Aiŝa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aiŝa
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 614
en Mekko
Morto 13-an de julio 678 (0678-07-13)
en Medino
Tombo Al-Baqi'
Ŝtataneco Raŝiduna KaliflandoUmajida Kaliflando
Familio
Patro Abu Bakr
Patrino Fatima bint Zaid
Frat(in)oj Asmā' bint Abu Bakr • Umm Kulthum bint Abi Bakr • Abdu'l-Rahman ibn Abi Bakr • Muhammad Ibn Abî Bakr • Abd Allah ibn Abi Bakr • Tufayl ibn al-Harith
Edz(in)o Mohamedo
Okupo
Okupo poeto
vdr

Aiŝa (arabe عائشة بنت أَبي بكر, ʿĀʾiŝa bint Abī Bakr) estis la plej ŝatata edzino de Mohamedo (aŭ, pli tradicie, Mahometo), fondinto de islamo. Ŝi naskiĝis en ĉ. 614 p.K kaj mortis en 678 en Medina.

Ŝi estis filino de la komercisto kaj posta kalifo Abu Bakr el la tribo de Kurajŝoj. La patrino de Aiŝa venis el la tribo Al Harit. La triboj de la gepatroj de Aiŝa estis tre respektataj. Ŝia nomo havas araban devenon kaj signifas „la vivanto“.

Mohamedo vizitis domon de Abu Bakr kaj tie konatiĝis kun Aiŝa. Aiŝa estis gaja, vivema knabineto. Ŝi kaptis koron de Mahometo, kaj li alparolis tiele la patrinon de Aiŝa: „Estu bona al Aiŝa kaj levu ŝin por mi.“

Mohamedo edzinigis ŝin en aĝo de 6 jaroj kaj seksume penetris ŝin en aĝo de 9 jaroj. La geedziĝa festo estis modesta en mallarĝa familia rondo. Tiutempe Mohamedo aĝis jam super 50 jaroj.

Kiam en ĉ. 660 okazis disputoj inter Ali kaj Mu'aŭija pri la kalifeco, ŝi apogis Mu'aŭija. Ŝi estis kun Mu'aŭija venkitaj far Ali kaj ekzilitaj al Mekka.

Aiŝa mem ne havis infanojn, sed kiam ŝia frato Abdar-Rahm mortis, ŝi ekprizorgis liajn filon kaj filinon.

Tre bone karakterizas pozicion de Aiŝa en la haremo, ke Mohamedo decidis pasigi siajn lastajn tagojn en kamero de Aiŝa. Ŝi estis tiutempe 18 jarojn aĝa.

Dum kalifeco de sia patro kaj ties posteulo, Aiŝa ne politikumis. Ŝi esprimis sian simpation nur por ribelantoj kontraŭ tria kalifeco kaj apogis ilin. Post morto de la kalifo ŝanĝis sian opinion kaj postulis venĝon. Kun Talha b. Ubaidallah kaj Abdallah ibn az-Zubair ŝi apogis en 656 ribelon kontraŭ la kvara kalifo, Ali, konkurinto de sia mortinta edzo. La kalifo do venkis en la t.n. „kamelbatalo“ ĉe Basra kaj kaptis inter aliaj eĉ Aiŝa-on. Li donis amnestion por ŝi ordonis iri al Medina, kie li vivis ĝis sia morto en 678.

Por sunaistoj, ŝi apartenas al la plej gravaj personecoj de islamo. Ŝi reprezentas por ili la pion, kaj ili nomas ŝin "Umm al Mu'minin" (Patrino de la kredantoj).

Por ŝijaistoj, ŝi estas ĵaluza intrigemulino kontraŭ Ali kaj patrino de Mohamedo. Ŝi estas por ili malamikino de Dio.

Ŝi rekte instruis homojn pri la kredo; tial oni vidas ŝin kiel ekzemplon por virinaj roloj en islamo.