Armenoj en Irako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armenoj en Irako
nacia malplimultoetno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Armenio (verdkolore) kaj Irako (oranĝkolore) en regiona mapo.

La historio de la armenoj en Irako estas dokumentita ekde malfruaj babilonaj tempoj. La riveroj Tigriso kaj Eŭfrato ambaŭ havas siajn fontojn en la Armena Altebenaĵo, tial, la lando Irako kaj la lando Armenio ĉiam estis ligitaj. Hodiaŭ oni kalkulas, ke ĉirkaŭ 10.000–15.000 armenoj loĝas en Irako[1], kun komunumoj en Bagdado, Mosulo, Basra, Kirkuk, Bakubah, Dohuk, Zaĥo kaj Avzrog. La armenoj konsistigas la duan plej grandan nur kristanan etnon en la lando, post la indiĝenaj asirianoj[2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Armenaj infanoj en Bagdado en la jaro 1918

La historio de la armenoj en Irako estas dokumentita ekde malfruaj babilonaj tempoj. Tamen, la ĝeneralaj radikoj de la nuntempa armena komunumo en Irako povas esti plejparte spuritaj al la devigita translokado de ŝaho Abas de la armenoj al Irano en 1604, el kiuj kelkaj poste ekloĝis en Irako[3].. Pliaj 25.000 armenoj alvenis al Irako dum la komenco de la 20a jarcento dum ili fuĝis de la persekutado de la Armena genocido[3][4]. Ili establis lernejojn, sportajn kaj kulturajn klubojn, kaj politikajn kaj religiajn instituciojn en urbaj centroj tra la tuta larĝo de Irako[5].

Dum la 1980-aj jaroj, la armena komunumo prosperis kiel rezulto de la modernigaj klopodoj de prezidanto Sadam Husejn, ĉar ĝi daŭre rekonstruis siajn kulturajn instituciojn kaj eĉ konsekris imponan katedralon en Bagdado[3]. Saddam retenis multajn armenojn inter sia persona akompanantaro: lia vartistino estis iraka-armena, kune kun unu el liaj korpogardistoj, lia juvelisto, tajloro kaj dommastrino[6]. Unu el liaj amantinoj estis Juliet N. Gurĝjan. La armenoj profitis sub la sekularisma regado de la partio Baath, kiu forte subpremis la islamismajn fortojn precipe la ŝijaismajn irakajn elementojn, kiuj poste leviĝus kontraŭ Sadam. La armenoj ankaŭ ne subtenis iun ajn en la opozicio, do la reĝimo de Husejn fidis sian lojalecon kaj sekve donis al ili multajn rajtojn. Dum Kristnasko, Sadam Husejn ordonis porti grandan kvanton da floroj al la armena preĝejo de Bagdado.

Armenoj kaj politika situacio[redakti | redakti fonton]

Armena dioceza asembleo en Irako, 12an de majo 2012 Bagdado

Post la lanĉo de la dua iraka kampanjo, pli ol 3 000 armenoj forlasis la landon, diris estro de Nacia Administrado de Armenoj en Irako Parujr Hakopjan. "Kvar jarojn pasis de la lanĉo de milita kampanjo en Irako fare de koaliciaj trupoj. Kaj mi konfirmas kun certeco, ke la nombro de la armenaj enmigrintoj eksterlanden ne superas ĉi tiun markon", li rimarkis. Sinjoro Hakopjan diris, ke antaŭ kvar jaroj estis 18 000 armenoj en Irako kaj nun nur 15 000 el ili loĝas en la lando. Ĝenerale dum la pasintaj 4 jaroj 1.500 armenoj enmigris al Sirio, ĉirkaŭ 1.000 alvenis en Armenion kaj ĉirkaŭ 500 foriris al Jordanio ", li substrekis[7].

Multaj armenoj militservis dum la okjara milito kun Irano kaj la milito en la Persa Golfo. Pli ol 130 de Zaĥo (urbo kun armena loĝantaro 1.500-forta) estis mortigitaj en la konflikto kun Irano dum tri aliaj, ankaŭ de Zaĥo, estis mortigitaj en koaliciaj aviadilaj atakoj en Kuvajto, Basra kaj Mosulo. Civilaj viktimoj post la Golfa Milito, post la ribelo de la kurdoj, inkludis kvar armenajn bebojn kiuj mortis en batalado proksime de la turka limo[8].

Invado de Irako[redakti | redakti fonton]

Kun la invado de Irako en 2003, la situacio por la armenoj en Irako plimalboniĝis konsiderinde. La armenoj estis submetitaj al mortigoj kaj monpagado por elaĉeto. Multaj armenoj enmigris al aliaj sudokcident-aziaj landoj (precipe Sirio kaj Libano), Eŭropo, Usono, Kanado kaj Aŭstralio. Armenaj preĝejoj ankaŭ estis celo de bombadoj fare de miliciaj grupoj.

En oktobro 2007, du armenaj virinoj en Irako estis mortigitaj de la aŭstraliaj entreprenistoj pri privata sekureco, Unity Resources Group, en distrikto Almasbah en Bagdado[9][10].

La armena gajninto de la konkurso de Miss Irako kaŝis sin pro timo esti celata de islamaj batalantoj[11].

Sendado de armenaj trupoj[redakti | redakti fonton]

Armenio partoprenis la klopodojn de la usona gvidata koalicio sendante grupon de 46 nemilitistaj personoj, inkluzive de 30 kamionistoj, 10 spertuloj pri bombodetonado, tri kuracistoj kaj tri oficiroj. Ili servis sub la pola komando en la urbo Karbalo kaj la proksima urbo Hilla.

En oktobro 2008, Armenio finis sian modestan ĉeeston en Irako, citante plibonigitan sekurecon kaj la daŭrantan retiriĝon de multe pli granda pola armea kontingento, kiu kontrolis armenajn trupojn senditajn en la lando[12].

Religio[redakti | redakti fonton]

Armena preĝejo en Bagdado.

Armenoj en Irako estas plejparte membroj de la Armena Apostola Eklezio aŭ de la Armena Katolika Eklezio.

La preĝejo Sankta Gregorio la Iluminanto (ĉe placo Younis al Sabaawi, Bagdado) estas la ĉefa preĝejo por la armenaj irakanoj. Ekzistas ankaŭ la preĝejo Sankta Vartan en Dohuk, norda Irako. La episkopo Avak Asadourian estas la Primaso de la Armena Apostola Diocezo en Irako ekde aprilo 1980[13]. .

La Armena Katolika Ĉefepiskopa Preĝejo konservas ĉeeston en Bagdado, same kiel la Armena Evangelia Eklezio de Bagdado.

Iuj armenaj preĝejoj ankaŭ estis celoj de bombado kaj iuj armenoj mortis pro sekta batalado en Irako.

Kontribuoj al iraka kulturo[redakti | redakti fonton]

Armenoj ludis tradicie gravan rolon en iraka kulturo, precipe en literaturo kaj muziko kaj ĝenerale en ĉiuj artoj. Armena popolmuziko kaj danco estas admirataj en Irako.

Yaacoub Sarkis estis fama aŭtoro kaj esploristo pri irakaj artoj. Li kutimis okazigi kulturajn kunvenojn en la regiono Murabba'a de Bagdado ĉe la rivero Tigriso, kie renkontiĝadis la iraka kultura elito. Li ankaŭ estas fama pro la duvoluma Al Mabaheth al Iraqiyyah, definitiva gvidilo de iraka historio kaj socio. Li vivis bone en la okdekaj jaroj antaŭ sia morto en la 1950-aj jaroj.

La du fondaj membroj de la okcidentstila popgrupo Nekonata al neniu, Art Haroutunjan kaj Ŝant Garabedjan, estas armena heredaĵo. Dum la regado de Saddam la bando povis elsendi sian muzikon nur post kiam ili kantis kanton festantan la naskiĝtagon de la diktatoro. Nekonata al Neniu ricevis grandan reklamon en la post-Sadama epoko.

En Iraka Kurdio[redakti | redakti fonton]

Calouste Gulbenkjan, bonfaranto armena. Kvankam li naskiĝis en nuna Turkio, pro la genocido pasigis plurajn jarojn en Irako.

Armenaj loĝantaroj en iraka Kurdio estas en la regiono ekde la 1920-aj jaroj, post kiam ili estis delokigitaj en la Armena genocido. Iliaj nombroj kreskis konsiderinde kun ondoj de nova enmigrado venintaj de Bagdado kaj aliaj irakaj regionoj post la falo de Saddam. La armenoj atribuas sian foriron al la nordo al sekurecaj zorgoj, kun iuj armenaj institucioj kaj preĝejoj celitaj de bombadoj, kaj iuj armenoj kun kidnapo kaj mortigoj en Bagdado kaj centraj regionoj de Irako. La armenoj konsideras, ke la kurdoregataj partoj de Irako ĝenerale estas multe pli sekuraj lokoj por loĝi. Kurda registara reprezentanto de la armena komunumo raportis al Araratnews en 2011, ke iraka Kurdio havas 3 600-3 800 armenojn, sed ĉi tiu nombro probable multe pli altas. nun pro loĝantaraj delokiĝoj pro Islama Ŝtato kaj kurdaj aneksoj de pridisputata teritorio. La armenoj de iraka Kurdio havas du lernejojn (en Erbilo kaj Dohuk) kaj kvin preĝejojn (en Dohuk, Erbil, Avzrog, Havresk, Zaĥoo). Ekzistas ankaŭ armena preĝejo kaj ĉirkaŭ 30 familioj en Kirkuk, urbo en iraka Kurdio.

La armenoj en iraka Kurdio havas unu rezervitan minoritatan sidlokon en la parlamento de la Kurdia Regiono de Irako.

Armenaj vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

Avzrog[redakti | redakti fonton]

Rimarkinda armena vilaĝo ekzistas en Avzrog, vilaĝo en la iraka provinco Dohuk. Fakte estas du Avzrogoj: unu loĝata de armenoj, kaj la alia de asirianoj. La nomo de la vilaĝo devenas de la kurda lingvo: av (akvo) kaj zrog (flava). La armena vilaĝo nomiĝas Avzrog Miri, dum la asiria nomiĝas Avzrog Ŝno.

Avak Asadurjan, la ĉefepiskopo de la diocezo de Irako de la Armena Apostola Eklezio.

La vilaĝo estis konstruita por la unua fojo en 1932 kiam la armenoj de Zaĥo kaj ĝiaj antaŭurboj decidis establi la vilaĝon kaj ekloĝi en ĝi. La vilaĝo estis detruita en 1975 de Saddam Huseein kaj transloĝigita kun araboj. En 1996, la urbo estis reloĝigita kun armenoj kaj la arabaj triboj, kiuj ekloĝis en la vilaĝo, estis forpelitaj, kaj poste la loka preĝejo Sankta Vardan estis re-konsekrita kaj konstruita en 2001. Aldone, kvankam la vilaĝanoj estas armenoj, ili ne parolas la armenan sed la kurdan. Tamen, armenoj en Avzrog konservas sian armenan socian identecon kiel folkloro, religio kaj nomoj. Avzrog havas entute loĝantaron de ĉirkaŭ 350 homoj[14][2][15].

Havresk[redakti | redakti fonton]

Havresk estas armena vilaĝo fondita en 1928 de armenoj fuĝantaj de Turkio en la Armena genocido. Ĝi estis granda kaj prospera vilaĝo dum la 1950-aj jaroj, havante artan grundakvon, bibliotekon, preĝejon kaj lernejon. Tamen dum la Operaco Anfal ĝi estis detruita kaj ĝiaj armenaj loĝantoj perforte elpelitaj[16]. Ĝi tamen estis rekonstruita en 2005 kaj nun havas loĝantaron de 100 familioj. La vilaĝo havas 115 domojn, forcejon, lernejon kaj preĝejon ĵus konstruitajn en 2012. La urbestro de la urbo estas Murad Vardanjan. La vilaĝo situas ĉirkaŭ 5 mejlojn sudoriente de Avzrog en la Ebenaĵo sude de Zaĥo.

Aghaĝanjan[redakti | redakti fonton]

Malgranda armen-loĝata vilaĝo kun 20 domoj estis konstruita en la Ninivaj ebenaĵoj de Irako inter la urboj Karemlaŝo sude kaj Baĥdido norde. La vilaĝo estis kreita por gastigi armenajn rifuĝintojn de Bagdado kaj de aliaj regionoj en Irako[17]. La vilaĝo estas nomita laŭ la financisto kaj programisto de la vilaĝo, la asiria politikisto kaj komercisto Sarkis Aghajan Mamendo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Իրաքում ընդհանուր առմամբ մնացել է շուրջ 10 հազար հայ [Ĉirkaŭ dek mil armenoj restas en Irako] () (30an de novembro 2011). Alirita 27an de januaro 2013.
  2. 2,0 2,1 Armenians of Iraqi Kurdistan – Taking Up Arms Against the Ongoing ISIL Threat - Hetq - News, Articles, Investigations. Alirita 24an de septembro 2017.
  3. 3,0 3,1 3,2 Dekmejian, R. Hrair (1997). "The Armenian Diaspora" in The Armenian People from Ancient to Modern Times, Volumo II: Foreign Dominion to Statehood: The Fifteenth Century to the Twentieth Century, eld. Richard G. Hovannisian. Novjorko: St. Martin's Press, p. 427.
  4. "Crushing Iraq's human mosaic", 2007-07-13. Kontrolita 2010-04-25.
  5. Hovannisian, Richard G. "The Ebb and Flow of the Armenian Minority in the Arab Middle East," Middle East Journal 28 (Winter, 1974), p. 28.
  6. Cockburn, Andrew kaj Patrick Cockburn. Saddam Hussein: An American Obsession. Londono: Verso, 2002, pp. 5, 160.
  7. 28 armenoj mortis dum kvar jaroj en Irako. PanArmenian.net. Marto 24, 2007.
  8. Fisk, Robert. The Great War for Civilisation: The Conquest of the Middle East. Novjorko: Alfred A. Knopf, 2006, pp. 685-86.
  9. "2 Killed in Shooting Mourned Far Beyond Iraq", The New York Times, 2007-10-11. Kontrolita 2010-04-25.
  10. "Security firms under attack after women are shot dead", The Times, 2007-10-10. Kontrolita 2010-04-25.
  11. "Iraq's beauty queen fears for life after threats to pageant." USA Today. Aprilo 12, 2006.
  12. "Armenia Ends Iraq Mission Arkivigite je 2014-03-10 per la retarkivo Wayback Machine." Asbarez. Oktobro 16an, 2008.
  13. The Armenian Church - Mother See of Holy Etchmiadzin. Alirita 2017-09-04.
  14. Kurdistan and Hayastan - Hand in Hand: Avzrok - Armenian village in southern Kurdistan (29an de oktobro 2008). Alirita 24an de septembro 2017.
  15. Avzarook Miri (Armenian). Alirita 24an de septembro 2017.
  16. Hawresk. Alirita 24an de septembro 2017.
  17. Aghajanian. Alirita 24an de septembro 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]