Ali ibn Abi Talib

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ali ibn Abi Talib
arabe علي بن أبي طالب
4-a kalifo de Islamo
kaligrafia reprezentiĝo de Ali
kaligrafia reprezentiĝo de Ali
Regado 656661
Antaŭulo Uthman ibn Affan
Sekvanto Umajidoj
Persona informo
أبُو الحَسَنْ عَلِيُّ بْنُ أَبِيْ طَالِبٍ الهَاشِمِيّ القُرَشِيُّ
Naskiĝo 600
en Mekko, Heĝazo, Arabio
Morto 29-an de januaro 661 (0661-01-29)
en Kufa,  Raŝiduna Kaliflando
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per atenco vd
Mortigita de Abd-al-Rahman ibn Muljam vd
Tombo Moskeo de la imamo Ali vd
Religio islamo vd
Lingvoj klasika arabaaraba vd
Ŝtataneco Raŝiduna Kaliflando vd
Subskribo Ali ibn Abi Talib
Familio
Dinastio Banu Haŝim vd
Patro Abu Talib ibn Abd al-Muttalib vd
Patrino Fatimah bint Asad vd
Gefratoj Jumanah bint Abi Talib • Fakhitah bint Abi Talib • Aqeel ibn Abi Talib • Ja'far ibn Abī Tālib • Talib ibn Abi Talib • Rayta bint Abi Talib • Taliq ibn Abī Ṭālib • Asma bint Abi Talib vd
Edz(in)o Fatima bint Muhamad • Umm ul-Banin • Umamah bint Zainab • Asma bint Umays • Khawla al-Hanafiyya • Q87345984Q94573739Q61358382 vd
Infanoj Hasan ibn AliĤusejn ibn Ali • Abbas ibn Ali • Jafar ibn Ali • Muhammad ibn al-Hanafiyyah • Zaynab bint Ali • Umm Kulthum bint Ali ibn Abi Talib • Hilal ibn Ali • Uthman ibn Ali • Umar ibn Alí • Muhsin ibn Ali • Abdullah ibn Ali ibn Abi Talib • Abu Bakr ibn Ali • Ubaidillah bin Ali • Khadija bint Ali • Fatima bint Ali • Ruqayya bint Ali • Q93278653 vd
Parencoj Mohamedo vd
Profesio
Okupo ŝtatreprezentantokadioislamjuristo • muhaddith • Koranekzegezisto • juĝisto • poeto • kalifo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ali ibn Abi Talib (arabe أبو الحسن علي بن أبي طالب, Abū l-Ḥasan ʿAlī ibn Abī Ṭālib; naskiĝis en 600 en Mekao, mortis en 661 en Kufa) estis araba kalifo. Li estis kuzo kaj bofilo de Mohamedo, kaj konsideriĝas unu el la ĉefpersonoj de la frua historio de Islamo. Ali (esperantigata foje kiel Alijo) edziĝis kun Fatima, filino de la profeto Mohamedo en 622. Inter 656 kaj 661 li estis la 4-a kalifo de Islamo, post Abu Bakr (632–634), Umar ibn al-Ĥattab (634–644) kaj Uthman ibn Affan (644–656).

Ŝablono:Dekduimamismo Laŭ multaj islamanoj, konataj kiel ŝijaistoj, Ali devus esti la posteulo de Mohamedo kaj unua kalifo. Ke Abu Bakr antaŭis lin, iĝis la kaŭzo de la disputo inter ŝijaismo kaj sunaismo. Ŝijaistoj konsideras lin la unua imamo.

Post la morto de Mohamedo[redakti | redakti fonton]

La patro de Ali, Abu Talib, estis grava ano de la tribo Banu Kurajŝ kaj onklo (frato de la patro) de Mohamedo. Tiu ĉi kiel orfo estis akceptita en la domo de Abu Talib kaj vivis en ties familio. Ali estis por li kvazaŭ frato.

Post la morto de la profeto Mohamedo en 632 estis la devo de Ali okupiĝi pri la sepultaj ritoj. Pro tio li ne ĉeestis en la kunveno de islamanoj, kiuj diskutis pri la sukcedo de la profeto kaj decidis, ke Abu Bakr estu ties posteulo kaj unua kalifo. Ali ne agnoskis tiun ĉi decidon; nur ses monatojn poste li repaciĝis kun Abu Bakr.

Post la murdo de kalifo Utman li estis elektita kiel kvara kalifo. Tamen la vidvino de Mohamedo ne akceptis tion. Tiu kontraŭstaro rezultis en la Kamel-batalo en kiu venkis Ali.

Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

Martiriĝo de Imamo Ali - Al Yousef Abdinejad

En 661 Ali estis mortigita ĉe Kufa, kiam li eniris la moskeon por gvidi la matenan preĝon. Oni tenis la lokon de lia tombo sekreta por eviti, ke liaj kontraŭuloj profanu ĝin. Nur ĉirkaŭ la jaro 800 oni trovis ĝin en Naĝafo, kiu iĝis la plej sankta urbo de ŝijaismo.

Ŝijaistoj diras, ke Ali antaŭ sia morto destinis sian plej aĝan filon Hasan ibn Ali kiel posteulon; sunaistoj ne akceptas tion.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Artikolojn pri la kredaj grupoj de Alevoj kaj Alavitoj, kiuj ambaŭ konsideras sin "adeptoj de Alijo", sed el teologia vidpunkto ne miksindas.
  • Apero de Islamo.