Ŝijaismo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
ŝtatoj kun islama loĝantaro de pli ol 10 procentojverde: sunaismaj regionoj, ruĝe: ŝijaismaj regionoj, blue: ibadidoj (Omano)
ŝtatoj kun islama loĝantaro de pli ol 10 procentoj
verde: sunaismaj regionoj, ruĝe: ŝijaismaj regionoj, blue: ibadidoj (Omano)

Ŝija signifas "partio" (shî'at 'alî, la partio de Alijo), ĝi konsistigas unu el la plej fruaj grupoj disiĝantaj de la ĉefa linio de la islamo (Sunaismo). Cetere, ŝijaismo okupas la duan lokon de la manieroj sekvi la islaman fidon. Laŭ ŝijaisma konvinko, nur la kvara kalifo Alijo (Ali ibn Abi Talib, nevo kaj bofilo de Mahometo, 656 ĝis 661) estu la legitima posteulo de Mohameto t.e. politika kaj religia estro (imamo) de la islama komunumo. Tiu malkonsento tuj post la morto de Mohameto (632) fine gvidis al la disvolvigo de la ŝijaisma apartiĝo.


Disputoj pri la demando kiom da posteuloj vere troviĝas en la heredantaro de Alijo sekvigis ceterajn disiĝojn en la ŝijaismo. Tiel disvolviĝis tri ĉefaj tendencoj agnoskantaj aŭ kvin, sep aŭ dekdu legitimajn imamojn. El tiuj tri tendencoj, la dekduimamismo estas la plej grava, ekzistanta ĉefe en Irano, kiu i.a. kredas je la "kaŝita" imamo (Mahdi), kiu venos justigi la mondon, simile al mesioj de judismo. La nuntempaj ŝijaistoj konsistantaj ĉirkaŭ 10% de ĉiuj islamanoj loĝas ĉefe in Irano, Irako, Sirio, kaj Pakistano.


La ŝijaanoj valorigas sanktigan suferon kaj martirojn kaj havas gravajn pilgrimejojn en Irako (Naĝaf kaj Kerbela).

El ŝijaisma fono naskiĝis la Baba kaj Bahaa Kredoj.

[redaktu] Vidu ankaŭ

Mohro, sunaismo, fatvo