Aiŝa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aiŝa (ʿāʾiŝa bint Abī Bakr (عائشة بنت أَبي بكر) estis la plej ŝatata edzino de Mohamedo. Ŝi naskiĝis en ĉ. 614 p.K mortis en 678 en Medina.

Ŝi estis filino de la komercisto kaj posta kalifo Abu Bakr el la tribo de Quraiŝ. Patrino de Aiŝa venis el la tribo Al Harit. La triboj de la gepatroj de Aiŝa estis tre respektitaj. Ŝia nomo havas la araban devenon kaj signifon „la vivanto“.

Mohamedo vizitis domon de Abu Bakrs kaj tie konatiĝis kun Aiŝa. Aiŝa estis gaja, vivema knabineto. Ŝi kaptis koron de mahometo, ke li alparolis tiele la patrinon de Aiŝa: „Estu bona al Aiŝa kaj levu ŝin por mi.“

Mohamedo edzinigis ŝin en aĝo de 6 jaroj kaj havas sexo kun ŝi en aĝo de 9 jaroj. La geedziĝa festo estis modesta en malarĝa familia rondo. Tiutempe Mohamedo aĝis jam super 50 jaroj.

Kiam en ĉ. 660 okazis disputoj inter Ali kaj Mu'awiya pri la kalifeco, ŝi apogis Mu'awiya. Ŝi estis kun Mu'awiya venkitaj far Ali kaj ekilitaj al Mekka.

Aiŝa mem ne havis infanojn, sed kiam ŝia frato Abdar-Rahm mortis, ŝi ekprizorgis liajn filon kaj filinon.

Tre bone karakterizas pozicion de Aiŝa en la haremo, ke Mohamedo decidis pasigi siajn lastajn tagojn en kamero de Aiŝa. Ŝi estis tiutempe 18-jarojn aĝa.

Dum kalifeco de sia patro kaj ties posteulo, Aiŝa ne politikumis. Ŝi esprimis sian simpation nur por ribelantoj kontraŭ tria kalifeco kaj apogis ilin. Post morto de la kalifo ŝanĝis sian opinion kaj postulis venĝon. Kun Talha b. Ubaidallah kaj Abdallah ibn az-Zubair apogis ŝi en 656 ribelon kontraŭ la kvara kalifo, Ali, konkurinto de sia mortinta edzo. La kalifo do venkis en la t.n. „kamelbatalot“ ĉe Basra kaj kaptis inter aliaj eĉ Aiŝa-on. Li donis amnestion por ŝi ordenis iri al Medina, kie li vivis ĝis sia morto en 678.

Por sunaistoj, ŝi apartenas al la plej gravaj personecoj de la Islamo. Ŝi reprezentas por ili la piecon kaj nomas ili ŝin kiel "Umm al Mu'minin" (Patrino de la kredantoj).

Por ŝijaistoj, ŝi estas ĵaluza, intrigemulino kontraŭ Ali kaj patrino de Mohamedo. Ŝi estas por ili malamikino de Dio.

Ŝi rekte instruis homojn pri la kredo, tiel oni vidas ŝin kiel ekzemplon por virinaj roloj en la islamo.