Alavitoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alavitoj
religia grupo
Ŝijaismo
islamo
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

La alavitojalaŭitoj (arabe علوية‘Alawiyyah), ankaŭ konataj kiel Nuṣayrī (arabe نصيريون), an-Naṣīriyyah, kaj al-Anṣāriyyah), estas sekto de la ŝijaista Islamo.

Ĝia nomo devenas de Ali ibn Abi Talib (Alijo), kuzo kaj bofilo de Mohamedo, kaj kvara kalifo de Islamo.

La saman originon havas la vorto "alevoj", kiu estas konsiderata kiel alia branĉo de Islamo.

Ĝi estas ĉefe disvastiĝintaj en Sirio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origino[redakti | redakti fonton]

Alavitinoj en Sirio, en la komenco de la 20-a jarcento.

La origino de la Alavitoj estas disputata. Kelkaj konsideras ilin kiel prapopolo de la epoko de Aleksandro la Granda, kiu alprenis kristanan kaj poste islaman fidon.

La alavitoj mem konsideras ke ili devenas el la dekunua Imamo, Hasan al Askari (m. 873), kaj lia disĉiplo Ibn Nusayr (m. 868). Tiu ĉi sin proklamis Bāb "Pordo" (reprezentanto) de la 11-a Imamo en 857.

La sekto estis organizita de sekvanto de Ibn Nusayr, konata kiel al-Khasibi, kiu mortis en Halepo ĉirkaŭ 969. Lia nepo, al-Tabarani, translokiĝis al Latakio en la siria marbordo, kie li prilaboris la religion kaj konvertis grandan parton de la loka loĝantaro.

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Flago de la iama Alavita Ŝtato

Post la falo de la Otomana Imperio, la Franca Respubliko okupis la teritorion kiu nun estas Sirio kaj Libano. Ili agnoskis diversajn minoritatojn, inter kiuj la alavitojn.

En 1925 oni kreis "teritorion de la alavitoj", kaj en 1930 oni kreis registaron en Latakio. Ĝi daŭris ĝis la 28-a de februaro de 1937, kiam ĝi unuiĝis al Sirio.

En 1939, parto de la nordokcidenta Sirio, la Sanjako de Aleksandreto (Alexandretta, nun İskenderun), nuna Provinco Hatay, kiu enhavis grandan nombron da Alavitoj, estis transdonita al Turkio, kio kaŭzis multajn protestojn inter la alavitoj, kaj ĝenerale en la tuta Sirio. Zaki al-Arsuzi, la gvidanto de la ribelo, fariĝos poste unu el la fondintoj de la partio Baazo.

Post la preno de la povo fare de tiu partio, la alavito Hafiz al-Asad fariĝis prezidento de Sirio en 1971. Alia alavito, lia filo Baŝar al-Asad, estas la nuna prezidento de la lando. La sekto estas forte reprezentato en la gvidaj organoj de la registaro, malgraŭ ke ĝi konsistas nur ĉirkaŭ 15 procentojn de la loĝantaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • La artikolon pri Alevoj, kiuj ankaŭ konsideras sin "adeptoj de Alijo", sed el teologia vidpunkto ne miksindas kun la Alavitoj