Armenoj en Mezoriento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉirkaŭ 10 000 liban-armenoj marŝantaj la 24-an de aprilo 2006, dum la 91-a datreveno de la Armena genocido.

La armena diasporo en Mezoriento estas plejparte densa en Israelo, Libano, Kipro, Sirio, Jordanio, kaj Irano, kvankam bone establitaj komunumoj ekzistas en Irako, Egiptio, Turkio, kaj aliaj landoj de la areo. La armenoj de Mezoriento ĉefe parolas la okcidentan dialekton de la armena lingvo (krom tiuj de Irano kiuj parolas la orientan) kaj la plimulto estas anoj de la Armena Apostola Eklezio, kun pli malgrandaj katolikaj kaj protestantaj malplimultoj. Ekzistas konsiderinda armena loĝantaro (pluraj miloj) en Israelo kaj la Palestinaj Teritorioj, aparte la Armena kvartalo en Jerusalemo kun historio kiu iras ĝis 2,000 jaroj. Armenoj en Libano havas la plej multajn organizojn kaj instituciojn, kompare al aliaj regionoj kiuj havas grandan nombron de armenoj.

La armena reĝeco ĉiam konservis proksiman kontakton kun najbara Persio. En la 1-a jarcento a.K., Tigranes la Granda, la Reĝo de Reĝoj de la Armena Imperio, regis pri signifa parto de la regiono. La armenaj havas miljaran longan denaskan historion en la regiono, kaj estas parto de la indiĝenaj loĝantoj de nordokcidenta Irano, same kiel multaj el la plej malnovaj armenaj preĝejoj, kapeloj kaj monaiesejoj troviĝas tie.

Dum la Mezepoko, la armenaj establis novan reĝlandon en Kilikio[1], kiu malgraŭ sia forta eŭropa influo, ne malkiel Kipro, estis ofte konsiderata kiel parto de Levantenio, do en Mezoriento. Estis armenaj komunumoj (en la formo de bone establitaj loĝejoj en ĉefaj urboj) en la regiono de Edessa, Norda Sirio, Jerusalemo, Egiptio, kaj ludis rektan rolon en multaj ŝlosilaj eventoj, kiel la Krucmilitoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Armena kvartalo en Jerusalemo

La ĉeesto de armenoj en norda Irano daŭre pliiĝis. Tamen ilia ĉeesto precipe signife plifortiĝis en 1604–1605, kiam ŝaho Abbas de la Safavida Imperio deportis 250 000–300 000 armenojn pli profunde en Persion. La armenoj, precipe tiuj de Irano, estis agnoskitaj kiel sagacaj komercistoj kaj estis famaj tra la mondo.

Dum la otomana periodo, la levantenaj armenaj komunumoj malpliiĝis pro antaŭaj konfliktoj, kiel la mamelukaj invado de Kilikio, la invado de Tamerlano al Sirio, ktp.

De la 16-a jarcento ĝis 1828, la tuta Orienta Armenio, kiu inkluzivas la tutan nuntempan Armenian Respublikon, estis parto de kaĝara Irano, kune kun la resto de Transkaŭkazio kaj partoj de la Norda Kaŭkazio. Kiel rezulto de la Traktato de Turkmenĉajo, Irano nerevokeble perdis Orientan Armenion favore al najbara Imperia Rusio, dum la kondiĉoj kondiĉigis la rajtojn de la caro peti la tre grandan armenan komunumon de Irano ekloĝi en la nove konkeritaj kaŭkazaj teritorioj Rusio. Multaj dekmiloj da armenoj translokiĝis. Jaron post kiam, laŭ la Traktato de Adrianopolo de 1829 finita kun otomana Turkio, la caro akiris la samajn rajtojn nun por la ekzistanta otomana armena loĝantaro, kaj denove multaj dekoj da miloj moviĝis. Kiel rezulto de tio, la nombro da la armenoj en la Proksima Oriento, kiuj ĉiuj vivis aŭ en kaĝara Irano aŭ la Otomana Imperio, malpliiĝis.

Multaj otomanaj armenoj venis al Levantenio kaj Mezopotamio (konata hodiaŭ kiel Irako) dum multaj fortigis la jam grandan armenan komunumon en najbara Irano, dum aliaj translokiĝis al Rusio kaj aliaj mondopartoj, dum ili fuĝis dum la Armena genocido, dum kiu 1,5 milionoj da armenoj pereis.

En la nuntempo, la armenoj en la regiono travivis kaj estis devigitaj partopreni multajn konfliktojn, kiel la araba-israela konflikto, la Libana Enlanda Milito, kaj sub Sadam Husejn en la Iraka-irana milito dum la 1980-aj jaroj kaj la unua Golfa Milito de 1990–1991.

Pro politika tumulto kaj streĉiteco en la regiono (kiel la Libana Enlanda Milito kaj la Islama Revolucio), multaj sudokcident-aziaj armenoj elmigris al la okcidentaj Eŭropo, Usono, Kanado, Aŭstralio kaj la ŝtatoj de la Persa golfo. Kvankam bona kvanto forlasis la regionon, ili neniam perdis sian ĉeeston en la Oriento.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Badmoutioun Hayots, Volumo II (). Ateno, Grekio: Hradaragoutioun Azkayin Oussoumnagan Khorhourti, p. 29–56.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]