭ severaj ĉirkaŭmediaj kondiĉoj, kiel la klimato kaj ekologiaj perturboj. Tio klarigas, kial ŝamanisma konduto estas ofta ĉe popoloj loĝantaj en la fridaj, borealaj regionoj. Ĉirkaŭmedia senigado je normala sensado ne estas la sola kaŭzo de streso sentata de tuta socio. Etnografoj trovas ekzemplojn de kultura streso rezultanta de alveno de fremdaj popoloj, kiuj kreas organizitan kaj timigan konkurencon por aliro al la haveblaj naturaj resursoj* en la regiono. La ideologia reago al tiu stres-situacio montriĝas en la estiĝo de "krizo-kulto" en la indiĝena socio, kaj la ŝamano havas la taskon defendi la psikan integrecon de la komunumo. Lia sukceso dependas de la certeco, kiun havas la membroj, ke unu el ili estas kapabla helpi venki krizajn cirkonstancojn kreitajn ne nur de malamikaj loĝantoj de la reala mondo sed ankaŭ tiuj de la nevideblaj mondoj. Estas konsolo scii, ke estas en la komunumo persono, kiu povas "vidi", kio estas kaŝita kaj nevidebla de la aliaj, kaj reporti senperajn kaj fidindajn informojn de supernaturaj mondoj. Per siaj preĝoj kaj oferdonoj al dioj kaj supernaturaj estaĵoj, ŝamanoj defendas la vivon, sanon kaj fekundecon (la mondon de "lumo") kontraŭ malsanoj, sterileco, katastrofoj kaj la fortoj de malbono (la mondo de "mallumo").

Ŝamanoj devas posedi akran inteligentecon, perfekte flekseblan korpon, senliman energion kaj ankaŭ profundan scion pri la propra kulturo. Kiel kantistoj, poetoj, muzikistoj, divenistoj kaj kuracistoj ili estas gardantoj de religiaj kaj popolaj tradicioj kaj la ĉefaj konservantoj de legendoj plurajn jarcentojn aĝaj. Ili konas la proprecojn de animaloj kaj vegetaĵoj kaj utiligas ilin por tradicia kuracado per indiĝenaj teknikoj. Grava aspekto de la kurac-metodo de ŝamanoj estas resanigado ankaŭ per spiritaj rimedoj.

Ritoj[redakti | redakti fonton]

La lokalo de ŝamana seanco estas domtipo karakteriza de la regiono. Ĝi devas esti taŭge aranĝita kaj provizita per la tradicia sakrala ekipaĵo por plenumado de la ceremonio. En Siberio seancoj kutime okazas en jurto, kiu povas esti la loĝejo de la ŝamano mem aŭ, kelkfoje, nove konstruita jurto. Unue, la ŝamano elektas lokon en herbokampo kaj tie konstruas sian jurton el ŝtipoj. Ĉe unu flanko de meze situanta fajrejo li starigas trunkon de juna betulo aŭ lariko, senigitan je siaj malsupraj branĉoj. Ŝtupoj estas noĉitaj en la arbo por supreniro de la ŝamano, kaj la pinto estas elŝovita tra fumtruo en la tegmento. Ĉe la alia flanko de la fajrejo estas sternita tapiŝo, kaj benkoj por spektantoj staras ĉe la muro. La arbotrunko simbolas la arbon, kies radikoj atingas la subteran mondon, kaj kies supra parto kondukas al la ĉielo. Ĉe nordamerikaj indianoj ŝamanoj faras sian seancon en tendo, vigvamo, terkabano aŭ ligna dometo. Pro manko de fenestroj estas mallume interne. Meze de la planko estas fajrejo, de kie fumo de la fajro supreniras rekte al la tegmenta fumtruo. Mankas mebloj, sed lanaj litkovriloj por spektantoj kuŝas sur la dure enbatita, tera planko.

Ne povas okazi seanco, se la ŝamano surhavas nur profanan, ĉiutagan veston. Se speciala kostumo ne ekzistas, anstataŭas ĝin ĉapo, zono, tamburo aŭ klakilo kaj diversaj sorĉo-objektoj. Tre komplikaj kaj ornamriĉaj estas la vestoj de siberiaj ŝamanoj. Unu speco konsistas el mallonga kaftano el ŝafidfelo kun la blanka pelto interne kaj la felflanko ekstere. La ruĝe farbita felo estas garnita per surkudritaj cipreaj konkoj, bronzaj diskoj fiksitaj surbruste kaj surdorse, kaj faskoj da strigoplumoj ligitaj al la dorso kaj ŝultroj. Surkudritaj brodaĵoj figurantaj ostojn de la homa korpo kompletigas la ornamadon. Alia vestaĵo uzata en Siberio estas mantelo, sur kies flankoj estas kudritaj multaj, longaj kaj maldikaj strioj, kaj ankaŭ sonoriloj kaj bronzaj platoj. Sur la mantelo pendas feraj ornamaĵoj konsistantaj el diskoj kaj figuroj de mitaj bestoj. Ili pezas inter 60 kaj 100 kílogramojn kaj dum dancado kreas inferan bruon. Surkape la ŝamano portas fruntbendon kun vertikale starigitaj agloplumoj kaj konkoj sur la flankoj. Kelkaj ĉapoj havas la formon de krono garnita per rangiferkornoj el fero. Piedvestoj estas botoj el mola ledo kun la pelto ekstere aŭ el urso- aŭ cervofelo kun la pelto interne. Ornamas ilin broditaj teksaĵoj havantaj formojn de krurostoj kaj serpentoj. Ankaŭ la gantoj de la ŝamano estas faritaj el cervofelo.

Kostumo kaj iloj[redakti | redakti fonton]

La kostumo de la siberia ŝamano simbolas lian rilaton al la besta mondo. Kelkloke estas du tipoj, la anasa kaj la rangifera. La malantaŭo de la mantelo de la anasa kostumo estas fasonita por esti pli longa, tiel prezentanta la voston de la birdo. Sur ĝi estas ornamaĵoj en la formo de ostoj de anaso, kaj sur la manikoj estas franĝita strio el ŝamo por simboli flugilon. La rangifera kostumo havas ornamajn elementojn specife rilatantajn al tiu besto: ekzemple, ostoj el fero formas la kompletan skeleton de alko.

Nordamerikaj ŝamanoj vestas sin per dika, nigra bizon-pelto kovranta iliajn ĉiutagajn vestaĵojn. Se ne estas tia ŝamana kostumo, li povas danci nuda ĝis la talio. Tre gravaj estas agloplumaj ornamaĵoj, ĉar ili simbolas la magian flugon.

Krom la riĉe garnita kostumo kun simbolaj ornamaĵoj, la ŝamano devas provizi sin per aro da specialaj rekvizitoj, por ke la seanco estu efika. La plej grava ilo servanta por alvoki spiritojn estas tamburo. Konstanta tamburado ebligas al la ŝamano kontakton kun la spirita mondo, al kiu li estas preparanta sin por vojaĝi. La tamburo de la siberia ŝamano estas ronda aŭ ovala, farita per la haŭto de rangifero, alko aŭ ĉevalo. Ĝia larĝa rando estas el larikoligno, kaj ĉirkaŭ la ekstera surfaco estas muntitaj resonatoroj. Fiksita al la malantaŭa parto de la tamburo estas vertikala ligna kaj fera mantenilo. Horizontalaj fadenoj aŭ lignaj kojnoj tenas multajn pecojn da tintanta metalo, klakilojn kaj sonorilojn. Ornamas la tamburon interne desegnaĵoj montrantaj ruĝajn cervojn, montarajn kaprojn, ĉevalojn, birdojn kaj aliajn bestojn. Troviĝas ankaŭ simbolaj desegnaĵoj de senvivaj objektoj: la mondarbo, suno, luno, ĉielarko kaj sago.

La tamburo estas grava rekvizito ankaŭ por la nordamerika ŝamano, kiu faras ĝin el rezinoza pinligno. Lia dua plej bezonata ilo estas pipo el ligno aŭ kalumeto el ruĝa katlinito, ĉar intensa fumado karakterizas indianajn seancojn. Komerca tabako kutime ne taŭgas por ŝamanaj ceremonioj - oni prefere fumas indianan tabakon faritan el la ŝelo de la ruĝa saliko aŭ el aliaj indiĝenaj vegetaĵoj. Dum la seanco la ŝamano periode prenas pipon kun tabako kaj enspiras profunde. La fumo bongustas kaj la ŝamano sentas eŭforion. La bonodora tabakfumo plenigas la tendon aŭ domon kaj supreniras rekte al la spirit-mondo tra la fumtruo en la tegmento. Samvoje alidirekta povo fluas malsupren al la ŝamano tra la piptubo, kaj li sentas ĝin senpere eniri lian korpon, dum li tenas la pipon. Poste li daŭrigas la kantadon.

Krom sia tamburo, pipo kaj tabako, la indiana ŝamano posedas ankaŭ jenajn akcesoraĵojn: bastonon, agloplumojn, krotal-sonorilojn, klakilojn, saketon kun rok-kristaloj, ŝtonetojn, kavajn krurostojn de birdoj kaj aliajn sorĉajn aĵojn. Ankoraŭ unu grava ilo por la ŝamana kurac-ceremonio estas suĉtubo el eburo aŭ antlero, kiu servas kiel animkaptilo. Tiuj sakralaj objektoj estas traktataj kun granda respekto, kaj la sako aŭ korbo enhavanta ilin estas gardata en sekreta loko. I

Seancoj[redakti | redakti fonton]

Praktikado de la kompleksa fenomeno de ŝamanismo povas okazi, kiam la ŝamano ekstaziĝas, t.e. travivas altan gradon de ekscitiĝo kun intenseco de sentoj kaj subiganta emocio preter memregado kaj rezonado. En arktaj regionoj tiuspeca ekzaltiĝo estas konsiderata la maksimuma religia esprimmaniero. La celo de ekstazo estas ebligi trancon.

Ŝamanoj scias la misteron de la trarompo de la supernaturaj ebenoj kaj vojaĝas per siaj pensoj malgraŭ enormaj distancoj kaj grandaj fizikaj baroj. Estas emfazende, ke ŝamano en la stato de tranco ne estas persono ekposedata de iu spirito. Li regas spiritojn en la sama senco, ke li, kiel homa estulo, povas komunikiĝi kun mortintaj "demonoj" kaj "naturaj spiritoj", sen tiel fariĝi ilia ilo aŭ rimedo. En la ĉirkaŭpolusa medio, kie la sensa vivo estas ĉe malalta nivelo, ekstazo estas spontana fenomeno, kaj la ceremonio finiĝas per reala katalepsia tranco, dum kiu la animo de la ŝamano vagadas en la ĉielo aŭ submondo. En sub-arktaj regionoj, kie la ŝamano ne plu estas viktimo de kosma subpremado, li ne meminiciate atingas veran trancon. Se dum la seanco fumado, kantado, kaj dancado ne sufiĉas por atingi ekstazon kaj trancon, la ŝamano estas devigata estigi duontrancon per mimado de la vojaĝo de la animo en drameca formo, kiam li dancas ĝis la punkto de fizika elĉerpiĝo. Li povas ekstaziĝi ankaŭ helpe de narkotaloj. Haveblaj al siberiaj ŝamanoj estas diversaj specoj de halucinogenaj fungoj, dum nordamerikaj ŝamanoj plej ofte uzas pejotlon.

La fizikaj manifestiĝoj de la tranc-stato similas al epilepsoidaj atakoj. Sonoj, kiuj antaŭas trancon estas siblado, zumado kaj sonorado en la oreloj. La korpo skuiĝas konvulsie, ŝaŭmo venas el la buŝo kaj sango el la naztruoj. Kelkfoje abdomenaj doloroj akompanas ekstaziĝon. La ŝamano ne plu estas sensiva je la ekstera medio. Post la klimakso de la tranco, la ŝamano kolapsas kaj kuŝas senmove, muta, en vera katelepsia stato karakterizata per interrompo de vivfunkcioj de la korpo, muskola rigideco kaj perdo de kontakto kun la ĉirkaŭaĵo. Poste li konsciiĝas per si mem. Ĉar tranco estas traŭmata travivaĵo, povas sekvi ĝin amnezio, kaj la ŝamano ne memoras la kantojn, kiujn li improvizis. Se ne okazas tiel, li povas rakonti al la ĉeestantoj pri la flugo de sia animo.

Spiritflugo[redakti | redakti fonton]

Ŝamanaj vojaĝoj al la supernaturaj mondoj okazas per flugado dum tranco. La kosmologiaj ebenoj, tra kiuj pasas la ŝamano - la tero, la ĉielo kaj la submondo - estas kunligitaj per centra akso aŭ la monda kolono. La ŝamano povas trovi vojaĝ-celojn en eksterteraj regionoj, ĉar li havas viziojn kaj kapablas vidi kaj scii tion, kion ordinaraj homojn ne havas eblojn percepti per siaj kvin sensoj. La tamburado, danco kaj pitĉo de la kantado transportas la spiriton de la ekstaziulo al tiuj foraj regionoj. Kvankam la ŝamano konas la kosman geografion same kiel la teran geografion, la danĝero perdi la vojon en tiuj malpermesitaj teritorioj estas granda. Tamen, la ŝamano ĉiam povas kalkuli je siaj protektantaj spiritoj, do li ne timas riski vojaĝon en mistika ĉirkaŭaĵo.

Helpantaj spiritoj prenas multajn formojn. Ili povas esti la spiritaj fortoj loĝantaj en sakralaj lokoj aŭ ĉielaj astroj kiel stel-spiritoj kaj la lun-spirito. Estas ankaŭ spiritoj de bestoj, de forpasintaj parencoj kaj mitaj estuloj. La celo de kontakto kun spiritaj amikoj de aliaj mondoj estas peti helpon. Dum la seanco la spiritoj parolas tra la voĉo de la ŝamano. Kelkfoje la ŝamano en sia spirita formo rajdas sur la spirito de besta helpanto kiel la ĉevalo aŭ rangifero. Aliokaze li transformiĝas en spiriton de besta helpanto, precipe birdo. Inter tiuj birdoj la aglo estas la plej grava. La simboliko de la ŝamana spirit-flugo estas tre riĉa kaj emfazas moviĝon tra la spaco kun granda rapideco. Estas necese eniri en la ĉielon en palpebruma daŭro, ĉar la magia pordego malfermiĝas kaj fermiĝas tre rapide. La plej ofta bestotipo en la simboliko de la spirit-flugo estas la birdo. Kostumoj estas ornamitaj per plumoj, surkudritaj flugiloj kaj bird-skeleto farita el fero aŭ brodita teksaĵo. Ne-vivaj objektoj asociitaj kun la spirit-flugo estas ĉasiloj kiel sagoj kaj harpunoj, kaj la ĉielarko, kiu funkcias simbole kiel ponto inter la mondoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Ŝamanisma muziko, YouTube

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo grandparte baziĝas je artikolo pri ŝamanismo en la revuo Kontakto n-ro 153