Armenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armenoj
etnopopololoĝantaro
hindeŭroplingvanoj
hindeŭroplingvanoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
armena lingvo
Religio
Armena Apostola EklezioKatolika Armena EklezioArmena Evangelia EklezioArmena novpaganismo
vdr
Famaj armenoj

Armenoj (armene Հայեր, hajer) estas antikvadevena popolo, parolanta la armenan lingvon (kiu apartenas al la hindeŭropa lingva grupo). La popolo formiĝis proksimume en la 5-a jarcento a.K. sur la teritorio de la armena altebenaĵo el la triboj, kiuj estas konsiderataj kiel posteuloj de Urarto. Laŭ la tradicio, la fondinto de la armena popolo estis Hajko. Hodiaŭ en la mondo vivas ĉirkaŭ 8-10 milionoj da armenoj. En Armenio loĝas ĉirkaŭ 3 milionoj da armenoj. La plej grandaj diasporaj komunumoj loĝas en Rusio (ĉ. 1,2 milionoj), Usono (ĉ. miliono), Francio (ĉ. 800 mil), Libano, Sirio, Irano, Brazilo, Argentino, Aŭstralio, Ukrainio, Barato.

Laŭ la armenaj legendoj, Hajko estis la patriarko de la armena nacio.

Kristanismo ekdisvastiĝis en Armenio tuj post la morto de Jesuo Kristo, laŭtradicie pro la klopodoj de du el liaj apostoloj, Judaso Tadeo kaj Bartolomeo. En la frua 4-a jarcento, la Arsakida Armenio iĝis la unua nacio kiu adoptis kristanismon kiel ŝtatan religion. La plimulto de armenoj estas anoj de la Armena Apostola Eklezio, ne-kalcedona eklezio. Ili parolas du malsamajn, sed reciproke kompreneblajn, dialektojn de ilia propra lingvo: orienta armena (parolata plejparte en Armenio, Irano kaj la eksaj sovetaj respublikoj) kaj okcidenta armena (ĉefe parolata de la diasporo).

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Hajko venkas Bel per lia sago

Historie, la nomo Armeno internacie nomumas ĉi tiun anatolian popolon. Ĝi estis unuafoje uzata de la najbaraj landoj de la antikva Armenio. Tradicie oni diras ke tiu nomo deriviĝas de Armenak aŭ de Aram (la pranepo de Hajko, alia heroo-gvidanto kiu, laŭ armena tradicio, estas la antaŭulo de ĉiuj armenoj. Tamen, la armenoj nomas sin mem Haj (Հայ; plurale: Հայեր, Hajer). La vorto estis tradicie ligita al la nomo de la legenda fondinto de la armena popolo, Hajko, kiu ankaŭ estas tre populara nomo inter armenoj[1][2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Armenio.

Prahistoria origino[redakti | redakti fonton]

Reĝlando Urarto dum la epoko de Sarduri la 2-a en la jaro 743 a.K.

Historia Armenio situas en alta plataĵo ĉirkaŭante la biblian monton Ararato, sur kiun, laŭ la jud-kristana historio, la arkeo de Noa venis por ripozi post la tutmonda diluvo (Genezo 8:4). Eĉ se nuntempe la monto Ararato ne plu politike apartenas al la armenoj, ĝi daŭre restas kiel armena simbolo. En la Bronzepoko, pluraj ŝtatoj prosperis en la areo de Granda Armenio, inkluzive de la hititoj (je la pinto de ilia potenco), Mitanni (Sud-okcidenta historia Armenio), kaj Hajasa-Azzi (1600-1200 a.K.). Baldaŭ post Hajasa-Azzi venis la reĝlando Nairi (1400-1000 a.K.) kaj la reĝlando Urarto (1000-600 a.K.), kiuj sinsekve establis la suverenecon ĉe la armena plataĵo. Ĉiuj el tiuj menciitaj nacioj kaj triboj partoprenis en la etnoformado de la armena popolo[3]. Erevano, la moderna ĉefurbo de Armenio, estis fondita en 782 a.K. fare de la reĝo Argiŝto la 1-a. En 1984, estis supozita de Thomas Gamkrelidze kaj Vyacheslav V. Ivanov ke la hindeŭropa pralingvo naskiĝis en la Armena Altebenaĵo[4].

Antikvo[redakti | redakti fonton]

En la frua 5-a jarcento a.K reliefaĵo pri armena tributo. Ĉi tiu reliefaĵo troviĝas en la orientaj ŝtuparoj de Apadano en Persepolo.

La unua ŝtato kiu estis nomita Armenio fare de najbaraj homoj (Hekateo el Mileto kaj Behistun-surskribo) estis establita en la frua 6-a jarcento a.K. sub la Orontidoj[5]. Ĉe ĝia pinto (95-65 a.K.), la ŝtato etendiĝis de Kaŭkazio ĝis kio nun estas centra Turkio, Libano, kaj pli norda Irano. La imperia regado de Tigranes la Granda[5] estis la tempo kiam armenoj konkeris areojn kie loĝis aliaj popoloj. Poste dum mallonga tempo ĝi iĝis parto de la Romia Imperio (AD 114-118).

La arsakida Armena Reĝlando estis la unua ŝtato en la mondo kiu adoptis kristanismon kiel oficialan religion[6] (ĝi antaŭe praktikis helenan paganismon[7] — la antikvan grekan religion[8]) en la fruaj jaroj de la 4-a jarcento, verŝajne en la jaro 301. Tio enkondukis novan epokon en la historio de la armenoj. Poste por plifortigi la nacian armenan identecon, Mesrop Maŝtoc inventis la armenan alfabeton. Tiu okazaĵo markis la Armenan Orepokon, dum kiu multaj eksterlandaj libroj kaj manuskriptoj estis tradukitaj en la armenan fare de disĉiploj kaj lernantoj de Mesrop. Armenio perdis la suverenecon en 428 de la bizancaj kaj persaj imperioj.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Armena reĝlando en Kilikio ĉe Mediteraneo

En 885 la armenoj reestabliĝis kiel suverena etno sub la gvidado de Aŝoto la 1-a de la Bagratida dinastio. Konsiderinda parto de la armena nobelaro kaj kamparana klaso fuĝis de la bizanca okupo de la Bagratida Armenio en 1045, kaj de la posta invado en la regionon fare de la tjurkaj selĝukoj en 1064[9]. Ili ekloĝis en Kilikio, anatolia regiono kie la armenoj jam estis establitaj kiel malplimulto ekde romiaj tempoj[10]. En 1080, ili fondis sendependan armenan princlandon, tiam la Armena reĝlando en Kilikio, kiu iĝis la fokuso de armena naciismo. La armenoj disvolvigis proksimajn sociajn, kulturajn, armeajn, kaj religiajn kontaktojn kun krucmilitaj ŝtatoj, sed poste estis venkitaj de la mamelukoj, kiuj invadis la landon kaj enkarcerigis en Egiptujo ties lastan reĝon[11].

En la 16-a jarcento, Orienta Armenio estis konkerita de la turk-persa Safavida Imperio[12], dum Okcidenta Armenio falis sub la regadon de Otomana Imperio. En la 1820-aj jaroj, partoj de historia Armenio sub persa kontrolo centrita en Erevano kaj Sevan estis aneksitaj al la Rusa Imperio, sed Okcidenta Armenio restis en la Otomana Imperio. Dum tiuj tumultaj tempoj, la armenoj dependis de la nacia eklezio por konservi kaj protekti sian unikan identecon[13].

Moderna historio[redakti | redakti fonton]

Transportado de armenoj dum la genocido

La etna purigado kontraŭ la armenoj dum la lastaj jaroj de la Otomana Imperio estas vaste konsiderita kiel genocido[14], taksata je 1.5 milionoj da viktimoj[15], kun persekutado en la jaroj 1894 ĝis 1896 kulminante per la okazintaĵoj de la Armena genocido en 1915 kaj 1916. Dum la Unua Mondmilito, la turkoj akuzis la (kristanajn) armenojn kiel aliancitojn de la Rusa Imperio kaj utiligis tion kiel pretekston por trakti la tutan armenan popolon kiel malamiko ene de la Otomana Imperio.

De tiu tempo ĝis la nuntempo, la turkaj registaroj konstante neas la fakton ke tio estis genocido[16], argumentante ke la armenoj mortis pro enlanda milito aŭ ke tiuj armenaj mortigoj estis pravigitaj pro ilia individua aŭ kolektiva subteno de la malamikoj de la Otomana Imperio. La agnoskado kaj kondamnado de la armena genocido far diversaj landoj ofte provokis diplomatiajn konfliktojn kun Turkio[17][18] Ĉirkaŭ la jaro 2015 Turkio ŝajne iomete mildigis la situacion rilate al la armenoj en la lando kaj permesis la agnoskon de armenaj prauloj aŭ konsiston.[19]

Blazonŝildo de Armena Demokratia Respubliko en 1918

Sekvante la disrompon de la Rusa Imperio en la kurado de la Unua Mondmilito por mallonga periodo, de 1918 ĝis 1920, Armenio estis memstara respubliko, nomata Armena Demokratia Respubliko[20]. Malfrue en 1920, la komunistoj invadis Armenion kune kun la Ruĝa Armeo, kaj en 1922, Armenio iĝis parto de la Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko, poste formante la Armenan Sovetan Socialisman Respublikon[21] (de 1936 ĝis la 21-a de septembro, 1991). En 1991, Armenio deklaris sendependecon de Sovetunio kaj establis la duan Armenian Respublikon.

En la 1990-aj jaroj, la armenoj en Armenio travivis plurajn konfliktojn ĉefe pro la fakta sendependeco de Montara Karabaĥo (Vidu Milito en Montara Karabaĥo). La milito ĉesis en 1994 sed la landlimoj kun Turkio kaj Azerbajĝano restas fermitaj[22], kio malhelpas la landan ekonomion. Interalie, la diasporaj armenoj ĉiujare organizas teletonon[23], per kiu ili helpas vilaĝojn kaj de Armenio kaj Montara Karabaĥo, por riparado de stratoj, hospitaloj, lernejoj kaj konstruado de akvoputoj.

Geografia distribuado[redakti | redakti fonton]

Armenio kaj Montara Karabaĥo[redakti | redakti fonton]

Armenio sur mapo

Armenoj loĝis en la Armena Altebenaĵo dum pli ol kvar mil jaroj, ekde la tempo kiam Hajko, la legenda patriarko kaj fondinto de la armena nacio, kondukis ilin al venko kontraŭ Bel de Babelo. Hodiaŭ, kun loĝantaro de 3.5 milionoj, ili konsistigas la plimulton ne nur en Armenio, sed ankaŭ en la pridisputata regiono Montara Karabaĥo. Armenoj en la diasporo neformale nomas ilin Hajastantsis (Հայաստանցի), kio signifas "tiuj kiuj estas de Armenio" (kies prapatroj ne estis devigitaj fuĝi pro la genocido en 1915). Ili, same kiel la armenoj de Irano, Kartvelio kaj Rusio (inter aliaj landoj) parolas la orientan dialekton de la armena lingvo. La lando mem estas laika kiel rezulto de soveta regado, sed la plimulto de la civitanoj apartenas al la Armena Apostola Eklezio.

Diasporo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Armena diasporo.
Armena diasporo "Spjur Haj".
Armena ceramikisto en la armena kvartalo en Jerusalemo

Malgrandaj armenaj komerco-komunumoj ekzistis ekster Armenio dum jarcentoj. Ekzemple, dum jarmilo ekzistis armena komunumo en Sankta Lando, kaj unu el la kvar kvartaloj de la malnova urbo Jerusalemo estis nomita kiel Armena Kvartalo. Ekzistas ankaŭ restaĵoj de antaŭe popolriĉaj komunumoj en Hindio, Mjanmaro, Suda Orientazio, Pollando, Hungario, Rumanio, Serbio, Etiopio, Sudano kaj Egiptujo.

Tamen, la plejmulto de la armenoj disiĝis ĝenerale tra la mondo kiel rekta konsekvenco de la genocido de 1915, konsistigante la armenan diasporon. Armenaj komunumoj en kaj ĉirkaŭ la kartvela ĉefurbo Tbiliso, en Sirio kaj en Irano ekzistis ekde Antikvo.

Ene de la diaspora armena komunumo, ekzistas neoficiala klasifiko de la malsamaj specoj de armenoj. Ekzemple, la armenoj kiuj originas de Irano[24] estas nomataj Parskahaj (Պարսկահայ), dum la armenoj de Libano[25] estas kutime nomataj Lipananahaj (Լիբանանահայ). La armenoj de la diasporo plimulte estas la parolantoj de la okcident-armena dialekto de la armena lingvo. Tiu dialekto havas konsiderindajn diferencojn de la orient-armena dialekto, sed parolantoj de ĉiu el ambaŭ variantoj povas kutime kompreni unu la alian. La orient-armena en la diasporo estas unuavice parolata en Irano, Rusio kaj iamaj sovetiaj ŝtatoj kiel ekzemple Ukrainio kaj Kartvelio (kie ili formas plimulton en la regiono Ĝavaĥko). En diversspecaj komunumoj (kiel ekzemple en Kanado kaj Usono[26]) kie multaj malsamaj specoj de armenoj vivas kune, ekzistas tendenco por la malsamaj grupoj kune renkontiĝi.

En Latinameriko, la plej granda armena komunumo troviĝas en Argentino[27], kun plo ol 300,000 armenoj. Aliaj gravaj komunumoj troviĝas en Urugvajo[28], Brazilo[29], Ĉilio[30] kaj Venezuelo[31]. Ĉi tiuj armenoj estas plimulte la posteuloj de la fuĝintoj de la armena genocido. Ili havas siajn organizojn, lernejojn, preĝejojn kaj influon en la politiko por diskonigi informojn pri la genocido kaj postuli ties agnoskon de la naciaj registaroj.

Armenoj en Pollando estas unu el naŭ laŭleĝe agnoskitaj naciaj minoritatoj en Pollando, estanta parto de Armena diasporo, loĝanta dise en la tuta lando, asimiligita kun plurjarcenta tradicio de setliĝo sur la teritorioj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Plimulto de armenoj setliĝintaj en Pollando okupiĝis pri komerco kun Azio kaj rapide ĝin dominis. Aliaj laboris kiel ormetiistoj, ofte produktante grandiozajn objektojn. Aliaj evoluigis produktadon de dioj. Plimulto de polaj armenoj estis bone edukita. Danke al siaj komercaj kontaktoj kun Oriento ili scipovis paroli orientajn lingvojn, kion ofte profitis polaj reĝoj kaj polaj senjoroj – plimulto de oficialaj misioj al TurkioPersio estis priservata de armenoj. Riĉaj armenaj komercistoj kelkiam pruntedonis monon al ĉiam suferantaj pro manko de mono polaj reĝoj. Oni ofte emfazas unuavican rolon de armenoj en orientalismigo de la pola nobela kulturo. Ĝuste armenoj kunkreis sarmatismon, venigante al Pollando interalie nedisigeblan atributon de sarmato – kontuŝan veston, popularan armenan sabron aŭ plurajn ekzotajn spicaĵojn kaj ornamaĵojn.

Armenoj loĝas en Krimeo ekde la Mezepoko. La unua ondo de armena enmigrado en ĉi tiun areon komenciĝis meze de la 10-a jarcento kaj, dum tempo, kiam politikaj, ekonomiaj kaj sociaj kondiĉoj en Armenio mem ne pliboniĝis, novaj ondoj sekvis ilin. Hodiaŭ inter 10 kaj 20 mil armenoj loĝas en la duoninsulo.

Pri tiu diasporo agadas Birthright Armenia.

Religio[redakti | redakti fonton]

Templo de Garni, pagana templo de la 1-a jarcento en Armenio.

Antaŭ kristanismo, la armenoj estis praktikantoj de politeisma religio kun miksaĵoj de iranaj elementoj[32]. Eĉ post la adoptado de kristanismo multaj armenoj konservis ne-kristanajn kredojn. Multaj el la armenaj dioj havis multajn similaĵojn al la gedioj kaj de la grekoj kaj de la persoj, pro la proksimeco de ambaŭ kulturoj. Inter la plej konataj tiamepokaj gedioj troviĝas Anahit (diino), Aramazdo kaj Vahagn (analogulo de Heraklo).

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Armena mitologio.

En 301, Armenio adoptis kristanismon kiel ŝtatan religion, kaj ĝi fariĝis la unua nacio kiu faris tion[33]. Ĝi establis eklezion kiu daŭre ekzistas sendepende de la katolika kaj orient-ortodoksa eklezioj, naskiĝante tiel en la jaro 451 kiel rezulto de neĉeesto pro batalado de la armenoj kontraŭ la persoj kaj posta malakcepto de la decidoj de la Koncilio de Kalcedono[34]. Hodiaŭ tiu eklezio estas konata kiel la Armena Apostola Eklezio[35], kiu estas en komunio kun orientaj eklezioj, sed ĝi ne estu konfuzita kun la Ortodoksa Eklezio. Dum sekvintaj invadoj, politikaj malfacilaĵoj kaj nestabilaĵoj de la nobeldomoj,

Baptado de Tiridates III.

Armenio dependis de sia eklezio por konservi kaj protekti la identecon. La origina loko de la armena Katolikosato estas Eĉmiadzin. Tamen, la sinsekvaj renversiĝoj, kiuj karakterizis la politikajn scenojn de Armenio, igis la politikan rajtigon moviĝi al pli sekuraj lokoj. La eklezia sidejo meze moviĝis ankaŭ al malsamaj lokoj kune kun la politika aŭtoritato. Tial, ĝi poste moviĝis al Kilikio kiel Armena Patriarkato de Sizo[36].

La armena popolo estis dum longa tempo, kristana "insulo" en plejparte islama regiono. Tie estas, aliflanke, malgranda malplimulto de etnaj armenaj islamanoj, konataj kiel hamŝenizoj; dum la historio de la judoj en Armenio datas de pli ol 2000 jaroj. La Armena reĝlando en Kilikio havis proksimajn rilatojn kun la eŭropaj krucmilitaj ŝtatoj. Poste, la malbona situacio en la regiono plugvidis la episkopojn de Armenio por elekti Katolikoson en Eĉmiadzin, la origina sidloko de la Katolikosato. En 1441, la nova Katolikoso estis elektita en Eĉmiadzin, Kirakos Virapetsi, dum Krikor Moussapegiants konservis sian titolon kiel Katolikoso de Kilikio. Tial, ekde 1441, ekzistas du katolikosatoj en la Armena Eklezio kun egalaj rajtoj kaj privilegioj, kaj kun siaj respektivaj jurisdikcioj. La honora supereco de la Katolikosato de Eĉmiadzin ĉiam estis rekonita de la Katolikosato de Kilikio.

Kunveno de armenaj katolikaj episkopoj en Jerusalemo, ĉirkaŭ 1880

Dum la Armena Apostola Eklezio restas la plej eminenta eklezio en la armena komunumo ĝenerale en la mondo, la armenoj (precipe en la diasporo) ankaŭ membras en aliaj kristanaj eklezioj. Tiuj inkludas la Katolikan Armenan Eklezion[37] (kiu sekvas la saman liturgion sed rekonas la katolikan papon), la Armenan Misian Eklezion, kiu komenciĝis kiel reformado en la ĉefa eklezio sed poste apartiĝis, kaj la Armenan Frateco-Eklezion, kiuj naskiĝis en la sino de la Armena Evangelia Eklezio[38]. Ekzistas ankaŭ multaj armenoj kiuj estas membroj de ĉiuspecaj protestantaj konfesioj. Aliaj armenoj konvertiĝis al nekristanaj religioj kiel ekzemple budhismo, islamobahaismo[39].

Dum la paso de la jarcentoj, multaj armenoj kolektive apartenis al aliaj kredoj aŭ kristanaj movadoj, inkluzive de la Paŭlanoj[40] kiu estas formo de gnostikisma movado kaj manikea kristanismo. Paŭlanoj serĉis la restaŭradon de la pura kristanismo de Paŭlo kaj ĉirkaŭ la jaro 660 fondis la unuan parokaron en Kibossa, Armenio.

Alia ekzemplo estas la Tondrakianoj[41], kiuj prosperis en mezepoka Armenio inter la frua 9-a jarcento kaj 11-a jarcento. Tondrakianoj rekomendis la aboligadon de la armena eklezio, neis la senmortecon de la animo, ne kredis je resurekto, pledis por ke kamparanoj havu la samajn rajtojn posedi propraĵojn, kaj egalecon inter viroj kaj virinoj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Lingvo kaj literaturo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Armena lingvo kaj Armena literaturo.

La armena lingvo estas sub-branĉo de la hindeŭropa lingvaro[42], kun proksimume 8 milionoj da parolantoj [43], unu el la plej malgrandaj pluvivantaj sub-branĉoj, komparebla al la albana aŭ la iom pli vaste parolata greka, kun kiu ĝi povus esti ligita (vidu grek-armena lingvo[44]).

Kvin milionoj da orient-armenlingvanoj loĝas en Kaŭkazio, Rusio, kaj Irano, kaj ĉirkaŭ du ĝis tri milionoj da armenoj en la cetero de la armena diasporo parolas la okcidentan armenan. Laŭ Censo-ciferoj de Usono, ekzistas 300,000 usonanoj kiuj parolas la armenan hejme. Ĝi estas fakte la dudeka plej ofte parolata lingvo en Usono, havante iomete pli malmultajn parolantojn ol la haitia lingvo, kaj iomete pli ol la navaha lingvo.

Informoj pri la armena literaturo venas de la jaro 400, kiam Mesrop Maŝtoc inventis la armenan alfabeton[45]. Tiu tempodaŭro ofte estas rigardata kiel la ora epoko de armena literaturo. Frua armena literaturo estis kreita de la "patro de armena historio", Moseo de Ĥoreno, kiu verkis "La Historio de Armenio". La libro kovras la tempon de la formado de la armena popolo ĝis la 5-a jarcento La 19-a jarcento spertis bonegan literaturan movadon kiu naskis modernan armenan literaturon. Tiu tempodaŭro, dum kiu la armena kulturo prosperis, estas konata kiel la reviviĝ-periodo (Zartonki-sherkan). La vekiĝperiodo de predikistoj-verkintoj de Bizancio kaj Tbiliso, preskaŭ identa al tiu de la romantikuloj de Eŭropo, kiuj estis interesintaj pri stimulado de la armena naciismo. La plej granda parto el ili adoptis la orientan aŭ okcidentan varianton de la armena lingvo laŭ celata publiko, kaj preferis ilin anstataŭ la klasika armena (grabaro) kiu ne plu estis parolata. Tiu periodo finiĝis post la Hamidaj masakroj, kiam la armenoj travivis afliktajn tempojn, pluraj dekmiloj estis mortigitaj en la Otomana Imperio. Pro la okazintaĵoj de la armena historio de la 1920-aj jaroj kaj de la Genocido aperis pli aŭdacaj verkistoj kiel Parujr Sevak, Gevork Emin, Silva Kaputikjan kaj Hovhannes Ŝirazo kiuj komencis novan epokon en la literaturo.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Armena arkitekturo.
Monaĥejo Haghpat, konstruita sub la bagratida regado.

La unuaj armenaj preĝejoj estis konstruitaj sub la ordonoj de Sankta Gregorio la Iluminanto, kaj ofte ili estis konstruitaj sur spuroj de paganaj temploj, kaj imititante kelkajn aspektojn de armena antaŭ-kristana arkitekturo.

Klasika kaj mezepoka armena arkitekturo estas dividita en kvar apartaj periodoj.

La unuaj armenaj preĝejoj estis konstruitaj inter la 4-a kaj 7-a jarcentoj, ekde kiam Armenio konvertiĝis al kristanismo[46], kaj ĝis la araba konkero de Armenio. La fruaj preĝejoj estis plejparte simplaj bazilikoj, sed kelkaj kun flankaj absidoj. Antaŭ la 5-a jarcento la tipa konus-kupolo en la centro fariĝis vaste uzata. Antaŭ la 7-a jarcento, preĝejoj planataj kun centraj kupoloj estis konstruitaj kaj ĉiam kun pli komplikaj sistemoj. Ekzemplo de tia konstruado estas la preĝejo Sankta Ripsime[47].

Ĥaĉkaro de Haghpat.

Antaŭ la tempo de la araba invado, formiĝis la klasika armena arkitekturo.

De la 9-a ĝis la 11-a jarcento, la armena arkitekturo renaskiĝis sub la patroneco de la bagratida dinastio[48] kun granda koncentriĝo de konstruaĵoj en la areo de lago Van[49], tio inkludis kaj tradiciajn stilojn kaj novajn inventojn. En tiu tempo aperis la ĉizitaj ŝtonoj konataj kiel ĥaĉkaro (ŝtonkruco)[50]. Multaj novaj urboj kaj preĝejoj estis konstruitaj dum tiu tempo, inkluzive de nova ĉefurbo ĉe Van kaj nova katedralo en la insulo Aĥtamar. La katedralo de Anio[51] ankaŭ estis kompletigita dum regado de tiu dinastio. En ĉi tiu glora periodo de la armena arkitekturo ankaŭ estis konstruitaj la Haghpat kaj Hariĉavank. Tiu periodo finiĝis per la invado de la selĝukoj.

Hodiaŭ, multaj armenaj konstruaĵoj restas en Turkio (plimulto detruita kaj abandonita), Irano, Azerbajĝano (en Naĥiĉevano estis tute detruita la mezepoka tombejo de Julfo[52]) kaj Kartvelio. Ĉar multaj konfliktoj kaj militoj inter diversaj imperioj de la regiono uzis la Armenan Altebenaĵon kiel batalkampon, malmultaj urboj konservas arkitekturan stilon de antaŭ la 20-a jarcento, sed ankoraŭ restas multaj preĝejoj kaj monaĥejoj dise en Armenio kiuj iom post iom estas rekonstruataj kaj fariĝas unu el la ĉefaj turismaj allogaĵoj de la lando. Ankaŭ pluraj el tiuj kristanaj antikvaj temploj estas enlistigitaj kiel monda heredaĵo de UNESKO.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sporto de Armenio.
Armenaj infanoj ludas ŝakon

De antaŭlonge en Armenio estis ludataj multaj sportoj, inter kiuj troviĝas piedpilko, ŝako, boksado, manpilko, hokeo, sambo, luktarto, halterlevo kaj flugpilko. Ekde la sendependiĝo, la armena registaro aktive rekonstruis la sportprogramon de la lando.

Dum sovetia reĝimo, armenaj atletoj famiĝis gajnante amason da medaloj dum la Olimpikaj Ludoj. La unua armeno, gajninta medalon en moderna olimpika historio estis Hrant Ŝahinjan, kiu gajnis po du medalojn el oro kaj arĝento je gimnastiko ĉe la Somera Olimpiko 1952 en Helsinko. En piedpilko, plej sukcesa armena teamo estis Yerevan's FC Ararat, kiu gajnis la plej multajn el la Sovetiaj Ĉampionecoj en la 1970-aj jaroj kaj ankaŭ venkis profesiajn klubojn kiel FC Bayern München en la Eŭropokalo.

La armenoj ankaŭ estas sukcesaj en ŝako, kio estas la plej populara menso-sporto en Armenio. Pluraj plej eminentaj ŝakludantoj en la mondo estas armenoj kiel ekzemple Tigran Petrosjan, Levon Aronjan kaj Garri Kasparov (duonarmeno — per patrino). Armenoj ankaŭ estis sukcesaj en halterlevo kaj luktado, gajnante medalojn en ĉiu sporto ĉe la Olimpikaj Ludoj.

Armenoj de la diasporo kaj tiuj de Armenio kune organizas kaj partoprenas "armenajn olimpikajn ludojn" konatajn kiel "Tut-armenaj ludoj" (Համահայկական խաղեր). Ili okazas ĉiuan kvaran jaron kaj en 2003 okazis unuafoje en Erevano, Armenio. En ili partoprenas armenoj kiel individuaj aŭ teamaj ludantoj.

Muziko kaj danco[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Armena muziko kaj Armena danco.
Gasparjan en 2009
Siruŝo en Belgrado (2008)
Ŝanur Varenagh Aznavurjan aŭ "Charles Aznavour".

La armena muziko estas miksaĵo de tipa popola muziko, plejbone reprezentita de la konata duduk-muziko de Ĝivan Gasparjan[53], same kiel popmuziko, kaj ampleksa kristana muziko.

Instrumentoj kiel duduko[54], dhol[55], zurna[56] kaj kanun[57] estas ofte trovataj en armena popola muziko. Artistoj kiel ekzemple Sajat-Nova estas famaj pro ilia influo en la evoluo de armena popola muziko. Unu el la plej antikvaj specoj de armena muziko estas la armena kanto kiu estas la plej ofta speco de religia muziko en la lando. Multaj el tiuj kantoj estas origine antikvaj, kiuj etendiĝas ĝis la antaŭ-kristanaj tempoj, dum aliaj estas relative modernaj, inkluzive de pluraj kunmetitaj fare de sankta Mesrop Maŝtoc, la inventinto de la armena alfabeto, tradukinto de la biblio kaj komponinto de pluraj kristanaj himnoj. Sub la sovetia reĝimo, la komponisto de armena klasika muziko, Aram Ĥaĉaturjan[58] iĝis internacie konata pro sia muziko, komponita por diversaj baletoj kaj la Sabra Danco por la baleto Gajaneh.

La Armena genocido kaŭzis ĝeneralan elmigradon kiu kondukis al ekloĝado de armenoj en diversaj landoj tra la mondo. La armenoj konservis siajn tradiciojn kaj kelkaj diasporanoj famiĝis per muziko. En la post-genocida armena komunumo de Usono, la tiel nomita armenstila danc-muziko "kef", uzis armenajn kaj sudokcident-aziajn instrumentojn (ofte elektrajn) kaj kelkajn okcidentajn instrumentojn. Tiu stilo konservis la popolkantojn kaj dancojn de la okcident-armena kulturo, kaj multaj artistoj ankaŭ ludis la nuntempajn popularajn kantojn de Turkio kaj aliaj sudokcident-aziaj landoj de kiuj la armenoj elmigris.

Richard Hagopjan eble estas la plej fama artisto de la tradicia "kef" stilo kaj la Muzikbando Vosbikjan[59] estis rimarkinda en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj. Ĝi evoluigis sian propran stilon de "kefmuziko" grave influitan de la populara usona American Big Band Jazz. Poste, la elmigrintoj de la armena diasporo el Mezoriento estis impresitaj de la eŭrop-kontinenta (aparte franca) pop-muziko, la armena pop-muziko-ĝenro kreskis kaj famiĝis en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj kun artistoj kiel ekzemple Adiss Harmandjan kaj Harout Pamboukjian rezultanta el la armena diasporo kaj Armenio. Ankaŭ kun artistoj kiel ekzemple Siruŝo[60], prezentanta pop-muzikon kombinitan kun armena popola muziko, tre fama kaj en Armenio kaj inter armenoj de la diasporo. Aliaj armenaj diasporanoj kiuj famiĝis ĉe klasikaj aŭ internaciaj muziko-cirkloj estas la mondrenoma franc-armena kantisto kaj komponisto Charles Aznavour[61], pianisto Ŝahan Arzruni[62], eminentaj opero-sopranoj kiel ekzemple Hasmik Papjan kaj pli ĵuse Isabel Bajrakdarjan kaj Anna Kasjan. Kelkaj armenoj kantas ne-armenajn melodiojn kiel ekzemple la metalrokgrupo System of a Down[63] (kiu tamen ofte integras tradiciajn armenajn muzikilojn kaj ritmojn en la kantoj) aŭ la stelulino Cher[64]. En la armena diasporo, armenaj revoluciaj kantoj estas popularaj inter la junularo. Tiuj kantoj apogas armenan patriotismon kaj temas ĝenerale pri armena historio kaj popolaj herooj.

Tapiŝ-teksado[redakti | redakti fonton]

Armeninoj teksante tapiŝojn en Van, jaro 1907, Okcidenta Armenio, nuna Turkio.

Tapiŝ-teksado estas historie grava tradicia profesio por la plejparto de armenaj virinoj, inkluzive de multaj armenaj familioj. Ankaŭ ekzistis viraj karabaĥaj tapiŝteksistoj. La plej malnova konservita armena tapiŝo de la regiono, konata kiel "Artsakh" farita dum Mezepoko, apartenas al la vilaĝo Banants (proksime de Gandzak) kaj je datoj de la frua 13-a jarcento. La unua fojo kiam aperis armena vorto por tapiŝo, gorg, estis uzita en historiaj fontoj en armena surskribo de 1242-1243 sur la muro de la preĝejo Kaptavan en Montara Karabaĥo.

Arthistoriisto Hravard Hakobjan notas ke la Arcaĥ-tapiŝoj "okupas specialan lokon en la historio de la armena tapiŝokreado". Ordinaraj temoj kaj gvidlinioj trovitaj sur armenaj tapiŝoj estis la bildigo de drakoj kaj agloj. Ili estis diversspecaj laŭ stilo, riĉaj je koloro kaj ornamaj ĉeftemoj, kaj estis eĉ apartigitaj laŭ kategorioj dependantaj de kiu speco de bestoj estis prezentitaj sur ili, kiel ekzemple artsvagorgs (aglo-tapiŝoj), vishapagorgs (drako-tapiŝoj) kaj otsagorgs (serpento-tapiŝoj). La tapiŝo menciita en la Kaptavan-surskriboj estas kunmetita de tri arkoj, kovrita de vegetaĵa ornamo, kaj similas al la prilumitaj manuskriptoj produktitaj en Montara Karabaĥo.

La arto de tapiŝo-teksado estis krome intime ligita al la kreado de kurtenoj kiel konstatite en trairejo de Kirakos Gandzaketsi, armena historiisto de la 13-a jarcento en Karabaĥo, kiu laŭdis Arzu-Khatun, la edzinon de regiona princo Vaĥtang Ĥaĉenaci, kaj ŝiajn filinojn pro ilia kompetenteco kaj kapablo je teksado.

Armenaj tapiŝoj ankaŭ estis famaj de fremduloj kiuj vojaĝis al Karabaĥo; la araba geografiisto kaj historiisto Al-Masudi notis ke, inter aliaj artaĵoj, li neniam vidis tiajn tapiŝojn aliloke en sia vivo.

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Armena kuirarto.
La fama jogurta supo (Spaso) el Armenio kun kibeho.

Armenoj ĝuas multajn malsamajn indiĝenajn kaj fremdajn manĝaĵojn. La plej populara manĝaĵo estas ĥorovaco, armen-stila barbekuo, kiu estas fama tutmonde. Lavaŝo estas ege populara armena envolvebla pano, kaj armena baklavo estas speciala regalo. Aliaj famaj armenaj manĝaĵoj inkludas kebabon (rostita viando en kanapeto kun legomoj), t'pov dolman (ŝafidaĵo, aŭ bov-viando kaj rizo enpakitaj en vinberfolioj), kaghambi dolman (pikita viando kaj rizo enpakitaj en brasiko), amarajin dolman (senŝeligitaj tomatoj, melongenoj kaj verdaj piproj farĉitaj kun pikita viando miksita kaj rizo), kaj pilafo, bongusta rizplado. Ankaŭ, Ghapama, rizplado, kaj multaj malsamaj salatoj estas popularaj en la armena kuirarto. Fruktoj ludas grandan rolon en la armena dieto. Abrikotoj apartenantaj al tiu areo havas unikan guston, persiko estas indiĝena armena frukto kaj estas ege populara; krome ankaŭ estas oftaj la vinberoj, figoj, granatoj, kaj melonoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Haik and Hayastan. Alirita 2007-03-04.
  2. Armenia Provinces. Alirita 2007-03-04.
  3. Vahan Kurkjian, "History of Armenia", Michigan, 1968, [1]; Armenian Soviet Encyclopedia, v. 12, Yerevan 1987; Artak Movsisyan, "Sacred Highland: Armenia in the spiritual conception of the Near East", Yerevan, 2000; Martiros Kavoukjian, "The Genesis of Armenian People", Montreal, 1982
  4. Thomas Gamkrelidze and Vyacheslav V. Ivanov , The Early History of Indo-European Languages, March 1990, P. 110
  5. 5,0 5,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-03-31. Alirita 2010-12-13.
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-01-11. Alirita 2010-12-13.
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-05-09. Alirita 2010-12-13.
  8. "The conversion of Armenia to Christianity was probably the most crucial step in its history. It turned Armenia sharply away from its Iranian past and stamped it for centuries with an intrinsic character as clear to the native population as to those outside its borders, who identified Armenia almost at once as the first state to adopt Christianity". (Nina Garsoïan in Armenian People from Ancient to Modern Times, ed. R.G. Hovannisian, Palgrave Macmillan, 1997, Volume 1, p.81).
  9. http://www.biblioteca-tercer-milenio.com/sala-de-lectura/Bizancio-Vasiliev/6/11-turcos.html[rompita ligilo]
  10. http://imperiobizantino.wordpress.com/2007/08/17/los-comnenos-y-el-reino-armenio-de-cilicia-final/
  11. http://hispanismo.org/castilla/185-leon-v-de-armenia-y-i-de-madrid.html
  12. http://www.zonu.com/detail6/2010-01-05-11617/El-Imperio-Safavida-o-Dinastia-Safawi-1501-1722.html
  13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-01-20. Alirita 2010-12-13.
  14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2005-12-23. Alirita 2010-12-13.
  15. http://www.diarioya.es/content/turqu%C3%ADa-se-niega-a-pedir-perd%C3%B3n-por-el-genocidio-armenio
  16. http://www.avizora.com/publicaciones/historia_del_mundo/textos/genocidio_armenio_0010.htm
  17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2021-08-26.
  18. http://www.elpais.com/articulo/internacional/genocidio/armenio/abre/crisis/Turquia/EE/UU/elpepuint/20100304elpepuint_16/Tes
  19. Andrés Mourenza, La vida armenia fluye otra vez en Turquía (La armena vivo fluyas alian fojon en Turkio), El País, Madrido, 23a de aprilo 2015, paĝo 7. Sama teksto kiel La identidad armenia renace en las calles de Turquía (La armena identeco renaskiĝas sur la stratoj de Turkio), El País, Madrido, 23a de aprilo 2015, [2] Konsultita la 23an de aprilo 2015.
  20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-12-27. Alirita 2010-12-13.
  21. http://www.esacademic.com/dic.nsf/eswiki/320216
  22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-10-27. Alirita 2010-12-13.
  23. http://www.uzood.com/video/40548/Hayastan-Hamahaykakan-Himnadram--Qochari[rompita ligilo]
  24. http://countrystudies.us/iran/45.htm
  25. http://www.armenianweekly.com/.../armenians-of-lebanon-volume-published-by-haigazian-and-naasr
  26. http://www.armenianlife.com/
  27. http://www.armeniosonline.com.ar/librito/librito_argentina.htm
  28. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-08. Alirita 2010-12-13.
  29. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-08. Alirita 2010-12-13.
  30. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-05-05. Alirita 2010-12-13.
  31. http://webcache.googleusercontent.com/search?q=cache:GLZH8bUQ8nEJ:www.ian.cc/notas/noticias_ian.php%3Fid%3D1606+armenios+de+venezuela&cd=5&hl=es&ct=clnk&gl=es
  32. The Cambridge Ancient History. vol. 12, p. 486. London: Cambridge University Press, 2005.
  33. http://livingviajes.com/conoce-armenia-el-primer-pais-cristiano-del-mundo/
  34. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-01. Alirita 2010-12-13.
  35. http://www.armenianchurch.net/
  36. http://www.armenianchurch.org/
  37. http://www.armeniancatholic.org
  38. http://www.aeuna.org/
  39. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-25. Alirita 2010-12-13.
  40. http://www.medievalchurch.org.uk/h_paul.php
  41. http://penelope.uchicago.edu/Thayer/E/Gazetteer/Places/Asia/Armenia/_Texts/KURARM/37*.html
  42. http://armenianlanguage.org/origins/origins.html
  43. http://squidom.com/HowTosEducation/The_Armenian_Language_History_Resources/related_links[rompita ligilo]
  44. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-03-31. Alirita 2010-12-13.
  45. http://www.esacademic.com/dic.nsf/eswiki/63048
  46. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-02-17. Alirita 2010-12-15.
  47. http://www.deviajes.es/rutas/ARMENIA_2.html
  48. http://teocraciaecumenica.blogspot.com/2006_06_01_archive.html
  49. http://www.enciclopediaespana.com/Lago_Van.html[rompita ligilo]
  50. http://www.khachkar.am/en/
  51. http://journals.worldnomads.com/gododesinquieto/photo/11937/333851/Turkey/locations/browse?utm_campaign=wn_footer&utm_medium=footer&utm_source=worldnomads
  52. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-03. Alirita 2010-12-15.
  53. http://www.gasparyanjivan.com/
  54. http://duduk.com/Arm-music-ins/Duduk/Duduk-Info/index.html
  55. http://www.duduk.com/Arm-music-ins/Dhol/info.html
  56. http://www.duduk.com/Arm-music-ins/Zurna/Info-Zurna/index.html
  57. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-08-19. Alirita 2010-12-15.
  58. http://www.epdlp.com/compclasico.php?id=1039
  59. http://www.youtube.com/user/Vosbikian
  60. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-05-28. Alirita 2010-12-15.
  61. http://es.armnews.com/view/tag/Charles%20Aznavour/Charles-Aznavour[rompita ligilo]
  62. http://www.answers.com/topic/sahan-arzruni
  63. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-10-06. Alirita 2010-12-15.
  64. http://www.khabararmani.com/files/0000785.htm[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.