Kamel-batalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kamelbatalo)
Ali kaj Aiŝa en la Batalo de la Kamelo.

La Kamel-batalo, batalo de Ĝamalbatalo de Basoro (en araba موقعة الجمل, mawqiʿa al-ŷamal) estis batalo okazinta la 7an/8an de Decembro 656 proksime de Basoro inter la kalifo Ali unuflanke kaj la vidvino de Mahomedo, nome Aiŝa, kun la "kunuloj de la Profeto" (sahaboj) Talha ibn Ubajd-Allah at-Tajmi kaj Az-Zubajr ibn al-Avŭam, konsiderataj kiel la plej influaj islamanoj post la propra kalifo mem.

La batalo estis luktita inter Ali ibn Abi Talib, kiu estis kuzo kaj bofilo de la mortinta islama profeto Mahomedo, kaj estis konsiderata la kvara kalifa Raŝiduno kaj la unua Imamo ŝijaista, kaj Aiŝa (vidvino de Mahomedo), Talhah kaj Zubajr kiuj estris la kampanjon kontraŭ Ali cele al la venĝo de la morto de la tria kalifo, nome Utman, kiu estis ĵus murdita kiel rezulto de la Unua Fitna, nome ribelo de la opoziciantoj. Markante la duan epizodon de la Unua Fitna, la terura batalo finiĝis per la venko de Ali kaj la malvenko de Aiŝa. Kompreneble, la rigardoj al la okazaĵo kaj la rolo de ĝiaj partoprenanto diferencas inter la du ĉefaj islamaj tendencoj, nome sunaistoj kaj ŝijaistoj. La sunaistoj eltenas, ke neniu el la du partioj, nome Ali kaj Aiŝa kaj iliaj respektivaj sekvantoj, havis veran intencon startigi batalon dekomence, kaj ke la batalo estis neatendita konsekvenco de la interfero fare de dua partio. Aliflanke, la ŝijaistoj kredas, ke la murdo de Utman estis preteksto por ke Aiŝa kaj ŝiaj sekvantoj faru militon kontraŭ Ali.

Oni ĉirkaŭkalkulas, ke kvankam la fortoj de Aiŝa estis preskaŭ duoble grandaj, estis simile po 5000 mortoj en ĉiu flanko.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ali ibn Abi Talib (1984). Nahj al-Balagha (La pinto de la elokvento), kompilita de ash-Sharif ar-Radi. Alhoda UK. SBN 0940368439.
  • Al-Tabari, Muhammad ibn Jarir (1990). History of the Prophets and Kings, eldono de R. Stephen Humphreys. SUNY Press. ISBN 0-7914-0154-5. (volumo XV.)
  • Holt, Bernard; Lewis (1977). Cambridge History of Islam, Vol. 1. Cambridge University Press. ISBN 0-521-29136-4.
  • Madelung, Wilferd (1997). The Succession to Muhammad: A Study of the Early Caliphate. Cambridge University Press. ISBN 0-521-64696-0.
  • Muir, William. The Caliphate: Its Rise, Decline, and Fall.