Abu Bakr
| Parto de serio |
| Kredo kaj praktikoj |
|
Unueco de Dio |
| Ĉefaj personecoj |
|
Mohamedo |
| Tekstoj kaj leĝoj |
| Branĉoj de islamo |
| Sociopolitikaj aspektoj |
|
Arto • Arkitekturo |
| Vidu ankaŭ |
|
Vortareto de islamaj nocioj |
Abu Bakr (arabe أبو بكر) (proksimume 573 Mekao - la 23-an de aŭgusto 634 Medino) estis riĉa aĉetisto el tribo de Kuraiŝoj. Post morto de profeto Mohamedo li fariĝis la unua elektita kalifo, la kapo de islamo kaj unu el la plej famaj gravuloj de la Apero de Islamo. La islaman imperion -kalifujo- li regis ekde la 9-a de junio 632 ĝis sia morto.
Abu Bakr estis la patro de Ajŝa, tria edzino de profeto Mohamedo.

