Irana revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Irana Revolucio okazis dum la jaroj 1978-1979, kaj ĝi portis al la kolapso de la Irana monarĥio regata de la ŝaho Reza Pahlavi, kaj al la kreado de Islama teokratia respubliko regita de la Ajatolo Ruhollah Khomeini. Ĝi estis evento kiu profunde ŝokis la mondon, kaj ĝi ŝanĝis la vizaĝon de la islama mondo por multaj jaroj.

La revolucio estis kaŭzita de la malpopulareco de la ŝaho, kiu regis Iranon jam de 1953. La ŝaho estis vidata de multaj irananoj kiel servisto de Usono kaj de la aliaj imperiismaj landoj, pro lia uzo de granda nombro de usonaj militaj konsilantoj, lia diplomatia proksimeco al usonaj pozicioj, kaj lia politiko de okcidentigo kaj laikigo de la lando, kiu kontrastis kun ĝia ŝijaisma islama tradicio. Plue, lia registaro estis vidata kiel elitisma kaj korupciita, kaj aŭtoritarismo. Estis ĝenerala sento ke la mono kiu devenis de la vendado de nafto al aliaj landoj ne estis uzita por la bona de la plej multo de la popolo.

La revolucio mem estis farita de koalicio de islamaj, liberalaj kaj maldekstraj fortoj. La manifestacioj kontraŭ la registaro komencis en januaro de 1978, kaj sekvis monatoj de malstabileco kaj perforto. Unu de la plej popularaj subtenantoj de la ribeloj estis la ajatolo (ŝijaisma religia gvidanto) Ruhollah Ĥomeini, kiu vivis en ekzilo en Irako. En septembro, la iraka registaro forpelis lin pro premoj de la Irana registaro, kaj li fuĝis al Parizo, de kie li daŭre incitis la ribelantoj. En oktobro ĝenerala striko preskaŭ paralizigis la ekonomio, kaj la 2an de decembro, du milionoj da homoj kolektiĝis en Tehrano por postuli la reveno de Khomeini kaj la fino de la regado de la Ŝaho.

Finfine, la 16-an de januaro, la ŝaho Pahlavi kaj la emperiestrino forlasis Iranon, pro la peto de la ĉef-ministro Bakhtiar, kiu mem estis membro de la opozicio. Bakhtiar tuj disigis la fi-faman sekurec-servon Savak, liberigis politikaj malliberuloj, ordonis ke la armeo permesu manifestaciojn, promesi liberajn elektojn, kaj invitis Khomeini reveni al Irano. Khomeini revenis al Irano la 1-an de februaro 1979, kaj pluraj milionoj da irananoj venis por saluti lin ĉe lia alveno. Khomeini tui diris ke li ne rekonis la registaro de Bhaktiar, kaj kreis propran registaron. Post kelkaj tagoj de batalado inter la du flankoj, la 11-an de septembro la revoluciuloj gainis, kaj transprenis ĉiuj registaraj konstruaĵoj. Nuntempe, la 11-an de februaro estas nacia festo en Irano. En marto, oni tenis nacian referendumon por decidi se Irano devis fariĝi "Islama Republiko". 98% de la voĉdonantoj voĉdonis favore. La proporcio da voĉdonantoj estis granda, kvankvam kelkaj komunismaj kaj liberalaj grupj boikotis la referendumon. En oktobro la ŝaho iris al Usono por ricevi kuracadon por lia kancero. Estis multe da kolero en Irano pro tio, kaj la 4-n de novembro grupo da Iranaj studentoj kiuj subtenis Khomeini okupis la Usona ambasadejo kaj prenis 52 hostaĝoj inter la Usonanoj kiuj laboris tie. Khomeini oficiale subtenis la movon de la studentoj. La Ŝaho mortis malpli ol unu jaro poste, sed la okupo de la ambasadejo daurigis. La hostaĵoj estis liberigitaj nur post 444 tagoj de mallibereco.

Tre rapide, la nova teokratia registaro subpremis kun ajn oposicion. Kelkaj komunismaj kaj federalismaj grupoj ribelis en partoj de Irano, kaj batalis kontraŭ la registaraj trupoj. Revuoj kaj organizaĵoj kiuj kontraŭis Khomeini estis fermitaj. En marto 1980 komencis tiel-nomata "Kultura Revolucio" en kiu en la universitatoj oni maldungis homoj konsiderataj tro Okcidentigitaj aŭ ne-Islamaj. La socio estis profunde transformita de la nova registaro, kiu postulis ke virinoj ĉiam portu vualon publike, kaj kreis novaj leĝoj bazitaj sur la Ŝario (islama juro), laŭ kiuj oni devis fortranĉi la manon de ŝtelistoj, puni seksajn rilatojn ekster la ge-edziĝo, kaj simile.

La revolucio produktis entuziasmo kaj timo en la resto de la mondo. En la islama mondo, la revolucio estis vidata de multaj ordinaraj homoj kiel signo de islama renaskiĝo kaj kiel inspiro en la batalo kontraŭ okcidenta influo kaj aŭtoritarismaj registaroj. En la okcidenta mondo, multaj homoj vidis ĝin kiel maltrankviliga signo de religia fanatismo kaj malstabileco. Tamen, ĝi kuraĝigis intereson pri islamo kaj portis al la atento de la mondo la graveco kaj la influo de la islama religio super la politiko de islamaj landoj.